Lenin

rusa politikisto; la 1-a estro de Sovetio
(Alidirektita el Lenino)
Temas pri... “Lenino” alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri Vladimir Lenin. Por informoj pri la samnoma distrikto de Krimeo, vidu la artikolon Lenino (Lenina distrikto, Krimeo).

Vladimir Iljiĉ Uljanov (ruse Владимир Ильич Ульянов), universale konata kiel LeninLenino (naskiĝis la 22-an de aprilo 1870, mortis la 21-an de januaro 1924) estis rusa revoluciulo, politikisto, ŝtatestro kaj politika teoriulo.

Lenin
Владимир Ильич Ленин
Persona informo
Владимир Ильич Ленин
Naskonomo Владимир Ильич Ульянов
Naskiĝo 22-an de aprilo 1870 (1870-04-22)
en Simbirsk, Rusa Imperio
Morto 21-an de januaro 1924 (1924-01-21) (53-jaraĝa)
en Sovetunio Gorki, Sovetunio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Maŭzoleo de Lenin vd
Religio ateisto
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusafrancaanglagermana vd
Loĝloko PodolskSankt-PeterburgoMoskvoŜuŝenskoeSchwabingLondono vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
Alma mater Faculty of Law, Saint Petersburg State University • Imperia Kazana Universitato • Simbirsk Classical Gymnasium vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio
Subskribo Lenin
Memorigilo Lenin
Familio
Dinastio Blank family vd
Patro Ilja Uljanov vd
Patrino Marija Aleksandrovna Blank vd
Gefratoj Maria Ulyanova • Olga Ulyanova • Aleksandr Uljanov • Dmitry Ulyanov • Anna Ulyanova vd
Edz(in)o Nadeĵda Krupskaja
Profesio
Alia nomo Ленин • Ильин • Н. Ленин • Старик • К. Тулин • Lenin vd
Okupo politikisto • revoluciulo • verkistoekonomikistoadvokatoĵurnalistofilozofo • politikteoriisto • Leader of the world proletariat vd
Laborkampo leninismopolitikokomunismo vd
Aktiva en Sankt-PeterburgoMoskvo vd
Verkado
Verkoj Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo vd
Prezidanto de Konsilantaro de Popolaj Komisaroj de Sovetunio
Dum 8-a de novembro 191721-a de januaro 1924
Antaŭulo Aleksandr Kerenskij
Sekvanto Aleksej Rikov
Josif Stalin kiel Plej Supera (Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li servis kiel la unua kaj fondinta registarestro de Soveta Rusio el 1917 ĝis 1924 kaj de Sovetunio el 1922 ĝis 1924. Sub lia regado, Rusio, kaj poste la Sovetunio, iĝis unu-partia socialisma ŝtato regata de la Komunista Partio de Sovetunio. Estante li mem marksisto, li disvolvigis variaĵon de tiu komunisma ideologio konata kiel Leninismo.

Naskiĝinta en familio de modere prospera meza klaso en Simbirsk, Lenino aliĝis al politiko de revolucia socialismo post la ekzekuto de sia frato Aleksandr Uljanov en 1887. Elpelita el la Kazana Imperia Universitato pro estinta partopreno en protestoj kontraŭ la carisma registaro de la Rusia Imperio, li dediĉis la sekvajn jarojn al studado de juro. Li translokiĝis al Sankt-Peterburgo en 1893 kaj iĝis veterana marksisma aktivulo. En 1897, li estis arestita pro ribelo kaj estis ekzilita al Ŝuŝenskoje por tri jaroj, kie li edziĝis al Nadeĵda Krupskaja. Post sia ekzilo, li translokiĝis al Okcidenta Eŭropo, kie li iĝis elstara teoriulo en la marksisma Rusia Socialdemokrata Partio (RSDLP). En 1903, li ludis gravan rolon en la ideologia disigo de la partio, estrante la Bolŝevikan frakcion kontraŭ la Menŝevikoj de Julius Martov. Post la malsukcesa Revolucio de 1905 en Rusio, li kampanjis por ke la Unua Mondmilito estu transformita en tuteŭropa proletara revolucio, kiu kiel marksisto li kredis, ke estus la okazigo de la disfalo de kapitalismo kaj de ties anstataŭo per socialismo. Post la Februara Revolucio de 1917 elpostenigis la caron kaj establis Provizoran Registaron, li revenis al Rusio por ludi estran rolon en la Oktobra Revolucio per kiu la Bolŝevikoj renversis la novan respublikan reĝimon.

La Bolŝevika Registaro de Lenino dekomence kunhavis la povon kun la Maldekstraj Socialistaj Revoluciuloj, la elektitaj sovetoj, kaj la plur-partia Konstitucifara Asembleo, kvankam ĉirkaŭ 1918 ĝi jam havis centrigitan povon en la nova Komunista Partio. La lenina administracio redistribuis teron inter kamparanoj kaj ŝtatigis bankojn kaj grand-skalan industrion. Ĝi retiriĝis el la Unua Mondmilito subskribante traktaton cedantan teritorion al la Centraj Potencoj, kaj promociis la disvastigon de monda revolucio tra nova organizo Komunista Internacio. Opoziciantoj estis subpremataj pere de la nomita Ruĝa Teroro, nome violenta kampanjo administrata de la ŝtatsekurecaj servoj; miloj da personoj estis mortigitaj aŭ internigitaj en koncentrejoj. Lia administracio venkis super la kontraŭ-bolŝevikaj armeoj kaj de dekstruloj kaj de maldekstruloj en la Rusia Enlanda Milito el 1917 ĝis 1922 kaj estris en la Pol–Soveta Milito de 1919–1921. Rezulte el la milittempa detruego, malsatego, kaj diversaj popolaj ribeloj, en 1921 Lenino kuraĝigis la ekonomian kreskon tra la merkat-orientita Nova Ekonomia Politiko. Kelkaj ne-rusaj nacioj estis ekĝuante sendependon el la Rusia Imperio post 1917, sed tri el ili estis reunuigitaj en la novan Sovetunion en 1922. Lenino eksuferis malsanon, kaj mortis en Gorki, kaj Jozef Stalin sukcedis lun kiel la elstara figuro en la Sovetunia registaro.

Amplekse konsiderita unu el la plej gravaj kaj influfaraj figuroj de la 20-a jarcento, Lenino estis postmorta celo de propaganda personeca kulto ene de la Sovetunio ĝis ties dissolvo en 1991. Li iĝis ideologia figuro interne de la tendenco Marksismo–leninismo kaj elstara influo super la internacia komunisma movado. Polemika kaj tre diverse taksita kiel historia figuro, Lenino estis rigardita de subtenantoj kiel defendanto de socialismo kaj de la laborista klaso dum kritikistoj emfazis lian rolon kiel fondinto kaj estro de aŭtoritatisma reĝimo responsa pri politika subpremado kaj amasmortigado.

Biografio redakti

Lia patrino estis Marija Aleksandrovna Blank, de sveda-germana deveno el sia patrino kaj, laŭ malsamaj versioj, ukraina, germana aŭ juda - el sia patro. La patro estis Ilja Nikolajeviĉ Uljanov (1831–1886), instruisto de matematiko kaj fiziko. Ili geedziĝis en 1863.

Junaĝo redakti

 
Lenin, ĉirkaŭ 1887.

Laŭ cara ranga ordo, Lenin estis dvorjanin, tio estas nobelo, kvankam nur lia patro nobeliĝis kaj la familio ne bone aliĝis al la alta socio. Lia patro mortis surprize en januaro de la jaro 1886 pro encerba sangofluo.[1]

La pli aĝa frato de Lenin, Aleksandro, studanto ĉe la matematika-fizika fakultato de la universitato de Sankta Peterburgo aliĝis al revoluciema grupo, kiu volis murdi la caron Aleksandro.[2] Li estis ekzekutita la 20-an de majo 1887. Post tio la ĉirkaŭa socio preskaŭ tute evitis la familion, kiu krom la morto de la patro kaj la marko de la ekzekuto daŭre vivis en materia bonstato. Krom ŝtata pensio, ili ricevis enspezon de kampara bieno.[3]

Kune kun la frua morto de la patro la ekzekuto de sia frato forte impresis la junan Lenin. Lia frato estis pendumita tri tagojn post la komenco de la finaj lernejaj ekzamenoj de Lenin. Li tamen sukcesis trapasi ilin brile.[1] Li studis la librojn, kiujn postlasis Aleksandro, ĉefe tiujn de la ekzilita revoluciulo Nikolai Gavriloviĉ Ĉerniŝevski, kiu postulis senklasan socion.[4]

Studaj jaroj redakti

Lenin havis multajn intelektajn interesojn kiel literaturo kaj filologio kaj iĝis ankaŭ bona ŝakludanto.[5]

Lenin ne povis studi en Sankta Peterburgo kaj enskribiĝis ĉe la ŝtata universitato en Kazan. Li studis juron, sed jam en la unua studojaro partoprenis studentan proteston kaj estis forsendita de la universitato kun 38 aliaj studentoj la 6-an de decembro 1887.[6] En tiu kunveno, Lenin ne havis gvidan rolon. La puno per kiu la administracio okazis ĉefe pro la afero de lia frato. La patro de la posta ministroprezidanto de la provizora registaro, Aleksandr Kerenskij, kiu instruis Lenin ĉe la gimnazio kaj konsideris lin aparte bona lernejano, vane provis retirigi la punon.[7]

La familio translokiĝis en majo de la jaro 1889 en bienon ĉe Samara, kiun ĝi aĉetis, sed jam baldaŭ poste ludonis ĝin. Lenin montriĝis netalenta kiel bienmastrumanto kaj ankaŭ ne klopodis barakti prie.[8] Kontraŭe al poste disvastiĝinta diraĵo, li ne havis kontaktojn kun kamparanaj familioj, liaj scioj pri kamparaneco devenis de libroj kiel tiuj de Gleb Ivanoviĉ Uspenski, kiu negative esprimiĝis pri rusaj kamparanoj, al kiuj li riproĉis ebriemon, perfortemon kaj malemon al fremduloj.

Lenin vivis do per la riĉaĵoj de la familio, longe promenadis, helpis la pli junajn gefratojn, legis politikajn librojn kaj daŭrigis sian jurostudadon aŭtodidakte.[9] Li rajtis en 1891 partopreni la ekzamenojn kiel eksterulo, kaj li brile sukcesis, iĝante unua en ĉiuj fakoj. La posta propagando mutis pri la fakto, ke ankaŭ eklezia kaj polica juro estis partoj de la ekzamenoj.

Advokato redakti

 
Lenino (side centre) kun aliaj membroj de la Ligo de la Lukto por la Emancipigo de la Laborista Klaso en 1897.

La 30-an de januaro 1892 Lenin eklaboris kiel advokata helpisto.[10] En kelkaj kazoj li mem laboris kiel advokato kaj mem traktis du aferojn. Unufoje kontraŭ kamparanoj, kiuj senrajte paŝtis sian brutaron sur la familia bieno. Aliafoje li plendis kontraŭ iama franca nobelo, kiu per sia aŭto preskaŭ renversis lin en Parizo.[11]

Sed baldaŭ Lenin fariĝis revoluciulo, predikante marksismon al la proletaro, precipe en Peterburgo.

En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edziĝis kaj prenis la plumnomon Lenin. Li estis liberigita en 1900 kaj foriris el Rusio por loĝi en Okcidenta Eŭropo, precipe en Germanio kaj, dum la Unua Mondmilito, en Svislando.

La unuan fojon li uzis pseŭdonimon "Lenin" por sia gazeta artikolo, publikigita en 1901. Krome li havis aliajn pseŭdonimojn: V. Iljin, K. Tulin k.a. Li subskribis oficialajn dokumentojn aŭ per pseŭdonimo "N. Lenin" (Nikolao Lenin) aŭ per kombino "V.I. Uljanov (Lenin). Poste oni kombinis ilin en nomon "Vladimir Iljiĉ Lenin", per kiu oni kutime nomas lin ĝis nun.

Revolucia aktiveco redakti

Munkeno, Londono kaj Ĝenevo: 1900–1905 redakti

 
Lenin en 1916, en Svisio.

