Béla Joó
Béla Joó [bEla jO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Joó Béla estis hungara pentristo.
Béla Joó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Joó Béla |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1874 en Szentes |
Morto | 27-an de novembro 1909 (35-jaraĝa) en Szentes |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Béla Joó [1] Arkivigite je 2018-05-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de novembro 1874 en Szentes, li mortis la 27-an de novembro 1909 en Szentes.
Biografio
redaktiBéla Joó abiturientis en 1892 en sia naskiĝurbo. Jam dum la lernejaj jaroj li ŝatis desegnadi, ilin aprezis bonaj Mihály Munkácsy. Pro tiu instigo Joó frekventis privatan pentristan lernejon de Bertalan Karlovszky kaj Sándor Bihari (pentristo) en Budapeŝto. Inter 1893 kaj 1896 li studis en privata lernejo de Simon Hollósy en Munkeno, poste li vizitis Artistkolonion de Nagybánya, fine li estis soldato 2 jarojn. En 1898 li revenis al Munkeno, sed liaj okuloj malsaniĝis, tial li forlasis la pentradon kaj faris la necesajn kamparanajn laborojn en la familia bieno. En 1904 li denove prenis penikon, liaj temoj estis portretoj kaj pejzaĝoj en la Granda Hungara Ebenaĵo. Ĝenerale li ne ekspoziciis, ĉar la bieno donis sufiĉajn enspezojn. Li frue mortis pro pneŭmonito.
Ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1901?)
- Nagybánya (1912?)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- memportreto (vidu la supran bildon!)
- portretoj pri Gábor Klauzál (1895) kaj Zoltán Futó (1908, loka pastro)
- Alföldi táj
- Szántóföld