La Junkers Ju 87 (Ŝtuka – el la germana Sturzkampfflugzeug) estis falbombada (falfluge bombarda) aviadilo, evoluigita en 1935 fare de Germanio. Ĝi celis pli precizan atakon je la malamikaj tankoj. Oni produktis el ĝi ĝis 1944, 5700 ekzemplerojn.

Junkers Ju 87

Ĝi estis uzata ĉefe en la Orienta Fronto kaj la mediteranea fronto de la Dua Mondmilito (pro ties relativa malrapideco) kaj atingis precizecon kelkfoje je 80 % anstataŭ la kutima 6-7 %. Tion ĝi atingis per libera falego (ofet sen funkcianta motoro) kaj bombardado el proksimo.

Kun sukceso uzata dum la germana invado en Pollandon (Bombado de Wieluń, Sieĝo de Westerplatte), Operaco Weserübung, batalo de Francio, Batalfronto de Mediteraneo, Balkana kampanjo kaj operaco Barbaroso. Ne sukcesis dum la batalo de Anglio.

Kiam Luftwaffe perdis kontrolon en la aero, Ju 87 sen protekto de skadro de ĉasaviadiloj iĝis facila celo de aliancanaj atakaviadiloj.

Ili funkciigis siajn hupojn dum la plonĝo-bombardadoj por plie timigi la atakitojn.

Tipoj redakti

 
1941
  • komence "B"
  • fortigita "D"
  • kontraŭtanka "G" kun du kanonpafiloj (37 mm)
  • kun deĵetebla plusa fuelujo "R"

teknikaj datenoj (Ju 87D) redakti

  • Ekipo: 2
  • Motoro: Junkers Jumo 211J–1 (1420 ĈP)
  • Rapido: 420 km/h (en alto de 4120 m)
  • Kutima flugalto: 10500 m
  • Atingopovo: 760 km
  • Longo: 8,65 m
  • Enverguro: 9,87 m
  • Armiloj: 2 da 7,9 mm-aj MG 81 maŝinpafiloj, 2 da 7,9 mm-aj MG 17 maŝinpafiloj, maksimume 1800 kg da bomboj

Eksteraj ligiloj redakti