Etenda familiokompleksa familio estas koncepto kun variaj diferencaj signifoj. Unue ĝi estas uzata kiel sinonimo de samsanga familio. Due, en tiuj socioj dominataj de geedza familio, ĝi referencas al la parencaro —reto de parenceco oni-centra kiu etendas trans la hejma grupo—, tiu ekskludita de la geedza familio. Tria signifo estas tiu kiu difinas la etendan familion kiel tiu strukturo de parenceco kiu loĝas en unu hejma unuo (aŭ hejmo) kaj estas formata de parencoj apartenantaj al kelkaj generacioj.

Etenda familio en Kab-urbo, Sudafriko.
Etenda familio en Hispanio.

Etenda familio diferencas el kerna familio aŭ geedza familio, kiu estas komponata nur de geedzoj, plus gefiloj, dum tiu formiĝas aldonante gefratojn, gepatrojn, genevojn, genepojn, gekuzojn ktp., de la geedzoj. En kelkaj landoj la koncepto de familio kongruas nur kun la kerna familio, dum en aliaj pli kun la etenda familio. Tiele en kelkaj kulturoj apenaŭ estas diferencoj inter fratoj kaj kuzoj.