Anders Celsius

sveda fizikisto

Anders CELSIUS (esperante "Celsio"; naskiĝis la 27-an de novembro 1701 en Upsalo, mortis la 25-an de aprilo 1744 en Upsalo) estis sveda astronomo, matematikisto kaj fizikisto.

Anders Celsius
Rector of the University of Uppsala
Anders-Celsius-Head.jpg
Persona informo
Anders Celsius
Naskiĝo 27-an de novembro 1701 (1701-11-27)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Morto 25-an de aprilo 1744 (1744-04-25) (42-jara)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Mortis pro tuberkulozo [#]
Tombo Old Uppsala Church [#]
Lingvoj latinasveda [#]
Loĝloko Svedio [#]
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Universitato de Upsalo [#]
Subskribo Anders Celsius
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo astronomofizikisto • matematikisto • universitata instruisto • inventistokemiisto • meteologo [#]
Laborkampo astronomio [#]
Doktoreca konsilisto Jacques Cassini [#]
Verkado
Verkoj grado celsia [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Celsius studis en Uppsala, fariĝis profesoro en 1730 kaj fondis en 1741 la unuan svedan observatorion. Li priesploris interalie la konekson inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo, observis la lunojn de la Saturno kaj determinis la helecon de steloj.

Lia plej fama merito estis la propono el la jaro 1742, mezuri temperaturojn laŭ la diferenco inter la ekbolo kaj la ekdegelo de la akvo. Li formis sian celsian skalon tiamaniere, ke li je 0 gradoj fiksis la ekbolon kaj je 100 gradoj la ekdegelon. Carl von Linné poste inversigis tiun ĉi skalon, difinante la degelopunkton je 0 gradoj kaj la bolopunkton je 100 gradoj. En tiu formo la skalo estas ankoraŭ uzata, kiel sola normigita alternativo al la kelvina skalo de Lordo Kelvino, kiu uzas la saman relativan unuon, sed havas nulejon ĉe −273,15 °C (la plejeble malalta temperaturo, la absoluta nulpunkto, kie molekula moviĝo ĉesas).

Vidu ankaŭRedakti