Sieĝo de Varsovio

(Alidirektita el Batalo de Varsovio)

La Sieĝo de Varsovio de 1939 estis la batalo inter unuoj de la pola armeo (Armia Warszawa) kiuj defendis la ĉefurbon Varsovio, en Pollando, kaj la germana armeo, antaŭita de bombardado fare de la Luftwaffe komencita la 1-an de septembro 1939. Wehrmacht nombris ĉirkaŭ 200 000 soldatoj kaj la Armeo „Warszawa” preskaŭ 125 000.

Polaj defendantoj.

La surtera batalo komenciĝis la 8-an de septembro, kiam la unuaj kirasitaj unuoj germanaj eniris en la sektoro Wola el la periferiaj kvartaloj de la sudoriento de la urbo. Spite la triumfecajn germanajn informojn, kiuj anoncis rapidan kapton de la urbo, la atako estis repuŝita, kaj tiel komenciĝis la propra sieĝo de la ĉefurbo. Tiu daŭris ĝis la 28-a de septembro, kiam la pola soldataro estrita de la generalo Walerian Czuma kapitulacis. La venontan tagon, ĉirkaŭ 100 000 polaj soldatoj forlasis la urbon kaj estis kaptitaj kiel militprizonuloj. La 1-an de oktobro, la germana armeo eniris en la urbon, kaj komenciĝis etapo de okupacio kiu daŭros ĝis la insurekcio de Varsovio, kaj finfine ĝis la liberigo de la urbo la 17-an de januaro 1945 fare de Ruĝa Armeo. Varsovio iĝis tiel la eŭropa ĉefurbo kiu plej longe estis en posedo de Tria Regno.

Vidu ankaŭ redakti

Interesaĵoj redakti

1939

1940

Bibliografio redakti

  • Abstracts of official documents for WWII - Chap 6-8, pp 78–121
  • Julien Bryan, Siege. New York, NY: Doubleday, Doran, 1940
  • Norbert Konwinski (1978), The Mayor: Saga of Stefan Starzynski. Claremont: Diversified Enterprises. ISBN 0-9601790-0-3.
  • Władysław Bartoszewski, 1859 Dni Warszawy (1859 tagoj de Varsovio) - Wydawnictwo Znak, Kraków 1974 (en pola)