Płock

urbo en Pollando

Płock (prononcata: pŭock) estas urbo en centra Pollando laŭ la rivero Vistulo kun 127474 (2005) loĝantoj. Ĝi situas en Mazovio.

Płock

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Płock (Pollando)
Płock (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Płocka
Provinco Mazovio
Fondita en 9-a jarcento-10-a jarcento
Urborajtoj 1237
Koordinatoj 52° 33′ N, 19° 42′ O (mapo)52.5519.7Koordinatoj: 52° 33′ N, 19° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 105 m
Areo 88,06 km²
Loĝantaro 128459 (en 2006)
Loĝdenso 1 446 loĝ./km²
Poŝtkodo 09-400-09-411 i 09-419 do 09-421
Telefona antaŭkodo (+48) 24
Aŭtokodo WP
Estro Mirosław Milewski
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Stary Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 09-400
Komunuma retejo http://www.ump.pl
vdr
La Mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock
Granda blazono de Płock
La panoramo de Płock de pentristo Wojciech Gerson
La Kastelo de Mazoviaj Princoj
Dosiero:Umplock.jpg
La urbodomo en Płock
La kvartalo Radziwie (pronocu: radzjevje) en Płock
La ponto de la Legionoj de Józef Piłsudski en Płock
La konstruaĵo de la Mazovia Muzeo en Płock
La konstruado de nova ponto tra la rivero Vistulo
La Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria
La Sinagogo en Płock

Historio redakti

Pola-bolŝevika milito

La 18-an de aŭgusto 1920 komenciĝis la batalo de Płock — kozaka 3-a Kavaleria Korpuso el teritorio de Kubano dumvoje al la Batalo de Varsovio enrompiĝis al la urbo, kie seksperfortis ĝis morto 40 virinojn en malsanulejo (kuracistinoj, flegistinoj kaj pacientinoj

Dua mondmilito

17.02.1941: Gestapo forveturigis 8 pastrojn de Płock al koncentrejo en Działdowo

Internacia kunlaboro redakti

Esperanto redakti

En la urbo estas La Preĝejo de Mariavitoj (malnov-katolikoj), La Mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo (vidu la supran foton) kaj multaj lokaj kredantoj de Mariavitismo estis esperantistoj.

Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Płock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“ Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino, estis pluraj pastroj esperantistoj (ekz. pastro Furmaniak Adamo Gabrielo), episkopo esperantisto Maria Filip Feldman li loĝis en Płock (ĉe la strato Dobrzyńska 27) li i.a. prizorgis la "Mariavitan Junularon" (li persone partoprenis la UK de Esperanto kaj aliajn E-aranĝojn) kaj eĉ estis unu arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo KowalskiMaria Michał Kowalski, ĉefulo de mariavita religio (li ankaŭ loĝis en Płock), esperantisto kaj li instruis persone Esperanton, laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata. Komence la mariavita movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato estis forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“).

Referencoj redakti

  1. Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011, p. 74

Eksteraj ligiloj redakti