Muldado
Muldado estas la procezo fabrikadi per verŝado de likvido aŭ faldebla kruda materialo uzante rigidan kadron nome muldilo aŭ matrico. Tiu povas esti farita uzante modelon de la fina produkto.
Laŭ Francisko Azorín muldi estas Reprodukti plastikan figuron per adekvata matrico (muldujo).[1] Li indikas etimologion el la latina modulus (formil). Kaj li aldonas la terminojn muldo, muldado, muldaĵo, muldilo, muldisto, enmuldigi, elmuldigi.[2]
Muldilo estas kava bloko kiu estas plenigata el likvido aŭ faldebla materialo kia plasto, vitro, metalo, aŭ ceramiko. La likvido solidiĝas kaj plifortiĝas ene de la muldilo, adoptante ties internan formon.
Historie tiu procezo ludis gravan rolon en la apero de la Bronzepoko kaj de la Ferepoko.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 146.
- ↑ Azorín, samloke.