Post sia ekzilo, Lenin setlis en Pskov komence de 1900.[12] Tie, li ekkolektis financon por gazeto, Iskra (Sparko), nova organo de rusa marksisma partio, tiam nomiĝinta Rusia Socialdemokrata Partio (RSDLP).[13] En Julio 1900, Lenin lasis Rusion por Okcidenta Eŭropo; en Svisio li renkontiĝis kun aliaj rusaj marksistoj, kaj en kongreso en Corsier ili interkonsentis, ke oni lanĉu la gazeton el Munkeno, kien Lenin relokiĝis en Septembro.[14] Enhavanta kontribuojn el elstaraj eŭropaj marksistoj, Iskra estis kontrabandita en Rusion,[15] iĝante la plej sukcesa eksterleĝa publikaĵo de la lando dum 50 jaroj.[16] Li unuafoje adoptis la pseŭdonimon Lenin en Decembro 1901, eble bazite sur la Siberia Rivero Lena;[17] li ofte uzis la kompletan pseŭdonimon N. Lenin, kaj kvankam la N signifis nenion, populara miskoncepto poste aperis, ke ĝi reprezentis Nikolai.[18] Per tiu pseŭdonimo, li publikigis la politikan pamfleton Kion oni faru? en 1902; lia plej influa publikigo ĝis tiam, ĝi temas pri la pensoj de Lenin pri la neceso de avangarda partio por estri la proletaron al la revolucio.[19]

Lia edzino Nadja aliĝis al Lenin en Munkeno kaj iĝis lia persona sekretario.[20] Ili pluigis sian politikan agitadon, ĉar Lenin verkis por Iskra kaj skizis la programon de la RSDLP, atakante ideologiajn opoziciantojn kaj eksterajn kritikojn, partikulare de la Socialista Revolucia Partio (SR),[21] Narodnik agrara-socialista grupo fondita en 1901.[22] Spite restadon kiel marksisto, li akceptis la Narodnik-an vidon de la revolucia povo de la rusa kampanaro, laŭ la redaktado de la pamfleto de 1903 nome Al la vilaĝa malriĉularo.[23] Por eviti la Bavarian policon, Lenin translokiĝis al Londono kun Iskra en Aprilo 1902.[24] Li amikiĝis kun la kolega rusa marksisto Lev Trockij.[25] Lenin malsaniĝis pro erizipelo kaj ne kapablis plue fari sian estran rolon en la redakta teamo de Iskra; en sia foresto, la redaktejo translokiĝis sian operaciejon al Ĝenevo.[26]

La 2a Kongreso de la Rusia Socialdemokrata Partio okazis en Londono en Julio 1903.[27] En tiu kongreso, aperis skismo inter la subtenantoj de Lenin kaj tiuj de Julius Martov. Martov argumentis, ke la partianoj devus esprimiĝi sendepende de la partiestreco; Lenin malkonsentis, emfaze al la neceso por forta estreco kun kompleta kontrolo super la partio.[28] La subtenantoj de Lenin estis en majoritato, kaj ili terminigis sin mem la "majoritatuloj" (bol'ŝeviki en rusa; Bolŝevikoj); reage, Martov terminigis siajn sekvantojn "minoritatuloj" (men'ŝeviki en rusa; Menŝevikoj).[29] Kvereloj inter Bolŝevikoj kaj Menŝevikoj pluiĝis post la kongreso; la Bolŝevikoj akuzis siajn rivalojn kiel oportunemuloj kaj reformistoj al kiuj mankis disciplino, dum la Menŝevikoj akuzis Leninon kiel despoto kaj aŭtokrato.[30] Kolera kontraŭ Menŝevikoj, Lenin rezignis el la redakta teamo de Iskra kaj en Majo 1904 publikigis la kontraŭ-Menŝevikan broŝuron Unu paŝo antaŭen, du paŝoj reen.[31] La streso malsanigis Lenin, kaj por rekuperi la sanon iris al kamparaj feritagoj en rura Svisio.[32] La Bolŝevika frakcio kreskiĝis en forto; printempe la tuta Centra Komitato de la RSDLP estis Bolŝevika,[33] kaj en Decembro ili fondis novan gazeton Vpered (antaŭen).[34]

Revolucio de 1905 kaj ties sekvo: 1905–1914 redakti

 
Foto de la Sanga dimanĉo en Peterburgo.

En Januaro 1905, la masakro de protestantoj dum la Sanga dimanĉo en Sankt-Peterburgo sparkis staton de civila maltrankvilo en la Rusa Imperio konata kiel Revolucio de 1905.[35] Lenin instigis Bolŝevikojn ekpreni pli grandan rolon en la okazaĵoj, kuraĝante violentan insurekcion.[36] Farante tion, li adoptis motojn kiel "armita insurekcio", "amasteroro", kaj "eksposedigo de riĉuloj", rezulte en akuzoj fare de Menŝevikoj ke Bolŝevikoj estis devojiĝintaj el la ortodoksa marksismo.[37] Siavice, li insistis, ke la Bolŝevikoj disiĝu komplete el la Menŝevikoj; multaj Bolŝevikoj malakceptis, kaj ambaŭ grupoj partoprenis en la Tria Kongreso de la Rusia Socialdemokrata Partio, okazinta en Londono en Aprilo 1905.[38] Lenin prezentis multajn el siaj ideoj en la pamfleto Du taktikoj de socialdemokratio en la demokrata revolucio, publikigita en Aŭgusto 1905. En tiu, li antaŭdiris, ke la rusia liberala burĝaro akceptus transiron al la konstitucia monarkio kaj tiel oni perfidus la revolucion; anstataŭe li argumentis, ke la proletararo devus konstrui aliancon kun la kampanaro por renversi la carisman reĝimon kaj establi "provizoran revolucian demokratian diktatorecon de proletaro kaj de la kamparanaro."[39]

Reage al la revolucio de 1905, kiu estis malsukcesante renversi la registaron, la caro Nikolao la 2-a akceptis serion de liberalaj reformoj en sia Oktobra Manifesto. En tiu etoso, Lenin sentis sin sekura por reveni al Sankta Peterburgo.[40] Aliĝinta al la redakta teamo de Novaja Ĵizn (Nova vivo), radikala laŭleĝa gazeto estrata de Maria Andrejeva, li ekuzis ĝin por studi aferojn de la RSDLP.[41] Li kuraĝigis la partion serĉi multe pli ampleksan membraron, kaj defendis la kontinuan pliigon de violenta kontraŭstarado, en la kredo ke ambaŭ estas necesaj por sukcesa revolucio.[42] Agnoskante, ke la membrokotizoj kaj la donacoj fare de kelkaj malmultaj riĉaj simpatiantoj estis nesufiĉaj por financi la agadon de la Bolŝevikoj, Lenin promociis la ideon ŝteladi poŝtoficejojn, fervojajn staciojn, trajnojn, kaj bankojn. Sub estrado de Leonid Krasin, grupo de Bolŝevikoj ekfaris tiajn krimagadojn, el kiuj la plej bone konata okazis en Junio 1907, kiam grupo de Bolŝevikoj agante sub estreco de Josif Stalin okazigis armitan ŝtelon de la Ŝtata Banko en Tifliso, Kartvelio.[43]

Kvankam li por mallonge subtenis la ideon de reamikigo inter Bolŝevikoj kaj Menŝevikoj,[44] la defendo de Lenin por violento kaj ŝtelado estis kondamnita de Menŝevikoj en la Kvara Kongreso de la Rusia Socialdemokrata Partio, okazinta en Stokholmo en Aprilo 1906.[45] Lenin engaĝiĝis en la kreado de Bolŝevika Centro en Sankt-Peterburga Kuokkala, tiama Finnlando, kiu estis tiam duon-aŭtonoma parto de la Rusa Imperio, antaŭ la Bolŝevikoj reakiris dominadon en la RSDLP en ties Kvina Kongreso de la Rusia Socialdemokrata Partio, kiu okazis en Londono en Majo 1907.[46] Ĉar la carisma registaro subpremegis opozicion, kaj dismuntante la rusian leĝofaran asembleon, nome Dua Dumao, kaj ordonante al sia sekreta polico, nome Oĥrano, aresti revoluciulojn, Lenin fuĝis el Finnlando al Svisio.[47] Tie, li klopodis monŝanĝi monbiletojn ŝtelitajn en Tibliso kiuj havis identigeblajn seriajn nombrojn.[48]

Aleksander Bogdanov kaj aliaj elstaraj Bolŝevikoj decidis translokigi la Bolŝevikan Centron al Parizo; kvankam Lenin malkonsentis, li translokiĝis al tiu urbo en Decembro 1908.[49] Al Lenin ne plaĉis Parizo, kiun li moknomis "freneza truo", kaj estante tie li procesis ŝoforon kiu estis frapinta lin el lia biciklo.[50] Lenin estis tre kritika al la vidpunkto de Bogdanov ke la rusia proletaro devas disvolvigi socialisman kulturon por iĝi sukcesa revolucia vehiklo. Anstataŭe, Lenin favoris avangardon de socialisma inteligencio kiu kondukus la laboristajn klasojn al la revolucio. Krome, Bogdanov, influita de Ernest Mach, kredis, ke ĉiuj konceptoj de la mondo estas relativaj, dum Lenin aliĝis al la ortodoksa marksisma vidpunkto ke estas objektiva realo sendependa el la homa observado.[51] Bogdanov kaj Lenin feriis kune en la vilao de Maksim Gorkij en Capri en Aprilo 1908;[52] reveninta al Parizo, Lenin kuraĝigis disigon ene de la Bolŝevika frakcio inter liaj kaj la sekvantoj de Bogdanov, akuzante tiun kiel devojiĝinta el marksismo.[53]

 
Lenin faris esploradon en la Brita Muzeo en Londono.

En Majo 1908, Lenin loĝis por mallonge en Londono, kie li uzis la legosalonon de la Brita Muzeo por verki Materiismo kaj Empiri-kritikismo, nome atako al tio kion li priskribis kiel la "burĝe-reakcia falseco" de la relativismo de Bogdanov.[54] La frakciemo de Lenin ekmalkontentigis pliiĝantajn nombrojn de Bolŝevikoj, kiel liaj iamaj forte subtenantoj Aleksei Rikov kaj Lev Kamenev.[55] La Oĥrano profitis lian frakcieman sintenon sendante spionon, nome Roman Malinovskij, por ke tiu agadu kiel porparolanta subtenanto de Lenin ene de la partio. Variaj Bolŝevikoj esprimis siajn suspektojn pri Malinovskij al Lenin, kvankam ne estis klara ĉu tiu estis konscia pri la duobleco de la spiono; eble li uzis Malinovskij por sendi falsajn informojn al la Oĥrano.[56]

En Aŭgusto 1910, Lenin partoprenis en la Oka Kongreso de la Dua Internacio, internacia kunsido de socialistoj, en Kopenhago kiel reprezentanto de la RSDLP, al kio sekvis feritagoj en Stokholmo kun lia patrino.[57] Kun siaj edzino kaj fratinoj li poste translokiĝis al Francio, setliĝis unue en Bombon kaj poste en Parizo.[58] Tie, li iĝis intima amiko de la franca bolŝeviko Inessa Armand; kelkaj biografoj sugestas, ke ili havis ekster-geedzan amaferon el 1910 ĝis 1912.[59] Dume, en pariza kunsido en Junio 1911, la Centra Komitato de la RSDLP decidis translokigi sian fokuson de operacioj reen al Rusio, ordonante la fermon de la Bolŝevika Centro kaj de ties gazeto, Proletari.[60] Kiel klopodo rekonstrui sian influon en la partion, Lenin aranĝis partikonferencon okazontan en Prago en Januaro 1912, kaj kvankam 16 el la 18 partoprenantoj estis Bolŝevikoj, li estis forte kritikita pro siaj frakciemajn sintenojn kaj malsukcesis plialtigi sian statuson ene de la partio.[61]

Li translokiĝis al Krakovo en la Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, kulture pola parto de la Aŭstri-Hungaria Imperio, li uzis la bibliotekon de la Jagelona Universitato por pluigi esploradon.[62] Li restis en proksima kontakto kun la RSDLP, kiu estis funkcianta en la Rusia Imperio, kaj konvinkis la bolŝevikajn membrojn de la Dumao ke ili disiĝu el sia parlamenta alianco kun la Menŝevikoj.[63] En Januaro 1913, Stalin, kiun Lenin referencis kiel la "mirinda kartvelo", vizitis lin, kaj ili diskutis la futuron de la ne-rusaj etnaj grupoj ene de la Imperio.[64] Pro malsanaj problemoj kaj de Lenin kaj de lia edzino, ili translokiĝis al la rura urbeto Biały Dunajec,[65] antaŭ veturi al Berno por ke Nadja ricevu kirurgon en sia strumo.[66]

Unua Mondmilito: 1914–1917 redakti

 
Rusiaj soldatoj atendas la germanan armeon.

Lenin estis en Galicio kiam la Unua Mondmilito eksplodis.[67] La milito frontigis la Rusan Imperion kontraŭ la Aŭstri-Hungaria Imperio, kaj pro sia rusa civitaneco, Lenin estis arestita kaj por mallonge enprizonigita ĝis lia kontraŭ-carisma sinteno estis klarigita.[68] Lenin kaj lia edzino revenis al Berno,[69] antaŭ relokiĝi en Zurikon en Februaro 1916.[70] Lenin estis kolera ke la Germana Social-Demokrata Partio estis subtenanta la germanajn militklopodojn, kio estas rekta kontraŭrompo de la Stutgarta rezolucio de 1907 de la Dua Internacio ke socialismaj partioj kontraŭu la militklopodojn, kaj konsideris la Duan Internacion kiel forpasinta.[71] Li partoprenis en la Konferenco de Zimmerwald, Kantono Berno en Septembro 1915 kaj en la Konferenco de Kiental en Aprilo 1916,[72] instigante socialistojn de la tuta kontinento konverti la "imperiisman militon" en kontinent-ampleksa "interna milito" de la proletaro frontigita kontraŭ la burĝaro kaj la aristokrataro.[73] En Julio 1916, la patrino de Lenin mortis, sed li ne povis ĉeesti en ŝia funebro.[74] Ŝia morto ege profunde kortuŝis lin, kaj li eniris en deprimo, timante, ke ankaŭ li mortos sen vidi antaŭe la proletaran revolucion.[75]

En Septembro 1917, Lenin publikigis Imperiismo, la plej alta stadio de kapitalismo, kiu argumentis, ke imperiismo estis produkto de la monopola kapitalismo, ĉar kapitalistoj klopodas pliigi siajn profitojn etendante sin en novajn teritoriojn kie la salajroj estu pli malaltaj kaj la krudaj materialoj estu pli malmultekostaj. Li kredis, ke la konkurenco kaj la konflikto pliiĝos kaj ke militoj inter imperiismaj potencoj plue kontinuos ĝis ili estos renversitaj pere de proletara revolucio kaj socialismo estu establita.[76] Li pasigis multon de tiu tempo legante la verkojn de Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Ludwig Feuerbach, kaj Aristotelo, ĉiuj el kiuj estis ŝlosilaj influoj super Marx.[77] Tio ŝanĝis la interpretadon de Lenin pri Marksismo; Dum li iam kredis, ke politikoj devus estis disvolvigitaj bazitaj sur antaŭdeterminitaj sciencaj principoj, li konkludis, ke la nura provo ĉu politiko estas ĝusta estas ties praktiko.[78] Li ankoraŭ vidis sin mem kiel ortodoksa marksisto, sed li ekdiverĝis el kelkaj el la antaŭdiroj de Marx pri la socia disvolvigo; dum Marx estis kredante, ke "burĝa-demokrata revolucio" de la mezaj klasoj devas okazi antaŭ "socialisma revolucio" de la proletaro, Lenin kredis, ke en Rusio la proletaro povus renversi la carisman reĝimon sen intermeza revolucio.[79]

Februara Revolucio kaj Juliaj Tagoj: 1917 redakti

En Februaro 1917, eksplodis la Februara Revolucio en Sankt-Peterburgo, renomita Petrogrado komence de la Unua Mondmilito, ĉar industriaj laboristoj iris al striko pro manko de manĝaĵoj kaj deterioro de fabrikaj kondiĉoj. La maltrankvilo etendiĝis al aliaj partoj de Rusio, kaj timante, ke li mem estos violente renversita, la caro Nikolao la 2-a abdikis. La Ŝtata Dumao ekkontrolis la landon kaj instalis la Rusian Provizoran Registaron kaj konvertis la Imperion en nova Rusa Respubliko.[80] Kiam Lenin eksciis pri tio el sia bazo en Svisio, li celebris kun aliaj disidentoj.[81] Li decidis reveni al Rusio por ekkontroli la Bolŝevikojn, sed trovis, ke plej el la trapasejoj al la lando estis blokitaj pro la pliiĝanta konflikto. Li organizis planon kun aliaj disidentoj por negocadi pasadon por ili tra Germanio, kun kiu Rusio estis tiam militanta. Komprenante, ke tiuj disidentoj okazigos problemojn al siaj Rusiaj malamikoj, la germana registaro konsentis, ke 32 rusaj civitanoj veturu en sigelita trajno tra ties teritorio, inter ili Lenin kaj lia edzino.[82] La grupo veturis trajne el Zuriko al Sassnitz, kaj sekvis prame al Trelleborg, Svedio, kaj el tie al la norda landlimo inter Haparanda kaj Tornio kaj poste al Helsinki antaŭ la fina trajno al Petrogrado maskite.[83]

 
La lokomotivo kiu pelis la trajnon per kiu Lenin alvenis en la Finnlanda Stacio de Petrogrado en Aprilo 1917 ne estis konservita. La lokomotivo #293, per kiu Lenin eskapis al Finnlando kaj poste revenis al Rusio en tiu sama jaro, utilis kiel permanenta ekspozicio, instalita sur platformo en la stacio.[84]

Alveninta al la Finnlanda Stacio de Petrogrado en Aprilo, Lenin diskursis al siaj Bolŝevikaj subtenantoj kondamnante la Provizoran Registaron kaj denove alvokante al kontinent-ampleksa Eŭropa proletara revolucio.[85] Dum la venontaj tagoj, li parolis en Bolŝevikaj kunsidoj, atakante tiujn kiuj deziris reamikigon kun la Menŝevikoj kaj publikigante siajn "Aprilajn Tezojn", skizo de liaj planoj por la Bolŝevikoj, kiujn li estis verkanta dum la veturo el Svisio.[86] Li publike kondamnis kaj la Menŝevikojn kaj la Social-Revoluciulojn, kiuj estis dominantaj en la influa Petrograda Soveto, pro iliaj subtenoj al la Provizora Registaro, denoncante ilin kiel perfiduloj al la socialismo. Konsiderante la registaron kiel ĝuste imperiista same kiel la carisma reĝimo, li proponnis tujan pacon kun Germanio kaj Aŭstri-Hungario, regadon fare de la sovetoj, la ŝtatigon de la industrio kaj la bankoj, kaj la ekspropriigon de la tero fare de la ŝtato, ĉio kun la intenco establi proletaran registaron kaj pluigi al socialisma societo. Kontraste, la Menŝevikoj kredis, ke Rusio ne estis sufiĉe disvolvigita por la transiro al socialismo kaj akuzis Leninon pro la klopodoj meti la novan Respublikon en interna milito.[87] Dum la venontaj monatoj, li kampanjis por siaj politikoj, partoprenis en la kunsidoj de la Bolŝevika Centra Komitato, fekunde verkis por la Bolŝevika gazeto Pravda, kaj faris publikajn diskursojn en Petrogrado kun la celo konverti laboristojn, soldatojn, maristojn, kaj kamparanojn al sia idearo.[88]

Sentante kreskantan frustracion inter siaj Bolŝevikaj subtenantoj, Lenin sugestis armitan politikan manifestacion en Petrogrado por testi la reagon de la registaro.[89] pro sia deteriorata sano, li lasis la urbon por rekuperiĝi en la finna vilaĝo Neivola.[90] La armita Bolŝevika manifestacio, nome Juliaj tagoj, okazis kiam Lenin forestis, sed sciante, ke la manifestaciantoj estis violente subpremitaj de la registaraj fortoj, li revenis al Petrogrado kaj alvokis por reveni al trankvileco.[91] Responde al la violento, la respublika registaro ordonis la areston de Lenin kaj de aliaj elstaraj Bolŝevikoj, atakis iliajn oficejojn, kaj publike akuzis lin kiel germana agent provocateur.[92] Evitante areston, Lenin kaŝiĝis en serio de Petrogradaj sekurejoj.[93] Timante, ke li povus esti murdita, Lenin kaj la kolega veterana Bolŝeviko Grigori Zinoviev eskapis el Petrogrado maskite, kaj relokiĝis en Razliv.[94] Tie, Lenin ekverkis libron kiu estos Ŝtato kaj Revolucio, nome ekspono pri kiel li kredis, ke la socialisma ŝtato disvolviĝos post la proletara revolucio, kaj kiel ekde tiam la ŝtato laŭgrade malfortiĝos, lasante pure komunisman socion.[95] Li plue proponis Bolŝevik-regatan armitan insurekcion por renversi la registaron, sed dum sekreta kunsido de la centra komitato de la partio tiu ideo estis malakceptita.[96] Lenin tiam iris kaj trajne kaj piede al Finnlando, alvenis en Helsinki la 10-an de Augusto, kaj tie li kaŝiĝis en sekuraj domoj de Bolŝevikaj simpatiantoj.[97]

Oktobra Revolucio: 1917 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Oktobra Revolucio.
 
Pentraĵo de Lenin antaŭ la Instituto Smolnij fare de Isaak Brodskij.

En Aŭgusto 1917, dum Lenin estis en Finnlando, la Generalo Lavr Kornilov, Ĉef-Komandanto de la Rusa Armeo, sendis trupojn al Petrogrado en tio kio aspektis militista puĉo kontraŭ la Provizora Registaro. La ĉefministro Aleksandr Kerenskij turnis sin al la Petrograda Soveto, inklude siajn Bolŝevikajn membrojn, petante helpon, kio permesis al la revoluciuloj organizi laboristojn kiel Ruĝa Gvardio por defendi la ĉefurbon. La puĉoklopodo elĉerpiĝis antaŭ atingi Petrogradon, sed la okazaĵoj estis permesintaj al la Bolŝevikoj reveni malferme al la politika scenejo.[98] Timante kontraŭ-revoluciajn klopodojn el dekstremaj fortoj malamikaj de socialismo, la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj kiuj dominis en la Petrograda Soveto ludis gravan rolon por premi la registaron normaligi rilatojn kun la Bolŝevikoj.[99] Kaj la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj estis perdintaj multon de la popola subteno pro sia apogo al la Provizora Registaro kaj ties nepopulara kontinuigo de la milito. La Bolŝevikoj profitis tion, kaj tuj la pro-Bolŝevika marksisto Trockij estis elektita estro de la Petrograda Soveto.[100] En Septembro, la Bolŝevikoj atingis majoritaton en la laboristaj sekcioj de la sovetoj kaj de Moskvo kaj de Petrogrado.[101]

Agnoskinte, ke la situacio estis pli sekura por li, Lenin revenis al Petrogrado.[102] Tie li partoprenis en kunsido de la Bolŝevika Centra Komitato la 10an de Oktobro, en kiu li denove proponis, ke la partio estru armitan insurekcion kontraŭ la Provizora Registaro. Tiun fojon la propono venkis per dek voĉdonoj kontraŭ du.[103] La kritikantoj de la plano, nome Zinoviev kaj Kamenev, argumentis, ke la rusaj laboristoj ne estus apogantaj violentan puĉon kontraŭ la reĝimo kaj ke ne estis klara pruvaro pri la asertoj de Lenin ke la tuta Eŭropo estis rande de proletara revolucio.[104] La partio komencis planojn por organizi la ofensivon, okazigante finan kunsidon ĉe la Instituto Smolnij en la 24a de Oktobro.[105] Tiu estis la bazo de la Milit-Revolucia Komitato (MRK), nome armita milicio tre fidela al la Bolŝevikoj kiu estis establita de la Petrograda Soveto dum la puĉoklopodo de Kornilov.[106]

 
Parolante surstrate.

En Oktobro, la MRK ricevis ordonon ekkontroli la ŝlosilajn transportojn, komunikadon, presadon kaj instalaĵojn de Petrogrado, kaj faru tion sen sangelverŝado.[107] Bolŝevikoj sieĝis la registaron en la Vintra Palaco, ekkontrolis ĝin kaj arestis ties ministrojn post la krozŝipo Aurora, kontrolita de la Bolŝevikaj maristoj, pafis kontraŭ la konstruaĵo.[108] Dum tiu insurekcio, Lenin diskursis al la Petrograda Soveto anoncante, ke la Provizora Registaro estis renversita.[109] La Bolŝevikoj deklaris la formadon de nova registaro, nome Konsilio de Popolaj Komisaroj, aŭ Sovnarkom. Lenin dekomence malakceptis la estran postenon de ties Prezidanto, sugestante Trockij por la posteno, sed aliaj Bolŝevikoj insistis kaj finfine Lenin akceptis.[110] Lenin kaj aliaj Bolŝevikoj tiam partoprenis en la Dua Kongreso de Sovetoj la 26an kaj 27an de Oktobro, kaj anoncis la kreadon de nova registaro. La Menŝevikaj partoprenantoj kondamnis la kontraŭleĝan kapton de la povo kaj la riskon de enlanda milito.[111] En tiuj komencaj tagoj de la nova reĝimo, Lenin evitis paroli en marksismaj kaj socialismaj terminoj por ne aliigi la rusian loĝantaron, kaj anstataŭe li parolis pri neceso havi la landon kontrolita de laboristoj.[112] Lenin kaj multaj aliaj Bolŝevikoj esperis, ke proletara revolucio forbalau la tutan Eŭropon post nur kelkaj tagoj aŭ monatoj.[113]

 
Lenin en 1920 kun Anatolo Lunaĉarskij.

Lenina registaro redakti

Organizado de la soveta regado: 1917–1918 redakti

La Provizora Registaro estis planinta Konstitucifaran Asembleon kiu estu elektita en Novembro 1917; kontraŭ la objektoj fare de Lenin, Sovnarkom akceptis, ke la voĉdonado okazu kiel planite.[114] En la konstitucifara balotado, la Bolŝevikoj atingis proksimume unu kvaronon de la voĉoj, estante venkitaj de la rus-fokusaj Socialistaj-Revoluciuloj.[115] Lenin argumentis, ke la balotado ne estis justa montro de la popola volo, ĉar la elektintoj ne havis tempon por ekkoni la politikan programon de la Bolŝevikoj, kaj ke la kandidataraj listoj estis faritaj antaŭ la disigo de la Maldekstraj Socialistaj-Revoluciuloj disde la Socialistaj-Revoluciuloj.[116] Tamen, la ĵus elektita Rusia Konstitucifara Asembleo kunvenis en Petrogrado en Januaro 1918.[117] Sovnarkom argumentis, ke ĝi estas kontraŭ-revolucia ĉar ĝi klopodas elpreni la povon el la sovetoj, sed la Socialistaj-Revoluciuloj kaj la Menŝevikoj malakceptis tion.[118] La Bolŝevikoj prezentis al la Asembleo proponon kiu senigu ĝin el plej el ties juraj povoj; kiam la Asembleo malakceptis tiun proponon, Sovnarkom deklaris tion kiel pruvo pri ties kontraŭ-revolucia naturo kaj perforte dismuntis ĝin.[119]

Lenin malakceptis ripetitajn alvokojn, inklude el kelkaj Bolŝevikoj, establi koalician registaron kun aliaj socialistaj partioj.[120] Kvankam malakceptante koalicion kun Menŝevikoj aŭ Socialistaj-Revoluciuloj, Sovnarkom parte konsentis; ili havigis al la Maldekstraj Socialistaj-Revoluciuloj kvin postenojn en la kabineto en Decembro 1917. Tiu koalicio daŭros nur kvar monatojn ĝis Marto 1918, kiam la Maldekstraj Socialistaj-Revoluciuloj retiriĝis el la registaro pro malkonsento pri la alproksimigo de la Bolŝevikoj al la finigo de la Unua Mondmilito.[121] En sia 7a Kongreso okazinta en Marto 1918, la Bolŝevikoj ŝanĝis sian oficialan nomon el Rusia Socialdemokrata Laborpartio al tiu de Rusia Komunisma Partio, ĉar Lenin deziris kaj distancigi sian grupon el la pliige reformisma Germana Socialdemokrata Partio kaj emfazi sian finan celon, nome tiu de komunisma socio.[122]

 
La Moskva Kremlo, kien Lenin translokiĝis en 1918.

Kvankam la fina povo oficiale restis ĉe la registaro de la lando en la formo de Sovnarkom kaj en la Tut-Rusia Centra Plenumkomitato (VTSIK) elektita de la Tut-Rusia Kongreso de Sovetoj (TRKS), la Komunista Partio estis de facto kontrolante Rusion, kiel agnoskis ties tiamaj membroj.[123] Ĉirkaŭ 1918, Sovnarkom ekagadis unuflanke, postulante neceson de oportuno, dum kaj la TRKS kaj la VTSIK ekiĝis pli kaj pli marĝenitaj,[124] kaj tiel la sovetoj ne plu havis gravan rolon en la regado de Rusio.[125] Dum 1918 kaj 1919, la registaro elpelis Menŝevikojn kaj Social-Revoluciulojn el la sovetoj.[126] Rusio estis jam unu-partia ŝtato.[127]

Ene de la partio estis establita la Politburoo de la Komunista Partio de Sovetunio (Politburoo) kaj la Organiza Buroo (Orgburoo) por akompani la jam ekzistintan Centran Komitaton; la decidoj de tiuj partiaj institucioj devis esti adoptitaj de la Sovnarkom kaj de la Konsilio de Laboro kaj Defendo.[128] Lenin estis la plej grava figuro en tiu regostrukturo same kiel estante Prezidanto de la Sovnarkom kaj sidanta en la Konsilio de Laboro kaj Defendo, kaj en la Centra Komitato kaj en la Politburoo de la Komunista Partio.[129] La nura individuo kiu estis proksima al tiu influo estis la kunhelpanto de Lenin nome Jakov Sverdlov, kiu mortis en Marto 1919 pro pandemio de la nomata Hispana gripo.[130] En Novembro 1917, Lenin kaj lia edizno ekloĝis en du-ĉambra apartamento ene de la Instituto Smolni; la venontan monaton ili foriris por mallonga ferio en Halila, Finnlando.[131] En Januaro 1918, li survivis murdoklopodon en Petrogrado; Fritz Platten, kiu estis kun Lenin tiam, ŝirmis lin kaj estis vundita per kuglo.[132]

Pro timo ke la Germana Armeo matas minacon al Petrogrado, en Marto 1918 Sovnarkom relokiĝis en Moskvo, dekomence kiel nur portempa decido.[133] Tie, Lenin, Trockoj, kaj aliaj estraj Bolŝevikoj translokiĝis al la Moskva Kremlo, kie Lenin loĝis kun sia edzino kaj fratino Maria en unuaetaĝa apartamento apuda al la ĉambro kie okazis la kunsidoj de la Sovnarkom.[134] Al Lenin ne plaĉis Moskvo,[135] sed rare li lasis la urbocentron dum la cetero de sia vivo.[136] Li survivis duan murdoklopodon en Moskvo en Aŭgusto 1918; li estis pafita post publika diskurso kaj grave vundita.[137] Socialista-Revoluciulo, Fanni Kaplan, estis arestita kaj ekzekutita.[138] La atako amase aperis en la Rusia gazetaro, generante multan simpation al Lenin kaj pliigante lian popularecon.[139] Kiel ripozneceso, li estis portita en Septembro 1918 al la bieno Gorki, ĝuste ekster Moskvo, ĵus akirita por li fare de la registaro.[140]

Socia, jura kaj ekonomia reformoj: 1917–1918 redakti

 
Unua (de du) paĝo de la Deklaracio de la Rajtoj de la Popoloj de Rusio.

Tuj post la ekpreno de la povo, la reĝimo de Lenin publikigis serion de dekretoj. La unua estis Dekreto pri la Tero, kiu deklaris, ke la bienoj de la aristokrataro kaj de la Ortodoksa Eklezio estu ŝtatigitaj kaj redistribuitaj al la kamparanoj fare de la lokaj registaroj. Tio kontrastis kun la deziro de Lenin por la agrikultura kolektivigo sed havigis agnoskon por la registaro fare de la kamparanoj kiuj jam estis okupitaj tiujn terojn.[141] En Novembro 1917, la registaro aprobis la Dekreton pri la Gazetaro kiu fermis multajn opoziciajn komunikilojn akuzitaj je kontraŭ-revoluciemo. La Bolŝevikoj montris tiun decidon kiel portempa; sed ĉiuokaze la dekretoj estis amplekse kritikita, inklude fare de multaj Bolŝevikoj, ĉar oni iris kontraŭ la gazetarlibereco.[142]

En Novembro 1917, Lenin publikigis la Deklaracion de la Rajtoj de la Popoloj de Rusio, kiu asertis, ke la ne-rusaj etnaj grupoj vivantaj ene de la Respubliko havas la rajton apartiĝi el la Rusia aŭtoritato kaj establi siajn proprajn sendependajn naci-ŝtatojn.[143] Multaj nacioj deklaris sendependecon (Finnlando kaj Litovio en Decembro 1917, Latvio kaj Ukrainio en Januaro 1918, Estonio en Februaro 1918, Transkaŭkazio en Aprilo 1918, kaj Pollando en Novembro 1918).[144] Tuj, la Bolŝevikoj aktive promociis la komunistajn partiojn en tiuj sendependaj naci-ŝtatoj,[145] dum en la Kvina Tut-Rusia Kongreso de Sovetoj en Julio 1918 konstitucio estis aprobita, kiu reformis la Rusian Respublikon en la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko.[146] Klopode al modernigo de la lando, la registaro oficiale konvertis Rusion el la Julia kalendaro al la Gregoria kalendaro uzita en Eŭropo.[147]

En Novembro 1917, Sovnarkom publikgis dekreton kiu abolis la juran sistemon de Rusio, alvokante al uzado de "revolucia konscio" por anstataŭi la abolitajn leĝojn.[148] La tribunaloj estis anstataŭitaj per dunivela sistemo, nome la Revoluciaj Tribunaloj kiuj traktu kontraŭ-revoluciaj krimoj,[149] kaj la Popolaj Tribunaloj por aferoj de civilaj kaj aliaj krimdeliktoj. Ili ricevis instrukciojn por ignori la antaŭ-ekzistintajn leĝojn, kaj bazi siajn decidojn sur la dekretoj de la Sovnarkom kaj "socialisma senso de justico."[150] Ankaŭ en Novembro okazis reformo de la armitaj fortoj; Sovnarkom plenumis egalismajn decidojn, abolis la iamajn rangojn, titolojn, kaj medalojn, kaj alvokis soldatojn establi komitatojn por elekti siajn komandantojn.[151]

 
Bolŝevika propaganda afiŝo el 1920, montranta Leninon forbalaanta monarkojn, klerikojn kaj kapitalistojn; la legaĵo diras, "Kamarado Lenin purigas la teron el rubo".

En Oktobro 1917, Lenin publikigis dekreton limigante la laboron por ĉiu en Rusio al ok horojn tage.[152] Li publikigis ankaŭ Dekreton pri Popola Edukado kiu deklaris, ke la registaro devas garantii senpagan, nereligian edukadon por ĉiu infano en Rusio,[152] kaj dekreton establante sistemon de ŝtataj orfejoj.[153] Por batali kontraŭ la amasa analfabeteco, legopoviga kampanjo estis iniciata; ĉirkaŭ 5 milionoj da personoj estis aligitaj al urĝaj kursoj de baza legopovo el 1920 ĝis 1926.[154] Pri egaleco de seksoj, oni enkondukis leĝojn kiuj helpis la emancipigon de virinoj, havigante al ili ekonomian aŭtonomecon el iliaj edzoj kaj forigante limigojn al divorco.[155] Ĵenotdel, bolŝevika virinorganizaĵo, estis establita por pluigi tiujn celojn.[156] Sub la regado de Lenin, Rusio iĝis la unua lando kiu laŭleĝigis aborton pro peto en la unua trimestro.[157] Aktiva ateisto, Lenin kaj la Komunista Partio deziris detrui la organizitan religion.[158] En Januaro 1918, la registaro dekretis la separon de eklezio kaj ŝtato, kaj malpermesis religian instruadon en la lernejoj.[159]

En Novembro 1917, Lenin publikigis la Dekreton pri Laborista Kontrolo, kiu alvokis la laboristojn de ĉiu entrepreno establi elektitan komitaton por kontroli la administradon de sia entrepreno.[160] Tiun monaton ili ankaŭ publikigis ordonon konfiskantan la oron kiu estas en la lando,[161] kaj ŝtatigis la bankojn, kion Lenin vidis kiel grava paŝo al socialismo.[162] En Decembro, Sovnarkom establis la Supreman Konsilion de Nacia Ekonomio (VSNKh), kiu havu aŭtoritaton super industrio, bankoj, agrikulturo kaj komerco.[163] La fabrikaj komitatoj estis filiigitaj al la sindikatoj, kiuj siavice estis subigitaj al la VSNKh; la centrigita ekonomia plano de la ŝtato estis prioritatigita super la ekonomiaj interesoj de la lokaj laboristoj.[164] Komence de 1918, Sovnarkom nuligis ĉiujn eksterlandajn ŝuldojn kaj malakceptis pagi ŝulditajn interezojn pro ili.[165] En Aprilo 1918, oni ŝtatigis la eksterlandan komercon, establante ŝtatan monopolon por importo kaj eksporto.[166] En Junio 1918, oni dekretis la ŝtatigon de la publikaj instalaĵoj, fervojoj, inĝenieraĵoj, tekstiloj, metalurgio, kaj minado, kvankam ofte tiuj estis ŝtat-posedoj nur teorie.[167] Tut-skala ŝtatigo ne okazis ĝis Novembro 1920, kiam ankaŭ malgrand-skalaj industriaj entreprenoj estis metitaj sub ŝtata kontrolo.[168]

Frakcio de Bolŝevikoj konata kiel "Maldekstraj Komunistoj" kritikis la ekonomikan politikon de Sovnarkom kiel tro modera; ili volis ŝtatigon de la tuta industrio, agrikulturo, komerco, financo, transporto kaj komunikado.[169] Lenin kredis, ke tio ne estas praktika en tiu stadio kaj ke la registaro ŝtatigu nur la grand-skalajn kapitalistajn entreprenojn de Rusio, kiel la bankoj, fervojoj, plej grandaj farmoj, kaj plej grandaj fabrikoj kaj minoj, permesante al malgrandaj negocoj funkcii private ĝis ili kreskiĝas kaj estas sufiĉe grandaj por esti sukcese ŝtatigitaj.[169] Lenin malkonsentis dise de la Maldekstraj Komunistoj pri la ekonomia organizado; en Junio 1918, li argumentis, ke centrigita ekonomia kontrolo de la industrio necesas, dum la Maldekstraj Komunistoj volis, ke ĉiu fabriko estu kontrolita de ties laboristoj, sindikatisma alproksimiĝo, kiun Lenin konsideris malprofitiga por la interesoj de socialismo.[170]

Adoptante liberecanan perspektivon, kaj la Maldekstraj Komunistoj kaj aliaj frakcioj de la Komunista Partio kritikis la dekadencon de demokratiaj institucioj en Rusio.[171] Internacie, multaj socialistoj kondamnis la reĝimon de Lenin kaj opiniis, ke li ne estis establante socialismon; partikulare, ili fokusis al manko de ampleksa politika partopreno, de popola konsultado kaj de industria demokratio.[172] Fine de 1918, la ĉeĥ-aŭstria marksisto Karl Kautsky verkis kontraŭ-leninisman broŝuron kondamnantan la kontraŭ-demokratan naturon de Soveta Rusio, al kiu Lenin publikigis koleran reagon.[173] La germana marksisto Rosa Luxemburg sekvis la rigardon de Kautsky,[174] dum la rusa anarkiisto Petro Kropotkin priskribis la bolŝevikan enpovigon kiel "la entombigo de la Rusia Revolucio."[175]

Traktato de Brest-Litovsk: 1917–1918 redakti

 
Dekreto pri paco de Oktobro.

Tuj post la ekpovigo, Lenin kredis, ke ŝlosila politiko de sia registaro devas esti retiriĝo el la Unua Mondmilito establante armisticon kun la Centraj Potencoj Germanio kaj Aŭstri-Hungario.[176] Li kredis, ke pluiganta milito kreus malkonsenton inter la milit-suferantaj trupoj de Rusio, al kiuj li estis promesinta pacon, kaj ke kaj tiuj trupoj kaj la antaŭeniranta Germana Armeo minacis kaj lian propran registaron kaj la interesojn de internacia socialismo.[177] Kontraste, aliaj Bolŝevikoj, kaj partikulare Nikolaj Buĥarin kaj la Maldekstraj Komunistoj, kredis, ke la paco kun la Centraj Potencoj estus perfido al internacia socialismo kaj ke Rusio anstataŭe devas promocii "militon de revolucia defendo" kiu okazigu ribelon de la germana proletaro kontraŭ sia propra registaro.[178]

Lenin proponis tri-monatan armisticon en sia Dekreto pri paco de Novembro 1917, kiu estis aprobita de la Dua Kongreso kaj prezentita al la registaroj de Germanio kaj Aŭstri-Hungario.[179] La germanoj respondis pozitive, konsiderante tion oportuno fokusi al la Okcidenta Fronto evitante tujan malvenkon.[180] En Novembro, armistica negocado ekis en Brest-Litovsk, en la sidejo de la germana alta stabanaro de la Orienta Fronto, kaj la rusa delegitaro estis estrita de Trockij kaj Adolf Joffe.[181] Dume, oni interkonsentis batalĉeson ĝis Januaro.[182] Dum la negocado, la germanoj insistis en reteno de siaj milittempaj konkeroj, kio inkludis Polandon, Litovion, kaj Kurlandon, dum la rusoj argumentis, ke tio estas perforto de la rajto de tiuj nacioj al mem-determinado.[183] Kelkaj Bolŝevikoj estis esprimintaj esperojn pluigi la negocadon ĝis proletara revolucio eksplodu tra tuta Eŭropo.[184] La 7an de Januaro 1918, Trockij revenis el Brest-Litovsk al Sankt-Peterburgo kun ultimato el la Centraj Potencoj: aŭ Rusio akceptu la teritoriajn postulojn de Germanio aŭ la milito pluiĝos.[185]

 
Subskribo de la armistico inter Rusio kaj Germanio la 15an de Decembro 1917.

En Januaro kaj poste en Februaro, Lenin urĝis la Bolŝevikojn akcepti la proponojn de Germanio. Li argumentis, ke la teritoriaj perdoj estas akcepteblaj de ili ĉar ili sekurigas la survivadon de la Bolŝevik-estrita registaro. La majoritato de Bolŝevikoj malakceptis lian sintenon, en la espero plilongigi la armisticon kaj konsiderante la sintenon de Germanio blufo.[186] La 18an de Februaro, la Germana Armeo lanĉis la Operacon Faustschlag, antaŭenirante en Rusi-kontrolita teritorio kaj konkerante Dvinsk en unu tago.[187] Tiam, Lenin finfine konvinkis malgrandan majoritaton de la Bolŝevika Centra Komitato akcepti la postulojn de la Centraj Potencoj.[188] La 23an de Februaro, la Centraj Potencoj publikigis novan ultimaton: Rusio devas agnoski germanan kontrolon ne nur de Polando kaj de la Baltaj ŝtatoj, sed ankaŭ de Ukrainio, aŭ fronti tut-skalan invadon.[189]

La 3an de Marto, la Traktato de Brest-Litovsk estis subskribita.[190] Tio rezultis en amasaj teritoriaj perdoj por Rusio, nome de 26% el la loĝantaro de la iama Imperio, 37% el la agrikultura kultivebla areo, 28% el ties industrio, 26% el ties fervojoj, kaj tri-kvaronoj el kuŝejoj de sia karbo kaj fero kio estis transigitaj al germana kontrolo.[191] Tiel, la Traktato estis tre malpopulara por la tuta politika gamo en Rusio,[192] kaj kelkaj Bolŝevikoj kaj Maldekstraj Socialistaj-Revoluciuloj rezignis el Sovnarkom proteste.[193] Post la Traktato, Sovnarkom fokusis al klopodo helpi la proletaran revolucion en Germanio, per amaso de kontraŭ-militaj kaj kontraŭ-registaraj publikaĵoj en la lando; la germana registaro reagis elpelante rusiajn diplomatojn.[194] La Traktato tamen malsukcesis haltigi la malvenkon de la Centraj Potencoj; en Novembro 1918, la Germana Imperiestro Vilhelmo la 2-a abdikis kaj la nova administracio de la lando subskribis la Armisticon de 11a de Novembro kun la Aliancanoj. Kiel rezulto, Sovnarkom proklamis la Traktaton de Brest-Litovsk nuligita.[195]

Politikaj decidoj: 1918-1922 redakti

 
Foto de Lenin en la 1a de Majo 1919, farita de Grigori Petroviĉ Goldstein.

Laŭlonge de venontaj monatoj kaj jaroj, Lenin eniris en gravaj politikaj decidoj. En 1918 la registaro klopodis malpliigi malsategon instigante la konfiskon de greno kaŝita de kulakoj (riĉaj terposedantoj), kio rezultis en atakoj ankaŭ al neriĉaj kamparanoj, ribeloj kaj ĝeneraligitaj tumultoj. En Decembro 1918 Lenin abolis la dekomencajn decidojn.[196]

Paralele en Septembro 1918, Sovnarkom aprobis dekreton kiu malfermis la epokon de Ruĝa Teroro, sistemo de subpremado organizita de la Ĉeka.[197] La dekomenca celo estis eviti ribelojn fare de sektoroj de la burĝaro kaj de la iama carisma reĝimo, sed finfine oni aplikis tiun subprememon ankaŭ al aliaj sektoroj neburĝaj kaj konsiderataj malamikoj de la nova reĝimo. Pri la miloj de mortoj tiukadre la diversaj fakuloj indikas ciferojn en gamo tro larĝa, nome el 10 000 ĝis 140 000.[198] Lenin publike ne instigis tiun aferon, sed praktike kontrolis ĝin. Kiam en 1919 oni instalis koncentrejojn, li mem kontrolis listojn de arestitoj.[199]

Kvankam oni antaŭatendis perfortan opozicion fare de la carisma reĝimo, Lenin ne kalkulis la forton de tiu kontraŭstaro, ĉar fakte poste sumiĝis caristoj, kamparanoj, religiuloj, militistoj, militprizonuloj de la Ĉeĥoslovakaj legioj, kelkaj etnaj minoritatoj, maldekstruloj kontraŭ-bolŝevikaj, kaj aliaj sektoroj kiuj komponis la konsiston de la nomita Blanka movado. Krome diversaj kapitalismaj landoj apogis la agadon de la Blanka Armeo kaj eĉ invadis la landon. Tiel la Rusia Enlanda milito daŭris tro multe kaj okazigis multajn mortojn. Aparte la Ruĝa Armeo subpremis la agadon de la Socialista Revolucia Partio, la liberecanaj Maĥnovŝĉino en Ukrainio, kaj Kronŝtadta ribelo ktp. Lenin taskigis Trockij-on por la establado de la Ruĝa Armeo, kaj kun lia subteno, Trockij organizis Revolucian Milit-Konsilion en Septembro 1918, kaj restis ties prezidanto ĝis 1925.[200] Rekonante ilian valoran militan sperton, Lenin akceptis, ke oficiroj el la malnova carisma armeo servu en la Ruĝa Armeo, kvankam Trockij establis militajn konsilion por kontroli ilian agadon.[201] Komence de 1920 la Ruĝa Armeo venkis, sed Rusio estis perdinta teritoriojn. Kiam oni volis okupi la teritoriojn lasitajn de la venkita Germanio, eksplodis la Pola-Soveta Milito.

Post la Armistico kun Germanio, Lenin kredis, ke la eŭropa revolucio estos tuja.[202] Tiukadre, Sovnarkom apogis la establadon de la Hungara Sovetrespubliko de Béla Kun en Marto 1919, kaj de la Bavara Soveta Respubliko kaj de variaj revoluciaj socialistaj ribeloj en aliaj partoj de Germanio, inklude tiun de la Spartakisma Insurekcio.[203] Leninaj instigoj rezultis en kreado de novaj komunist-estrataj ŝtatoj en Estonio, Latvio, Litovio, Belarusio, kaj Ukrainio, ĉiuj oficiale sendependaj disde Rusio,[204] kaj eĉ oriente estis kreata la Mongola Popola Respubliko.[205] Kelkaj Bolŝevikoj deziris absorbi ilin en Rusion; sed Lenin insistis, ke la naciaj sentoj estu respektataj, sed trankviligis la kamaradojn, ke la komunistaj partioj de tiuj landoj estos sub la "de facto" aŭtoritato de Sovnarkom.[206]

 
Lenin (maldekstre) kun Zinoviev, Gorkij kaj Buĥarin, 19a de Julio 1920.

La Unua Kongreso de la Komunista Internacio malfermiĝis en Moskvo en Marto 1919.[207] Majoritatoj de delegitoj venis el la eksaj landoj de Rusia Imperio, kaj kelkaj el okcidenta Eŭropo, sed sen mandato de gravaj socialistaj partioj. Lenin certigis sian kontrolon sur la Kongreso prezidita de Zinoviev. La Dua Kongreso de la Komunista Internacio malfermiĝis en Petrogrado en Julio 1920, kaj tiu estis la lasta fojo en kiu Lenin vizitis alian urbon ekster Moskvo.[208] Fakte la Kongreso devis esti fermita en Moskvo, pro la milito kontraŭ Pollando.

La Rusia malsatego de 1921 kaj 1922 estis la plej terura post tiu de 1891–92,[209] kio rezultis en ĉirkaŭ kvin milionoj da mortoj.[210] Konfiskoj ekzemple de ekleziaj havaĵoj rezultis en ribeloj.[211] Ankaŭ la liberecana Kronŝtadta ribelo estis subpremata de Trockij okazigante milojn da mortoj kaj arestoj.[212]

En Februaro 1921, Lenin enkondukis la aplikadon de Nova Ekonomia Politiko, kiu permesis iom da privata libereco en malgranda ekonomio, kaj estis malakceptita de kelkaj Bolŝevikoj, sed kontribuis al mildigo de ribeloj. Tiukadre Lenin promociis la malfermon de komerco kun eksterlando.

Malsano redakti

 
Lenin jam malsana, 1923.

Post la unua grava apopleksio de Lenin - en majo de 1922 -, lin disigis de la ekstera mondo la Politburoo, por helpi lian resaniĝon. Li rifuzis do ĉesigi la laboron kaj plu aktivis en politikaj aferoj. Li ripozis iom kaj denove partoprenis en diskutoj, ekz. pri la konstituciaj problemoj kaj pri la eksterkomerca monopolo, sukcese efektivigis sian volon - kontraŭ Stalin - en problemo de Unio de Socialistaj Sovetrespublikoj (Stalin volis, ke la aliaj respublikoj aliĝu simple al la Rusia Socialista Federacia Respubliko). En novembro kaj decembro de 1922, Lenin havis sep apopleksiojn. Post apopleksio en marto de 1923, lia sanstato tiel malboniĝis, ke li apenaŭ povis komprenigi sin.

Li mortis apud Moskvo en malgranda loĝloko Gorki, kie li estis por kuracado en 1924. Post lia morto potencon en la Sovetunio prenis Josif Stalin. Laŭ decido de la bolŝevika partio la kadavro de Lenin estis balzamita kaj ekspoziciita en maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo en Moskvo.

Postmorta persona kulto redakti

 
Memorkomplekso de Lenin.

Lenin estis objekto de kulto al personeco dum vivo kaj poste. La nomo de Petrogrado estis ŝanĝata je Leningrad ("Leninurbo"). Ankaŭ en Armenio, oni nomis urbon Leninakan. Personnomoj kiel NinelVladlen estis kreitaj de fervoraj gepatroj por iliaj gefiloj. Du ekzemploj ekster Sovetio estas la perua eks-policestro Vladimiro Ilich Lenin Montesinos kaj la venezuela teroristo Ílich Ramírez.

Memorkomplekso de Lenin, aŭ Lenin-memorialo (ruse: Ленинский мемориал) estas aro de konstruaĵoj en Uljanovsko, Rusio, kreita omaĝe al 100-jara datreveno de la naskiĝo de V. I. Lenin.

Politika ideologio redakti

Kvankam Marx diris, ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lenino kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis. La grupo kaj ĝia registaro, diris Lenin, iom post iom forvelkus, anstataŭigote de socio sen klasoj, sen proprieto je produktadrimedoj, sen registaro. Dume lia komunista registaro regis por la proletaro, forpreninte la bienojn, bankojn, fabrikojn ktp for de la riĉularo, metinte ilin en la manojn de la ŝtato. Ĝi persekutis per Ĉeka ĉiujn "malamikojn de la revolucio", formante kion li nomis proletara diktaturo. Lenin vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la finan etapon de kapitalismo kaduka. Liaj komunismaj ideoj disvastiĝis tutmonde lau la fama devizo: "Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu", ankaŭ en Ĉinio, kie Mao Zedong ŝanĝis kaj aplikis ilin al sia lando, krome en multaj aliaj komunistaj landoj: Kubo, Vjetnamo, Nord-Koreio k.a.

Marksismo kaj Leninismo redakti

 
Flago de marksismo-leninismo, en kiu aperas Lenin apud Marx kaj Engels.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Leninismo kaj Marksismo–leninismo.

Lenin estis fervora marksisto,[213] kaj kredis, ke lia interpretado de Marksismo, por la unua fojo terminigita kiel "Leninismo" fare de Martov en 1904,[214] estis la nura aŭtenta kaj ortodoksa.[215] Laŭ lia marksisma perspektivo, la homaro eventuale atingos pure komunismon, iĝante senŝtata, senklasa, egaleca socio de laboristoj kiuj estu liberaj el ekspluatado kaj alieneco, kontrolante sian propran destinon, kaj sekvante la regulon "Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj."[216] Laŭ Volkogonov, Lenin "profunde kaj sincere" kredis, ke la vojo kiun li estis preparanta eventuale kondukos Rusion al la establado de tiu komunista socio.[217]

La marksismaj kredoj de Lenin kondukis lin al la vidpunkto ke la socio ne transformos sin rekte el sia nuntempa stato al komunismo, sed dekomence devos eniri en periodo de socialismo, kaj tiel lia ĉefa intenco estis cerbumi kiel konverti Rusion en socialisma socio. Por fari tion, li kredis, ke la "diktaturo de la proletaro" estis necesa por subpremi la burĝaron kaj disvolvigi socialisman ekonomion.[218] Li difinis socialismon kiel "ordo de civilizitaj kunlaborantoj en kiu la produktorimedoj estus socie posedataj",[219] kaj kredis, ke tiu ekonomia sistemo devis estis ekspansiita ĝis ĝi povu krei "socion de abundo".[216] Por atingi tion, li metis la tutan rusian ekonomio sub ŝtatan kontrolon nome sub sia centra regado, kun "ĉiuj civitanoj" estante "dungitoj de la ŝtato" en siaj propraj vortoj.[220] La lenina interpretado de socialismo estis centrigita, planita, kaj ŝtatisma, kun kaj produktado kaj distribuado strikte kontrolita.[216] Li kredis, ke ĉiuj laboristoj tra la tuta lando volonte kuniĝu por ebligi la ŝtatigan ekonomian kaj politikan centrigon.[221] Tiuvoje, liaj alvokoj al "laborista kontrolo" de la produktorimedoj referencis ne al la rekta kontrolo de la entreprenoj fare de ties propraj laboristoj, sed al la funkciigo de ĉiuj entreprenoj sub la kontrolo de "laborista ŝtato."[222] Tio rezultis en tio kiun kelkaj perceptas kiel du konfliktaj aferoj ene de la Lenina pensaro: nome popola kontrolo fare de laboristoj, kaj centrigita, hierarkia, perforte deviga ŝtata aparato.[223]

 
Lenin diskurse en 1919.

Antaŭ 1914, la konceptoj de Lenin estis tre kongruaj kun la ĉeftendenca eŭropa marksisma ortodokseco.[213] Kvankam li primokis marksistojn kiuj estis adoptintaj ideoj el tiutempaj ne-marksistaj filozofoj kaj sociologoj,[224] liaj propraj ideoj estis influitaj ne nur de la rusa marksisma teorio sed ankaŭ de pli larĝasencaj ideoj el la rusia revolucia movado,[225] kiel tiuj de la Narodnikaj rur-socialistoj.[226] Li adaptis siajn ideojn kongrue kun la ŝanĝantaj cirkonstancoj,[227] kiel la praktikaj realaĵoj regadi en Rusio meze de la militoj, malsategoj, kaj ekonomia dekadenco.[228] Dum Leninismo disvolviĝis, Lenin reviziis la establitan marksisman ortodoksecon kaj enkondukis plinovigojn en la marksisma pensaro.[213]

En siaj teoriaj verkoj, kaj partikulare en Imperiismo, Lenin studis tion kion li konsideris disvolvigoj en kapitalismo ekde la morto de Markso; en sia pensaro, kapitalismo estis atinginta novan stadion de ŝtatmonopola kapitalismo.[229] Li kredis, ke kvankam la ekonomio de Rusio estis dominita de la kamparanaro, la estado de monopola kapitalismo en Rusio signifis, ke la lando estis sufiĉe materiale disvolvigita por moviĝi al socialismo.[230] Leninismo adoptis pli absolutisman kaj doktrineman perspektivon ol aliaj variantoj de marksismo,[213] kaj distingis sin mem pere de la emocia intenseco de siaj liberemaj rigardoj.[231] Ĝi elstaris ankaŭ pere de emfazo de la rolo de avangardo kiu povu konduki la proletararon al la revolucio,[231] kaj de la plialtigo de la rolo de violento kiel revolucia instrumento.[232]

Demokratio kaj la nacia problemo redakti

 
Soveta poŝtmarko de 1924. Desegnita de Ivan Dubasov.
 
Soveta poŝtmarko rememora de la 90a naskiĝtago de Vladimir Lenin, 1960. Desegnita laŭ desegno de Nikolaj Ĵukov.

Lenin kredis, ke la reprezenta demokratio de kapitalistaj landoj donis iluzion de demokratio dum retenas la hegemonion de la "diktatoreco de la burĝaro"; priskribante la sistemon de reprezenta demokratio de Usono, li referencis al la "spektaklaj kaj sensignifaj dueloj inter du burĝaj partioj", ambaŭ el kiuj estas estritaj de "ruzaj multmilionuloj" kiuj ekspluatas la usonan proletaron.[233] Li kontraŭis liberalismon, montrante ĝeneralan antipation al libereco kiel valoro,[234] kaj kredis, ke la liberecoj de liberalismo estas fraŭdaj ĉar ĝi ne liberigas laboristojn el la kapitalisma ekspluatado.[235]

Lenin deklaris, ke la "Soveta regado estas multajn milionojn de fojoj pli demokrata ol plej demokrat-burĝa respubliko", kiu fakte estas simple "demokratio por riĉuloj."[236] Li rigardis sian "diktatorecon de la proletaro" kiel demokrata ĉar, li postulis, ĝi konsistis en la elekto de reprezentantoj de sovetoj, nome laboristoj kiuj elektas siajn proprajn funckiulojn, kaj en regula rotacio kaj engaĝiĝo de ĉiuj laboristoj en la administracio de la ŝtato.[237] La lenina kredo pri kiel aspektu proletara ŝtato tamen devojiĝis el tio adoptita de la marksista ĉeftendenco; eŭropaj marksistoj kiel Kautsky defendis demokratie elektitajn parlamentajn registarojn en kiu la proletararo havu majoritaton, dum Lenino alvokis al forta, centrigita ŝtata aparato kiu ekskludu ajnan partoprenon el la burĝaro.[231]

Lenin estis internaciisto kaj forta subtenanto de la monda revolucio, konsiderante landlimojn kiel eksmoda koncepto kaj naciismon distra devojigo por la klasbatalo.[238] Li kredis, ke en socialisma socio, la landoj de la mondo neeviteble kuniĝos kaj tio rezultos en unusola monda registaro.[239] Li kredis, ke tiu socialisma ŝtate bezonos esti centrigita, unueca, kaj konsideris federismon kiel burĝa koncepto.[240] En siaj verkoj, Lenin eksponis kontraŭimperiismajn ideojn kaj asertis, ke ĉiuj landoj meritis "la rajton de mem-determinado."[241] Li subtenis la militojn de nacia liberigo, akceptante, ke tiaj konfliktoj povus esti necesaj por ke minoritata grupo elrompu el socialisma ŝtato, ĉar socialismaj ŝtatoj ne estas "sanktaj aŭ sekuritaj kontraŭ eraroj aŭ malfortecoj."[242]

Antaŭ enpoviĝi en 1917, li estis interesata en la afero ke etnaj kaj naciaj minoritatoj povus fari la sovetan ŝtaton neregebla pro iliaj alvokoj por sendependeco; laŭ la historiisto Simon Sebag Montefiore, Lenin tiel kuraĝigis Stalin disvolvigi "teorion kiu proponu la idealon de aŭtonomeco kaj la rajton al separiĝo sen necese havi garantion por tio."[243] Enpoviĝinta, Lenin alvokis por la dismuntado de la ligoj kiuj estis devigintaj minoritatajn etnajn grupojn resti en la Rusia Imperio kaj eksponis iliajn rajtojn separiĝi sed ankaŭ esperis, ke ili reunuiĝu tuje en la spirito de proletara internaciismo.[244] Li estis preta uzi militan forton por sekurigi tiun unuemon, rezulte en armitaj atakoj al sendependaj ŝtatoj kiuj formiĝis aŭ klopodis formiĝi en Ukrainio, Kartvelio, Pollando, Finnlando, kaj la Baltaj ŝtatoj.[245] Nur kiam la konfliktoj kun Finnlando, la Baltaj ŝtatoj, kaj Pollando montriĝis nesukcesaj la registaro de Lenin oficiale agnoskis iliajn sendependecojn.[246]

Heredo redakti

La biografisto Volkogonov asertis, ke "malfacile povas esti alia homo en la historio kiu sukcesis tiom profunde ŝanĝi socion je tiom alta skalo."[247] La lenina administracio metis la kadron por la regosistemo kiu regadis en Rusio dum sep jardekoj kaj havigis la modelon por postaj komunist-regataj ŝtatoj kiuj atingis kovri unu trionon de la loĝata mondo meze de la 20-a jarcento.[248] Kiel rezulto, la influo de Lenin estis tutonda.[249] Polemikiga figuro, Lenin restas kaj insultata kaj adorata,[232] figuro kiu estis kaj idoligita kaj demonigita.[250] Eĉ ankoraŭ dum sia vivodaŭro, Lenin "estis amata kaj malamata, admirata kaj malaprezata" fare de diversaj sektoroj de la rusa popolo.[251] Tio etendiĝis al akademiaj studoj pri Lenin kaj la Leninismo, kiuj estis ofte polusigitaj depende de la politikaj devenlinioj.[252]

 
Statuo de Lenin starigita de la orientgermana marksista–leninista registaro en la centra placo Leninplatz en Orienta Berlino, Orienta Germanio (forigita en 1992 kaj la placo renomita).

La historiisto Albert Resis sugestis, ke se la Oktobra Revolucio estas konsiderata la plej grava okazaĵo de la 20-a jarcento, tiam Lenin "devas bone aŭ malbone esti konsiderata la plej grava politikestro de la jarcento."[253] White prikribis Lenin kiel "unu el la nedubeblaj elstaraj figuroj de la moderna historio",[254] dum Service notis, ke la rusa estro estas amplekse konsiderata kiel unu el "ĉefaj agantoj" de la 20-a jarcento.[255] Read konsideris lin "unu el la plej disvastigitaj, universale rekoneblaj ikonoj de la dudeka jarcento",[256] dum Ryan nomis lin "unu el la plej gravaj kaj influaj figuroj de la moderna historio."[257] La gazeto Time nomis Lenin-on unu el la 100 plej gravaj personoj de la 20-a jarcento,[258] kaj unu el siaj pintaj 25 politikaj ikonoj el ĉiuj epokoj.[259]

En la okcidenta mondo, biografoj ekverkis pri Lenin tuj post lia morto; kelkaj kiel Christopher Hill estis simpatiaj al li, kaj aliaj kiel Richard Pipes kaj Robert Gellately esprimiĝis malamike. Kelkaj postaj biografoj kiel Read kaj Lars Lih klopodis eviti fari ĉu malamikajn ĉu pozitivajn komentojn pri li, tiel evitante politikigitajn stereotipojn.[260] Inter simpatiantoj, li estis portretita kiel farinta aŭtentajn alĝustigojn de la marksisma teorio kiuj ebligis kongruon kun la partikularaj soci-ekonomiaj kondiĉoj.[261] La soveta vidpunkto karakterizis lin kiel homo kiu agnoskis la historiajn neeviteblaĵojn por helpi la okazigon de la neeviteblaĵoj.[262] Inverse, la majoritato de okcidentaj historiistoj perceptis lin kiel persono kiu manipulis la okazaĵojn por atingo kaj poste reteni politikan povon, krome konsiderante liajn ideojn kiel klopodoj por ideologie justigi siajn praktikajn politikojn.[262] Pli ĵuse, reviziistoj kaj en Rusio kaj en Okcidento fokusigis la efikon kiun la antaŭ-ekzistantaj ideoj kaj la popularaj premoj okazigis sur Lenin kaj sur liaj politikoj.[263]

Variaj historiistoj kaj biografoj karakterizis la administracion de Lenin kiel totalisma,[264] kaj kiel policeca ŝtato,[265] kaj multaj priskribis ĝin kiel unu-partia diktatoreco.[266] Kelkaj tiaj fakuloj priskribis Lenin kiel diktatoro;[267] Ryan asertis, ke li estas "ne diktatoro en la senco ke ĉiuj liaj rekomendoj estis akceptitaj kaj plemumitaj", kaj multaj el liaj kolegoj malkonsentis kun li pri diversaj aferoj.[268] Fischer notis, ke dum "Lenin estis diktatoro, [li estis] ne la tipo de diktatoro kiu Stalin poste iĝis."[269] Volkogonov kredis, ke dum Lenin establis "diktaturon de la Partio", estos nur sub Stalin kiam Sovetunio iĝis la "diktaturo de unu homo."[270]

Inverse, variaj marksistaj fakuloj, inter kiuj okcidentaj historiistoj Hill kaj John Rees, argumentis kontraŭ la vidon ke la regado de Lenin estis diktaturo, rigardante ĝin anstataŭe kiel neperfekta vojo konservi elementojn de demokratio sen kelkaj el la procezoj troveblaj en la liberaldemokrataj ŝtatoj.[271] Ryan kontraŭas ke la maldekstra historiisto Paul Le Blanc "faras tre validan punkton ke la personaj kvalitoj kiuj kondukis Lenin al brutalaj politikoj ne estis necese pli fortaj ol ĉe kelkaj el la gravaj okcidentaj estroj de la dudeka jarcento."[272] Ryan subtenas ankaŭ, ke por Lenin revolucia violento estas nur rimedo por celo, nome la establado de socialisma, eventuale komunista mondo — nome mondo sen violento.[273] Historiisto J. Arch Getty asertis, "Lenin meritas multan laŭdon pro la nocio ke malriĉuloj povas heredi la teron, ke povas esti politika movado bazita sur sociala justico kaj egaleco."[274] Kelkaj maldekstraj intelektuloj, inter ili Slavoj Žižek, Alain Badiou, Lars T. Lih, kaj Fredric Jameson, defendas la revivigon de la nekompromisa revolucia spirito de Lenin por fronti tiutempajn tutmondajn problemojn.[275]

Ene de Sovetunio redakti

 
Maŭzoleo de Lenin antaŭ Kremlin, 2007.

En Sovetunio, kulto de personeco dediĉita al Lenin ekdisvolviĝis dum lia vivodaŭro, sed estis establita nur post lia morto.[276] Laŭ historiisto Nina Tumarkin, ĝi reprezentis "la plej prilaboritan kulton de revolucia estro" en la mondo ekde tiu de George Washington en Usono,[277] kaj estis ripete priskribita kiel "preskaŭ-religia" nature.[278] Bustoj aŭ statuoj de Lenin estis starigitaj en preskaŭ ĉiu vilaĝo,[279] kaj lia vizaĝo ornamis poŝtmarkojn, vazaron, afiŝojn, kaj frontpaĝojn de sovetaj gazetoj Pravda kaj Izvestia.[280] La lokoj kie li estis loĝanta aŭ restanta estis konvertita en muzeoj dediĉitaj al li.[279] Bibliotekoj, stratoj, farmoj, muzeoj, urboj kaj tutaj regionoj estis nomitaj laŭ li,[279] kaj la urbo Petrogrado estis renomita "Leningrado" en 1924,[281] kaj lia naskoloko Simbirsk iĝis Uljanovsk.[282] La Ordeno de Lenino estis establita kiel unu el la plej altaj dekoracioj de la lando.[280] Ĉio tio estis kontraŭa al la propraj deziroj de Lenin, kaj estis publike kritikita de lia vidvino.[283]

Variaj biografoj asertis ke la verkoj de Lenin estis traktitaj en maniero simila al la Sanktaj libroj ene de Sovetunio,[284] dum Pipes aldonis, ke "lia propra opinio estis citita por justigi unu politikon aŭ alian kaj traktita kiel evangelio."[285] Stalin sistemigis Leninismon tra serio de prelegoj en la Universitato Sverdlov, kiu estis poste publikigita kiel Demandoj pri Leninismo.[286] Stalin kompilis multon de la verkoj de la mortinta estro kaj stokis ilin en sekreta arkivo en la Instituto Marx–Engels–Lenin.[287] Ankaŭ materialo, kiel la kolekto de libroj de Lenin en Krakovo, estis kolektita el eksterlando por stokado en la instituto, ofte je granda elspezo.[288] Dum la soveta epoko, tiuj verkoj estis strikte kontrolita kaj tre malmultaj havis aliron.[289] Ĉiuj verkoj de Lenin kiuj montriĝis utilaj al Stalin estis publikigitaj, sed aliaj restis kaŝitaj,[290] kaj informoj pri la ne-rusa praularo de Lenin kaj pri lia nobela statuso estis nuligitaj.[280] Partikulare, lia juda praularo estis kaŝita ĝis la 1980-aj jaroj,[291] eble pro soveta antisemitismo,[292] kaj tiel por ne subfosi la rusigajn klopodojn de Stalin,[293] kaj eble por ne havigi tialojn por kontraŭ-soveta sentimento inter internaciaj antisemitoj.[292] Post la malkovro de la juda praularo de Lenin, tiu aspekto estis ripete emfazita de la rusa ekstremdekstro, kiu plendis, ke lia heredita juda genetiko klarigis lian deziron elradikigi la tradician rusan socion.[294] Sub la reĝimo de Stalin, Lenin estis aktive portretita kiel proksima amiko de Stalin kiu estis subteninta la elekton de Stalin kiel la venonta soveta estro.[295] Dum la soveta epoko, kvin apartaj eldonoj de la publikigitaj verkoj de Lenin estis publikigitaj en rusa, el kiuj la unua komence en 1920 kaj la lasta el 1958 ĝis 1965; la kvina eldono estis priskribita kiel "kompleta", sed reale ĝi havis multon forigitan pro politika cenzuro.[296]

 
Rememora porokaza monero de unu rublo stampita en 1970 honore de la centjariĝo de Lenin.

