Cassino

komunumo de Italio

Cassino estas urbo en Italio, origine konata kiel Casinum, kaj ĝi estis konsiderata ĉiam kiel sankta loko.

Cassino
Dosiero:Cassino-Stemma.png
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Lazio.svg Latio (2005)
Provinco FR Frozinono (2005)
Geografia situo 41° 30′ N, 13° 50′ O (mapo)41.513.833333333333Koordinatoj: 41° 30′ N, 13° 50′ O (mapo)
Alto super marnivelo 40 m
Areo 82 (2005) km²
Loĝantaro 36 497 (2018)
Loĝdenso 438 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Cervaro, Pignataro Interamna, Rocca d'Evandro (CE), San Vittore del Lazio, Sant'Apollinare, Sant'Elia Fiumerapido, Terelle, Villa Santa Lucia (2005)
Patrono San Germano
Festa tago 30-a de oktobro (2005)
Poŝtkodo 03043
Imposta kodo C034
Kodo laŭ ISTAT 060019
Telefona prefikso 0776
Retpaĝo http://www.comune.cassino.fr.it/
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

La urbo troviĝas proksimume 120 km de Romo direkte al Napolo. Tie vivas proksimume 33.000 loĝantoj. Du cent jaroj antaŭ Kristo havis en la urbo sian vilaon ankaŭ romia imperiestro Marko Aŭrelio.

Mondfama estas la monaĥejo Monte Cassino, troviĝanta sur pinto de monto proksimume 520 metrojn super la urbo Cassino, kiun fondis en la jaro 529 sankta Benedikto. Samtempe li ĉi tie fondis monaĥejan ordenon de benediktanoj. En prekristanaj tempoj ĉi tie staradis templo de dio Apolono. La monaĥejo fariĝis signifa centrejo de klereco, kulturo kaj arto kun ampleksa biblioteko kaj raraj kolektaĵoj. Komence de la dua mondmilito la kolektejoj estis forveturigitaj kaj kaŝitaj en Vatikano. Pro sia signifa strategia situo super kuniglinio ĝis Romo estis la monaĥejo okupita de germanoj, kaj armeoj de aliancanoj - usonanoj, britoj eĉ kun el landoj de Commonwealth, sed ankaŭ polaj kaj brazilaj soldatoj konkeris poziciojn de la germanoj ekde duono de majo de 1944 dum la Batalo de Monte Cassino. La monaĥejo, en kiu serĉis kaŝejon multe da fuĝintoj el vicoj de civila loĝantaro, estis tute detruita, temis pri la 5-a plej granda batalo de la dua mondmilito, dum kiu falis pli ol 100.000 soldatoj. La monaĥejo estis denove renovigita en la jaro 1952. Organizo de Unuiĝintaj Nacioj donis al la urbo Cassino honoran titolon La urbo de paco.

Partneraj urbojRedakti

Inter la partneraj urboj estas

Vidu ankaŭRedakti

Cassino kaj EsperantoRedakti

Fine de aŭgusto 2009 okazis en Cassino la 76-a Itala Kongreso de Esperanto.

 
La monaĥejo Monte Cassino