Detruo de Varsovio

Detruo de Varsovio – operaco de planita detruo kaj bruligo de Varsovio farita de germanoj post falo de la Ribelo de Varsovio.

Inter oktobro 1944 kaj januaro 1945 germanaj detruigaj taĉmentoj (tiel nomataj Technische Nothilfe) detruis ĉirkaŭ 30% de antaŭmilitaj konstruaĵoj de la maldekstraborda Varsovio. Tiutempe pereis centoj da senprezaj historiaj monumentoj kaj objektoj kun granda kultura, eklezia kaj ekonomia valoro. Detruadon kaj bruligon de Varsovio akompanis vastskala rabo de restanta en la urbo publika kaj privata havaĵo.

Genezo de la decido pri detruo de VarsovioRedakti

Varsovio estis konsiderata de la germanaj okupantoj kiel centro de la Pola Rezistomovado kontraŭ "la nova ordo". Malgraŭ tio, ke en okupata Ĝenerala Gubernio la ĝisnunan ĉefurbon de Pollando oni malrangigis al rolo de provinca urbo, Varsovio plu restis centro de la pola politika vivo, intelekta kaj kultura. Ankaŭ ĝi estis sidejo de regopovoj de la Pola Subtera Ŝtato kaj loko de funkciado de aparte fortaj kaj bone organizitaj strukturoj de rezistomovado.

Detruoj el la periodo de ribelaj batalojRedakti

Du monatoj de akraj ribelaj bataloj alportis al Varsovio grandajn materiajn perdojn. Tiutempe estis detruitaj 25% de konstruaĵoj de la maldekstraborda Varsovio. Malnova Urbo estis detruita preskaŭ en 100 procentoj (en 1945 nur unu domo, ĉe la strato Długa 6, estis taŭga por uzo). Tre forte estis damaĝitaj: Wola, Powiśle, Czerniaków kaj Norda Śródmieście. Laŭvicaj lokoj sur la listo de perdoj okupis: Suda Śródmieście, Mokotów, Żoliborz kaj Ochota. Komence de septembro 1944 germanoj ankaŭ faris plurajn detruojn sur teritorio de la dekstraborda Varsovio. Retiriĝantaj el kvartalo Praga sub premo de Ruĝa Armeo, eksplodigis ĉiujn pontojn sur Vistulo, ankaŭ bruligis aŭ eksplodigis stacidomojn.

InteresaĵojRedakti

  • Matene la 17-an de januaro 1945 loĝantaro de Pyry (Ursynów) amasiĝis sur ŝoseo por saluti alvenantan al Varsovio polan soldataron de kirasita 1-a Armeo de Zygmunt Berling, kiam aperis 3 sovetaj aviadiloj, kiuj pripafis kaj bombis la civilulojn - ĉ. 40 personoj pereis, 100 estis vunditaj (tagon pli frue posttagmeze en Grodzisk Mazowiecki sovetaj bombaviadiloj aeratakis senarmitan homamason en bazaro, rifuĝintojn el Varsovio kaj fuĝintojn el transportoj al koncentrejoj - surloke pereis ĉ. 300 personoj, kaj 100-200 mortis en provizoraj "malsanulejoj").
  • La 17-an de januaro 1945 kadre de la 1-a Belorusa Fronto Ruĝa Armeo kun taĉmentoj de la 1-a Armeo de Pola Soldataro eniris al ruinoj de forlasita de germanoj senhoma Varsovio (postrestis nur en kaŝejoj ĉ. 1000 homoj riskantaj sian vivon), kion komunistoj priskribis kiel liberigo de la pola ĉefurbo organizante defiladon sur unusola traveturigebla strato.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti