Luteco, (latine Lutetia aŭ kelkfoje Lutetia Parisiorum; franclingve Lutèce) estis la antikva kaj romia nomo de Parizo. En la latina lingvo, « Lutetia » povas signifi "ŝlimon" aŭ "lupon". La urbo ricevis tiun nomon nur okaze de la romia konkero, ekde la jaro -52 kaj la batalo de Luteco. Antaŭ tio, oni kutime nomigas la lokon "Prahistoria Parizo", kaj sekve "Antikva Parizo".

Mapo de Gaŭlo je la 1-a jarcento a.K..

Je la jaro 300, Luteco fariĝis Parizo, per mallongigo de la latinaj vortoj « Civitas Parisiorum » aŭ « Urbs Parisiorum », kiuj devenis de la nomo de la gaŭla tribo Parisii, kiu enloĝiĝis tie je la 3-a jarcento a.K..

Urba strukturo redakti

Post la konkero, la Romianoj instalis rektan vojaron (la decumanus) longe de la riverego Sejno : la hodiaŭa la bulvardo Saint-Germain ankoraŭ kongruas kun tiu romia plano. Same, la cardo de la gaŭla-romia urbo (t.e la norda-suda akso) kongruas kun la nuntempaj vojoj, kiuj direktas al Orléans (strato Saint-Jacques, strato de la Tombe-Issoire...).

Historio redakti

 
Ruinoj de la termobanejo de Cluny.
  • Majo -52 : batalo de Luteco. Venko de Labienus, leŭtenanto de Julio Cezaro, kontraŭ la gaŭla tribo Parisii. Anstataŭ kapitulaci kaj doni la gaŭlan urbon al la Romianoj, la Parisii preferis bruligi la pontojn kaj la domojn. Tiu detruo de la gaŭla Luteco ebligis pliposte la starigon de nova urbo kun romia strukturo. Samkiel Romo, Luteco cetere disponis sep montetojn kaj unu riveregon (la Sejno).
  • Inter 14 kaj 37, la boatistoj de Luteco starigis kolonon por honoro al Jupitero. Ĝi estis pliposte malkovrita sub la katedralo Dipatrino de Parizo.
  • Inter 50 kaj 100 : konstruado de la forumo de Luteco.
  • 65/66 : fridega vintro.
  • Inter 100 kaj 200 : konstruado en Luteco de tri termobanejoj, provizitaj de 16 kilometrojn longa akvedukto, kiu sekvis la bordojn de la rivero Bievro. Plie, starigo de amfiteatro kaj teatrejo.
  • Ĉirkaŭ 250 : la unua episkopo de Luteco, Denizo de Parizo, fariĝis martiro. Li sukcese konvertis multajn ulojn al kristanismo, kaj tio kaŭzis la malŝategon de la paganistoj, kiu mortigis lin sur la monteto Montmartre.
  • 275276 : verŝajna rabo de la maldekstra bordo de la urbo, fare de Ĝermanoj.
  • 291-292 : precipe fridega vintro. La Sejno frostis.
  • Ĉirkaŭ 300 : Luteco fariĝis Parizo.

Publikaj monumentoj redakti

Arenoj redakti

La arenoj de Luteco troviĝas ĉe la strato Monge, ene de la 5-a arondismento de Parizo. Ili estas fakte amfiteatro, spektaklejo kie ĉirkaŭ 17000 uloj povis kuniĝi.

Konstruitaj je la fino de la 1-a jarcento, la arenoj verŝajne restis aktivaj ĝis la unua detruo de Luteco, tio estas ĝis la fino de la 3-a jarcento. Tamen, Ĉilperiko la 1-a riparis la amfiteatron en 577 kaj denove organizis spektaklojn tie. La konstruaĵo estis malkovrita kaj elterigita en 1869 de omnibusa firmo, dum nivela laboro. Per la kreado de la strato Monge, la ruinoj de la arenoj estas hodiaŭ tute harmoniigitaj kun la urba strukturo de Parizo.

Teatrejo redakti

Luteco ankaŭ disponis teatrejon. Kurbaj muroj estis malkovritaj en 1861, sub la liceo Saint-Louis.

Termobanejoj redakti

 
Skizo de la termobanejo de Cluny.

Luteco plie enhavis plurajn romiajn termobanejojn. La plej gravaj estis tiu de la nordo (hodiaŭ la muzeo Cluny). La konstruado de la banejoj estis parte financitaj de la riĉaj boatistoj de Luteco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti