La parko de Muskau - germane per plena nomo Fürst-Pückler-Park Bad Muskau, "princo-Pückler-parko kuracloko Muskau" - estas signifa kastela parko, kiu historie situas en la orienta parto de la reĝlando Saksio, en la kultura regiono Supra Luzacio, kaj estas trafluata de la rivero Niso. Ĉefaranĝis ĝin Hermann von Pückler-Muskau.

Parko de Muskau
Monda heredaĵo

la nova kastelo de Muskau
Landoj  Germanio
 Pollando
Tipo Kultura heredaĵo
Kriterioj (i)(iv)
Fonto 1127
Geografia situo 51° 33′ 0″ N, 14° 43′ 30″ O (mapo)51.5514.725Koordinatoj: 51° 33′ 0″ N, 14° 43′ 30″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 2004  (28-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Pollando

Parko de Muskau (Pollando)
Parko de Muskau (Pollando)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Saksio

Parko de Muskau (Saksio)
Parko de Muskau (Saksio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Parko de Muskau (Germanio)
Parko de Muskau (Germanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Historio redakti

Post la jaro 1945 ĉiuj teritorioj de la Germana Regno oriente de la rivero estis donitaj al administrado de Pollando, kaj fakte iĝis parto de la Pola Popola Respubliko, tiel ankaŭ la orientaj du trionoj de la parka areo, kiuj ricevis la polan nomon Park Mużakowski. Ĝis kolapso de la ŝtatoj de la Varsovia Pakto, interalie Sovetunio, la socialisma germana ŝtato GDR kaj la Pola Popola Respubliko, vizitoj inter la du parkaj partoj longtempe ne eblis. Tiam la pluraj parkaj pontoj super la rivero remalfermiĝis, la parko daŭre situanta en du ŝtatoj denove iĝis komplete vizitebla, kaj en 2004 la tuta parko iĝis monda kultura heredaĵo de Unesko. Temas pri la sola monda kultura heredaĵo de Unesko en la nuna germania federacia lando Saksio, kaj pri unu el la malmultaj heredaĵoj kiuj situas en pli ol unu ŝtato. En nuna Germanio la plej proksima urbo estas Bad Muskau, en nuna Pollando (iom sude de la parko) la urbo Łęknica (Lugknitz).

 
tipa parka pejzaĝo