Asocio de Armita Batalado

Asocio de Armita Batalado (pole Związek Walki Zbrojnej (ZWZ)) estis armita forto en Pollando dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 13-a de novembro 1939 ĝis la 14-a de februaro 1942, kaj poste alinomita kiel Armia Krajowa (Pola Enlanda Armeo).

Asocio de Armita Batalado
rezisto • armita organizaĵo
Komenco 1939 vd
Lando(j) Dua Pola Respubliko vd
vdr

ZWZ fondiĝis kiel konsekvenco de la raporto de Michał Tokarzewski-Karaszewicz, transdonita de marŝalo Edward Rydz-Śmigły al generalo Władysław Sikorski, en kiu Tokarzewski informis pri kreo de Służba Zwycięstwu Polski (Servo al Venko de Pollando), kiun Sikorski malfondis, anstataŭante ĝin per ZWZ.

La nova organizaĵo estis tutnacia, ĝia Ĉefkomandanto en Varsovio iĝis generalo Kazimierz Sosnkowski, kiu samtempe estris kreitan Komitaton de Ministroj pri Land-Aferoj, kies membro estis i.a. Aleksander Ładoś.

Organizado redakti

Asocio de Armita Batalado estis formale komandata de Parizo. Ĉefkomandanto iĝis generalo Kazimierz Sosnkowski, kiu post frakaso de liaj taĉmentoj apud Lvovo transiris la polan-hungaran landlimon trairante al Francio, sed komandado de tie estis malebla. Lian instrukcion el la 4-a de decembro 1939 pri fondo de AAB kunportis januare 1940 al Varsovio kuriero. Ĝi substrekis "tut-nacian, superpartian kaj supersocitavolan" karakteron. Unuafoje estis ankaŭ precizigita koncepto pri la "preparo de armita ribelo malfronte de okupaciaj armeoj, kiu estiĝos dum eniro de regula pola armeo al Pollando". Kreantoj de la koncepto ne antaŭvidis, ke kiel la unuaj eniros la okupatan landon sovetaj soldataroj. Al la Ĉefkomandanto en Parizo subiĝis komandantoj de Enlandaj Areoj.

Post malvenko kaj kapitulaco de Francio Supera Komandanto kaj Ĉefministro de la Pola Registaro en ekzilo generalo Władysław Sikorski nomumis kolonelon Stefan Rowecki anstataŭanto de la ĉefkomandanto kun rajto al memstaraj urĝaj decidoj kaze de manko de ligiteco kun la registaro. Generalo Sikorski rekomendis ankaŭ striktan kunlaboron kun Ĉefa Politika Komitato, kiu konsistis el Kazimierz Pużak, Aleksander Dębski, Stefan Korboński kaj Franciszek Kwieciński. Sekretario estis kuriero Jerzy Michalewski. La ordono transdonis armean regopovon en la lando en la manojn de oficiroj estantaj en la entro de eventoj kaj la plej bone orientitaj pri okupaciaj realaĵoj.

La Ĉefa Komandejo subiĝis al la pola registaro en Londono akirante tamen pli grandan aŭtonomecon pri gvidado de la tuta vivo de Pola Subtera Ŝtato.

Elektitaj eventoj redakti

Statistiko redakti

1940

  • 1.09. En la Asocio estis 3733 polaj oficiroj kun substandarditoj kaj 15 981 suboficiroj

Membroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Longin Tomaszewski, Kronika wileńska 1939-1941 (Vilna kroniko 1939-1941). Wydawnictwo Pomost, Warszawa 1990
  • Lesław Marian Bartelski, AK. 1-a volumo Podziemna armia 27 IX 1939 – 30 VI 1943 (Subtera armeo 27-a de novembro 1939 - 30 de junio 1943). Tekst, Warszawa 1990, ISBN 83-85188-00-2
  • Norman Davies, God's Playground. A History of Poland, duvoluma; la dua volumo: 1795 to the Present, Columbia University Press, Nov-Jorko 1982, ISBN 0-231-05353-3
  • Е. В. Яковлева, Польша против СССР, 1939—1950, «Вече», 2007, p. 416