August Emil Fieldorf

August Emil FIELDORF, pseŭdonomo Nil (naskiĝis la 20-an de marto 1895 en Krakovo, murdita la 24-an de februaro 1953 en Varsovio) - batalanto por sendependeco de Pollando, brigada generalo de Pola Enlanda Armeo, organizanto kaj komandanto de Gvidantaro pri Kaŝatako de Ĉefkomando de la Landa Armeo, anstataŭanto de Ĉefa Komandanto de la Landa Armeo kaj ĉefo de la organizaĵo NIE - Niepodległość (Sendependeco).

August Emil Fieldorf
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1895 (1895-03-20)
en Krakovo
Morto 24-an de februaro 1953 (1953-02-24) (57-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo pendumo
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo oficiro
vdr
Generalo August Emil Fieldorf, pseŭdonomno Nil
Emil Fieldorf post la aresto en la jaro 1950
Simbola sepultejo de August Emil Fieldorf en Militista Tombejo ĉe Tombejo Powązki en Varsovio

Agado por sendependeco kaj militservo en Pola Armeo redakti

Suboficiran lernejon li finis en kvazaŭarmea organizaĵo en 1912. En 1914 kiel volontulo aliĝis al Pola Legio sub komando de Józef Piłsudski kaj iris al rusa fronto. En 1916 avancis al serĝento kaj jaron poste estis direktita al oficira lernejo. Post ĵurkrizo estis enkorpigita al Aŭstria Armeo kaj sendita al itala fronto, de kie dezertis kaj en aŭgusto 1918 aliĝis al sekreta Pola Soldata Oganizaĵo en Krakovo. De novembro servis en Pola Militistaro, komence kiel ĉefo de plotono kaj de marto 1919 kiel ĉefo de kompanio de peza maŝinpafilo. En la jaroj 1919-1920 partoprenis vilnan kampanjon. Post eksplodo de pola-bolŝevika milito kiel komandanto de kompanio liberigadis i.a. Daugavpils kaj Ĵitomir, partoprenis polan ekspedicion al Kievo kaj bjalistokan batalon. Post la milito restis en soldataro.

 
La memortabulo ĉe la muro de la domo en Krakovo, str. Lubicz 32, kie naskiĝis Emil Fieldorf
 
La monumento de Generalo August Emil Fieldorf en la Parko de Henryk Jordan en Krakovo

Post eksplodo de la dua mondmilito septembre 1939 trapasis la tutan batalan itineron de la 12-a Divizio de Infanterio kiel ĉefo de la 51-a Infanteria Regimento de Limregiona Pafistaro je la nomo de Giuseppe Garibaldi. Post malvenko dum nokta batalo apud rivero Iłża en civila vestaro sukcesis transiri al Krakovo. De tie provis atingi Francion, sed apud slovaka limo estis en oktobro kaptita kaj internigita. Post kelkaj semajnoj fuĝis kaj tra Hungario atingis Francion, kie aliĝis al kreiĝanta pola armeo. Tie li finis staban kursaron kaj maje 1940 rangaltiĝis al kolonelo. Samjare septembre estis kaŝtransportita kiel la unua kuriero de la registaro en ekzilo al okupata Pollando alprenante por si pseŭdonomon Nil.

Konspira agado 1940-1945 redakti

Konspiran agadon komencis en varsovia Asocio de Armita Batalo, ekde 1941 en Vilno kaj Bjalistoko. Aŭguste 1942 estis nomumita ĉefo de Gvidantaro pri Kaŝatako de la Landa Armeo. Ordonis likvidi en Varsovio generalon de germana nazia organizaĵo SS Franz Kutschera, ekzekutisto de kaptata surstrate loĝantaro. Aprile 1944 oni komisiis al Fieldorf krei kaj gvidi profunde konspiran organizaĵon Sendependeco kun kaŝnomo NIE, kiu agus sub nova sovetia okupacio. Antaŭ falo de la varsovia insurekcio laŭ ordono de Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski estis avancita al rango de brigada generalo. Oktobre 1944 fariĝis anstataŭanto de la komandanto de la Landa Armeo, generalo Leopold Okulicki.

 
La monumento de August Emil Fieldorf en la kvartalo de la Pola Enlanda Armeo en Opole
 
La memortabulo omaĝe al Generalo August Fieldorf ĉe la enirejo al la Akademio de Milit-Arto en Varsovio
 
La memortabulo de August Emil Fieldorf en Lodzo

Persekutado kaj proceso 1945-1953 redakti

Marte 1945 estis arestita de soveta NKVD en Milanówek apud Varsovio sub falsa nomo Walenty Gdanicki. Ne rekonitan oni deportis por laboro al Uralo, de kie oktobre 1947 revenis kaj setlis en Biała Podlaska. Ĉi-periode li ne revenis al konspira agado. Poste ekloĝadis en Varsovio, Krakovo kaj Lodzo. Ne sciante, ke promeso pri amnestio estis mensogo li malkaŝis sin februare 1948 konfesante veran nomon kaj gradon de brigada generalo. La 10-an de novembro 1950 estis arestita de funkciuloj de komunisma diktaturo en postmilita Pollando kaj transportita al malliberejo. Tie, malgraŭ torturado, malkonsentis kunlabori.

Post fikcia proceso, akuzita de prokuroro Helena Wolińska-Brus, estis - la 16-an de aprilo 1952 - kondamnita al morto per dispafigo fare de ĉefjuĝistino Maria Gurowska (propradire Maria Sand) kaj aliaj. La 20-an de decembro 1952 Supera Tribunalo - dum sekreta kunsido kaj malĉeesto de akuzito - en konsisto de Emil Mertz, Gustaw Auscaler kaj Igor Andrejew, aprobis la verdikton. La unua komunista prezidanto de Pola Popola Respubliko Bolesław Bierut, laŭ peto de la familio, rifuzis favore mildigi la punon. Alicja Graff, vicedirektorino de la Departamento III de Ĝenerala Prokurejo turnis sin al prizonestro de malliberejo ĉe Warszawa-Mokotów, str. Rakowiecka por "doni necesajn disponojn por plenumi ekzekuton". La 24-an de februaro 1953 je la 15.00 per pendigo la verdikto plenumiĝis. Ĝis nun oni ne scias certe la lokon de enterigo de la korpo.

Enketado pri la justica murdo redakti

Marte 1989 August Emil Fieldorf estis rehonorigita. Esploro pri la justica murdo estis komencita en 1992 fare de Ĉefa Komisiono pri Esplorado de Krimoj kontraŭ Pola Nacio (antaŭulo de IPN). La enketado ampleksis ĉiun engaĝitan prokuroron, juĝiston kaj asesoron. Ili estis:

  • Helena Wolińska, akuzistino de Supera Armea Prokurorejo
  • Benjamin Wejsblech kaj Paulina Kern, prokuroroj de Ĝenerala Prokurorejo
  • Maria Gurowska vel Górowska, juĝistino de Vojevodia Juĝejo
  • Bronisław Malinowski kaj Mieczysław Szymański, asesoroj
  • Emil Merz (mortis en Israelo), Gustaw Auscaler (mortis en Israelo) kaj Igor Andrejew (mortis en Varsovio), juĝistoj de Supera Juĝejo

Dum la enketado montriĝis ke akuzitoj jam ne vivas aŭ ili mortis dum la proceso. Akuzon oni direktis nur kontraŭ Wolińska kaj Gurowska.

Filmo pri senefika penado de filino de la generalo por juĝi judajn murdistojn estas montrata en YouTube (Jutubo).

Memorigo de la generalo redakti

En 1972 sur simbola tombo de la generalo oni starigis monumenton.

En 2006 dum celebrado de laŭvica datreveno de la varsovia insurekcio la prezidanto de Pola Respubliko Lech Kaczyński postmorte distingis la generalon per Ordeno de Blanka Aglo.

Februare 2008 la Pola Parlamento solenis memoron de la generalo August Emil Fieldorf Nil:

Rezolucio de la Sejmo de Pola Respubliko pri omaĝo de la 55-a mortodatreveno de la generalo August Emil Fieldorf "Nil". La 24-an de februaro pasis la 55-a datreveno de la morto de August Emil Fieldorf, pseŭdonomo "Nil". La Sejmo de Pola Respubliko omaĝas al tiu ĉi granda civitano, patrioto kaj soldato.

August Emil Fieldorf en sia frua juneco partoprenis militon por reakiro de sendependeco kaj poste batalis ĝin defendante. Li estis soldato de la Unua Brigado de Legioj, partoprenis la militon kun Soveta Rusio en 1920, defendis Pollandon septembre 1939, estis soldato de Pola Enlanda Armeo, kie plenumis funcion de la gvidanto de Kedyw - Gvidantaro de Kaŝatako. Postmilite arestita de NKVD, kaj poste de Ministerio pri Publika Sekureco estis fare de trompĵura justico kondamnita al morto kaj murdita.

August Emil Fieldorf estas ekzemplo de la homo, kiu la tutan vivon dediĉis al batalo por sendependo kaj suvereneco de la Pola Respubliko.

Aprile 2009 okazis premiero de biografia filmo – historia dramo Generalo Nil.

Julie 2009 ministro pri nacia defendado atribuis al Unuo pri Apogo de Komandado kaj Sekurigo de Specialaj Armitaj Fortoj la nomon de generalo August Emil Fieldorf "Nil".

Septembre 2010 en Varsovio apud vojkruciĝo de la stratoj Fieldorf kaj Wał Miedzeszyński oni solene malkovris Monumenton al generalo NIL, kion iniciatis estintaj soldatoj de la varsovia kvartalo Praga.

Ordenoj kaj distingoj redakti

  • Ordeno de Blanka Aglo (postmorte, 2006)
  • Ora Kruco de la Militista Ordeno Virtuti Militari
  • Arĝenta Kruco de la Militista Ordeno Virtuti Militari (1923)
  • Kruco kaj Medalo de Sendependeco (1932)
  • Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (1937)
  • Batal-Kruco – kvarfoje
  • Ora Merit-Kruco (1929)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Stanisław Marat, Jacek Snopkiewicz, Zbrodnia. Sprawa generała Fieldorfa-Nila (Krimo. Afero de generalo Fieldorf-Nil), Wydawnictwo Alfa, Warszawa 1989, ISBN 83-7001-308-2.
  • Tadeusz Kryska-Karski i Stanisław Żurakowski, Generałowie Polski Niepodległej (Generaloj de Sendependa Pollando), Editions Spotkania, Warszawa 1991, wyd. II uzup. i poprawione, s. 91.
  • Janina Fieldorf, Opowieść o moim mężu, Emilu Fieldorfie Arkivigite je 2013-04-28 per Archive.today - Janina Fieldorf, Rakonto pri mia edzo, Emil Fieldorf
  • Wiesław Jan Wysocki, August Emil Fieldorf, Wydawnictwo DiG, Warszawa 2003, s. 140
  • Maria Fieldorf, Leszek Zachuta, Generał Emil Fieldorf "Nil" (1895-1953) w 115. rocznicę urodzin, Muzeum Niepodległości w Warszawie, Informator Wystawy, Warszawa 2010, s. 32

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1]] Muzeo de Pola Enlanda Armeo je la nomo de August Emil Fieldorf "Nil"