Vidila ludilo
aparato kiu permesas ludi videoludojn
(Alidirektita el Videoludilo)
Vidila ludilo aŭ videoludilo estas elektronika aparato, kies unua celo estas uzi videoludojn.
Vidila ludilo povas esti hejma (oni devas konektiĝi ĝin al televidilo), portebla (ĝi havas sian propran ekranon) aŭ aĵo de vidila ludilejo (kiam ĝi havas sian propran formaton por esti en vidila ludilejo).
La unuaj vidilaj ludiloj estis facile distingeblaj el komputiloj. Hodiaŭ la distingo ne tiom facilas ĉar nunaj ofte havas sian propran operaciumon kaj povas esti uzataj por multaj aferoj, ne nur por videoludi.