Navahrudak

Navahrudak (beloruse Навагрудак, Novogrudok, pole Nowogródek, litove Naugardukas) estas urbo en okcidenta parto de Belorusio kun 30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de Hrodna / Grodno.

Navahrudak
Navahradak - Ruiny zamka - Panarama.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 231241 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28 021  (2023) [+]
Loĝdenso 2 128 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 35′ N, 25° 49′ O (mapo)53.58333333333325.816666666667Koordinatoj: 53° 35′ N, 25° 49′ O (mapo) [+]
Alto 292 m [+]
Areo 13,17 km² (1 317 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Situo de Navahrudak

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Novogrudok [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La panoramo de la mezepoka urbo Nowogródek, ilustraĵo
La naskiĝdomo de Adam Mickiewicz en Nowogródek, nun muzeo de Adam Mickiewicz

HistorioRedakti

Navahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de nuna Belorusio, loĝata jam en la 10-a jarcento. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbara montetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el 1227 kiel Novogorodok.

 
La ruinoj de la kastelo de litova duko (duko kaj pli poste grandduko) Mendog (fortikaĵo el la 13-a jc.) kaj la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943

La urbon detruis la mongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regiono Ĉernij Rus (Nigra Rusio), kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de la Grandprinclando Litovio, de litova duko (pli poste grandduko) Mendog, ĝis ties translokiĝo al Trakai

Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis 1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.

La 24-an de decembro 1798 en Zaosie (aŭ Nowogródek) naskiĝis granda pola poeto Adam Mickiewicz.

 
La memorŝtono omaĝe al polaj monakinoj - la mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943
 
La memortabulo omaĝe al beataj polaj monakinoj - la mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943, ĝi troviĝas en la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" en Nowogródek

La urbon okupis en 1919 polaj taĉmentoj kaj ĝi apartenis ĝis 1939 al la Dua Pola Respubliko.

Dua mondmilitoRedakti

Duma la germana okupado disvolviĝis Pola Rezistomovado.

La 8-an de aŭgusto 1940 Germana polico pafmortigis el geto grandan nombron de judoj.

EkonomioRedakti

Gravas la industriaj branĉoj por prilaboro de la agrikulturaj produktoj.

VidindaĵojRedakti

  • naskiĝdomo de Adam Mickiewicz (vidu la supran foton), pola poeto, lia statuo
  • preĝejoj, i.a. la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943
  • la ruinoj de la kastelo de litova duko Mendog (pli poste grandduko de Litovio) (fortikaĵo el la 13-a jc.)

Konindaj personojRedakti

Ĝemelaj urbojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti