Zamość

urbo en nuntempa Pollando

Zamość (latine: Zamoscia, ukraine: Замостя, ruse: Замость (Замостье), jide: זאמאשטש) – distrikta urbo en la suda parto de Lublina Provinco. Unu el pli grandaj kulturaj, edukaj kaj turismaj centroj de la vojevodio kaj precipe regiono. Pro escepta arkitektura-urba aranĝo de la Malnova Urbo estas ofte nomata "Perlo de Renesanco", "Urbo de Arkadoj" kaj "Norda Padovo". En 1992 eniris liston de la Monda Heredaĵo de Unesko.

Zamość

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Zamość (Pollando)
Zamość (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Zamościa
Provinco Lublinio
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo -
Fondita en 1580
Urborajtoj 1580
Koordinatoj 50° 43′ N, 23° 15′ O (mapo)50.71666666666723.25Koordinatoj: 50° 43′ N, 23° 15′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 212 m
Areo 30,5 km²
Loĝantaro 66778 (en 2005)
Loĝdenso 2 190 loĝ./km²
Poŝtkodo 22-400 do 22-410
Telefona antaŭkodo (+48) 84
Aŭtokodo LZ
Estro Marcin Zamoyski
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Rynek Wielki 13
Zamość
Retpoŝto de estraro mayor@zamosc.um.gov.pl
Ĝemelaj urboj (Slovakio) Bardejov
(Unuiĝinta Reĝlando) Loughborough
(Germanio) Schwabisch Hall
(Ukrainio) Sumy
(Ukrainio) Żółkiew
Komunuma retejo http://www.zamosc.pl
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Estas Strato de Ludoviko Zamenhof en Zamość.

Historio redakti

Zamość akiris urborajton en 1580 kiel privata nobela urbo. La 17-a jarcento estis periodo de la plej granda kaj rapida disvolvo de la urbo. Tie ĉi setlis ankaŭ reprezentantoj de aliaj naciecoj (judoj, armenoj). La urbo devis kontraŭstari al pluraj invadoj, interalie de kozakoj sub gvido de Bohdan Ĥmelnickij en 1648 kaj dum la sveda diluvo en 1656 fare de sveda armeo. Ili tamen ne sukcesis konkeri la urbon. Nur dum la Granda Nordia Milito Zamość estis aneksita de sveda kaj saksia soldataro.

Duone de la 18-a jarcento oni reformis fonditan jam en 1594 Akademion de Zamość, kie lekciis interalie Stanisław Staszic, sed post anekso de la urbo fare de aŭstroj rezulte de la unua dispartigo de Pollando ĝi fermiĝis en 1784.

Septembre 1939 Zamość invadis germanoj, por mallonga periodo ankaŭ soveta armeo. Dum la dua mondmilito germanoj establis ekstermejon kie pereis pli ol 8 mil personoj, kaj tendarojn por sovetaj militkaptitoj kaj provizoran tendaron por deportataj loĝantoj de la regiono, en tio infanoj. Dum la okupado sekvis amasa deportado de la loĝantaro pro planata germana setlado por plue germanigi orientajn teritoriojn. Pro tio ĉirkaŭaĵoj de Zamość estis tereno de pluraj partizanaj bataloj kadre de la ribelo de Zamość. La 5-an de decembro 1942 de la urbo foriris 3 fervojaj transportoj kun polaj infanoj por ilia germanigo. La urbon rekonkeris Ruĝa Armeo kune kun la Pola Enlanda Armeo julie 1944.

Dum la dua soveta okupado de Pollando taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo atakis malliberejojn en Zamość liberigante 34 malliberulojn, kaj provis ataki Rzeszów por liberigi kontraŭulojn de nova komunista registaro.

Internacia kunlaboro redakti

Famuloj naskitaj en la urbo redakti

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti