Ĵitomir aŭ Ĵitomiro (ukraine Житомир, pole Żytomierz) estas urbo en Ukraino, unu el plej malnovaj urboj de Kieva Rus. Ĝi situas en Polesa regiono de Volinio, en norda parto de Ukrainio. Ĝi estas administrativa centro de Ĵitomira oblasto kaj Ĵitomira regiono. La loĝantaro dum censo de jaro 2005 estis ĉirkaŭ 277,9 mil homoj, la teritorio ĉirkaŭ 6500 hektaroj.
Nokte la 20/21an de februaro 2014 loĝantoj de la urbo faligis monumenton de Lenino, estanta unu de la lastaj simboloj de komunismo en la urbo. Tio okazis dum la protestoj kontraŭ la regado de Viktor Janukoviĉ, konataj kiel Eŭromajdano / Jevromajdan (Eŭrop-placo).
La detruita monumento de
Lenino en Ĵitomiro