Post la morto de Stalin, Nikita Ĥruŝĉev iĝis estro de Sovetunio kaj komencis procezon de Senstalinigo, citante verkojn de Lenin, inklude tiujn pri Stalin, por legitimi tiun procezon.[297] Kiam Miĥail Gorbaĉov enpoviĝis en 1985 kaj enkondukis la politikojn de glasnost kaj perestrojko, ankaŭ li citis tiujn agadojn kiel reveno al la principoj de Lenin.[298] Fine de 1991, meze de la dissolvo de Sovetunio, la rusa prezidento Boris Jelcin ordonis, ke la arkivo de Lenin estu forigita el la kontrolo de la Komunista Partio kaj metita sub kontrolo de ŝtata organismo, nome la Rusa Centro por la Konservado kaj Studado de Dokumentoj de Ĵusa Historio, kaj tiam oni malkovris, ke ĉirkaŭ 6 000 el la verkoj de Lenin ne estis publikigitaj. Tiuj estis deklasitaj kaj disponebligitaj por la studado fare de fakuloj.[299] Jelcin ne dismuntis la Leninaj maŭzoleon, rekonante, ke Lenin estis tro populara kaj bone respektata inter la rusa popolo por ke tiu decido estu realigebla.[300]

En Rusio, tamen, en 2012, propono el deputito apartenanta al la Liberal-demokratia Partio de Rusio, kun la subteno de kelkaj membroj de la reganta partio Unueca Rusio, proponis la forigon de ĉiuj Leninaj monumentoj. La propono estis forte opoziciata de la Komunista Partio de Rusia Federacio.[301] En 2012, la lasta statuo de Lenin ankoraŭ staranta en la Mongolia ĉefurbo, Ulaanbaataro, estis forigita, kaj la urbestro Bat-Uul Erdene nomis lin "murdisto."[302] En Ukrainio, dum kaj post la protestoj de Eŭromajdano de 2013–14, miloj da statuoj de Lenino estis damaĝitaj aŭ detruitaj fare de protestantoj kiuj vidis ilin kiel simbolo de Rusia imperiismo,[303] kaj en Aprilo 2015 la Ukrainia registaro ordonis, ke ĉiuj aliaj estu dismuntitaj por plenumi la senkomunistigajn leĝojn.[304]

En la internacia komunisma movado redakti

 
Detalo de Homo, kontrolanto de la Universo, fresko en la Palaco de Belartoj en Meksikurbo montranta Vladimir Lenin.

Laŭ biografo pri Lenin nome David Shub, verkanta en 1965, estis la ideoj kaj la ekzemplo de Lenin kio "konstituas la bazon de la nuntempa komunista movado."[305] Socialismaj ŝtatoj kiuj sekvas la ideojn de Lenin aperis en variaj partoj de la mondo dum la 20-a jarcento.[257] Verkante en 1972, la historiisto Marcel Liebman asertis, ke "estas malfacile trovi insurekcian movadon nuntempe, el Latinameriko al Angolo, kiu ne postulas la heredon de Leninismo."[306]

Post la morto de Lenin, la administracio de Stalin establis ideologion konatan kiel Marksismo–leninismo, nome movado kiu estis interpretita diference fare de variaj konfliktaj frakcioj en la komunista movado.[307] Post esti devigita iri en ekzilon fare de la registaro de Stalin, Trockij argumentis, ke Stalinismo estas devojigo de Leninismo, kiu estis dominata de burokratismo kaj de la propra persona diktatoreco de Stalin.[308] Marksismo–leninismo estis adaptita al multaj el la plej elstaraj revoluciaj movadoj de la 20-a jarcento, formante parton en variaĵoj kiel Stalinismo, Maoismo, Ĉuĉeo (Norda Koreio), Pensaro Ho Ĉi Minh (Vjetnamio), kaj Kastroismo (Kubo).[256] Inverse, multaj postaj okcidentaj komunistoj, kiel Manuel Azcárate kaj Jean Ellenstein, kiuj engaĝiĝis en movado nomita Eŭrokomunismo, esprimis la konsideron ke Lenin kaj liaj ideoj estis malgravaj por siaj propraj celoj, kaj tiel proponis marksismon sed ne marksismo–leninismon.[309]

Verkoj redakti

Libroj de Lenin redakti

 
Origina kovrilpaĝo de Kion faru?
 
Insigno de la Ordeno de Lenin
  • La Disvolvigo de Kapitalismo en Rusio,
  • Imperiismo, la plej alta ŝtupo de Kapitalismo, Империализм как высшая стадия капитализма
  • "Maldekstrema" komunismo: infaneca malsano, Детская болезнь «левизны» в коммунизме
  • Materiismo kaj Empiro-kritikismo, Материализм и эмпириокритицизм
  • Unu paŝon antaŭen, du paŝojn malantaŭen, Шаг вперёд, два шага назад
  • La Rajto de Nacioj al Memdeterminado,
  • Filozofiaj Notoj, Философские тетради
  • Ŝtato kaj Revolucio, Государство и революция
  • Du Taktikoj de Sociala Demokratio en la Sociala Revolucio,
  • Kion faru?, Что делать?
  • Aprilaj tezoj, Апрельские тезисы

En Esperanto aperis redakti

  • Ŝtato kaj Revolucio, verko de Lenin, tradukita en Esperanton danke al Gregoro Demidjuk, SAT, 1926
  • V. I. Lenino: Ŝtato kaj revolucio. La instruo de la marksismo pri la ŝtato kaj task­oj de la proletaro en revolucio. Tradukis el la rusa Gregoro Demidjuk, redaktis Jurij Finkel, 2011, 181 p., ISBN 978-2-918300-43-4
  • V. I. Lenino: Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo; Anarĥiismo kaj socialismo; Pri la slogano de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo; La oportunismo kaj la kolapso de la 2-a internacio; La diferencoj en la eŭropa laborista movado; Antaŭparolo al la broŝuro de N. Buĥarin: „Mondekonomio kaj imperiismo”; elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, 2011, 40 p., ISBN 978-2-918300-53-3
  • V. I. Lenino: Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo. (populara eseo) El la rusa tradukis Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 125 p., ISBN 978-2 918300-77-9
  • Lenino: Pri religio. Du artikoloj. Socialismo kaj religio, trad. M. Lapin kaj Gregoro Demidjuk; Pri rilato de laborista partio al religio, traduko de Gregoro Demidjuk; redaktitaj de Vilhelmo Lu­termano, 2013, 28 p., ISBN 978-2-918300-96-0
  • V. I. Lenin: Artikoloj. Tradukitaj el la rusa de Jurij Finkel. MAS, 2020, ISBN 978-2-36960-231-6 (epub 978-2-36960-232-3)

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Christopher Read: Lenin, Abingdon, 2005; p. 16
  2. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 88/89.
  3. Dimitri Wolkogonow: Lenin – Utopie und Terror, Düsseldorf, 1994, p. 30–33 ; p.54f.
  4. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 97/98.
  5. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 96, 107.
  6. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 102/103, 105.
  7. Dimitri Wolkogonow: Lenin – Utopie und Terror; Düsseldorf, 1994 p. 33, p. 38f.
  8. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 110–112.
  9. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 113/114.
  10. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 121, 123/124.
  11. Dimitri Wolkogonow: Lenin – Utopie und Terror; Düsseldorf, 1994, p. 40
  12. Fischer 1964, pp. 34–35; Rice 1990, p. 64; Service 2000, pp. 124–125; White 2001, p. 54; Read 2005, p. 43; Rappaport 2010, pp. 27–28.
  13. Fischer 1964, p. 35; Pipes 1990, p. 357; Rice 1990, pp. 66–65; White 2001, pp. 55–56; Read 2005, p. 43; Rappaport 2010, p. 28.
  14. Fischer 1964, p. 35; Pipes 1990, p. 357; Rice 1990, pp. 64–69; Service 2000, pp. 130–135; Rappaport 2010, pp. 32–33.
  15. Rice 1990, pp. 69–70; Read 2005, p. 51; Rappaport 2010, pp. 41–42, 53–55.
  16. Rice 1990, pp. 69–70.
  17. Fischer 1964, pp. 4–5; Service 2000, p. 137; Read 2005, p. 44; Rappaport 2010, p. 66.
  18. Rappaport 2010, p. 66; Lih 2011, pp. 8–9.
  19. Fischer 1964, p. 39; Pipes 1990, p. 359; Rice 1990, pp. 73–75; Service 2000, pp. 137–142; White 2001, pp. 56–62; Read 2005, pp. 52–54; Rappaport 2010, p. 62; Lih 2011, pp. 69, 78–80.
  20. Fischer 1964, p. 37; Rice 1990, p. 70; Service 2000, p. 136; Read 2005, p. 44; Rappaport 2010, pp. 36–37.
  21. Fischer 1964, p. 37; Rice 1990, pp. 78–79; Service 2000, pp. 143–144; Rappaport 2010, pp. 81, 84.
  22. Read 2005, p. 60.
  23. Fischer 1964, p. 38; Lih 2011, p. 80.
  24. Fischer 1964, pp. 38–39; Rice 1990, pp. 75–76; Service 2000, p. 147.
  25. Fischer 1964, pp. 40, 50–51; Rice 1990, p. 76; Service 2000, pp. 148–150; Read 2005, p. 48; Rappaport 2010, pp. 82–84.
  26. Rice 1990, pp. 77–78; Service 2000, p. 150; Rappaport 2010, pp. 85–87.
  27. Pipes 1990, p. 360; Rice 1990, pp. 79–80; Service 2000, pp. 151–152; White 2001, p. 62; Read 2005, p. 60; Rappaport 2010, p. 92; Lih 2011, p. 81.
  28. Rice 1990, pp. 81–82; Service 2000, pp. 154–155; White 2001, p. 63; Read 2005, pp. 60–61.
  29. Fischer 1964, p. 39; Rice 1990, p. 82; Service 2000, pp. 155–156; Read 2005, p. 61; White 2001, p. 64; Rappaport 2010, p. 95.
  30. Rice 1990, p. 83; Rappaport 2010, p. 107.
  31. Rice 1990, pp. 83–84; Service 2000, p. 157; White 2001, p. 65; Rappaport 2010, pp. 97–98.
  32. Service 2000, pp. 158–159, 163–164; Rappaport 2010, pp. 97, 99, 108–109.
  33. Rice 1990, p. 85; Service 2000, p. 163.
  34. Fischer 1964, p. 41; Rice 1990, p. 85; Service 2000, p. 165; White 2001, p. 70; Read 2005, p. 64; Rappaport 2010, p. 114.
  35. Fischer 1964, p. 44; Rice 1990, pp. 86–88; Service 2000, p. 167; Read 2005, p. 75; Rappaport 2010, pp. 117–120; Lih 2011, p. 87.
  36. Fischer 1964, pp. 44–45; Pipes 1990, pp. 362–363; Rice 1990, pp. 88–89.
  37. Service 2000, pp. 170–171.
  38. Pipes 1990, pp. 363–364; Rice 1990, pp. 89–90; Service 2000, pp. 168–170; Read 2005, p. 78; Rappaport 2010, p. 124.
  39. Fischer 1964, p. 60; Pipes 1990, p. 367; Rice 1990, pp. 90–91; Service 2000, p. 179; Read 2005, p. 79; Rappaport 2010, p. 131.
  40. Fischer 1964, p. 51; Rice 1990, p. 94; Service 2000, pp. 175–176; Read 2005, p. 81; Read 2005, pp. 77, 81; Rappaport 2010, pp. 132, 134–135.
  41. Rice 1990, pp. 94–95; White 2001, pp. 73–74; Read 2005, pp. 81–82; Rappaport 2010, p. 138.
  42. Rice 1990, pp. 96–97; Service 2000, pp. 176–178.
  43. Fischer 1964, pp. 70–71; Pipes 1990, pp. 369–370; Rice 1990, p. 104.
  44. Rice 1990, p. 95; Service 2000, pp. 178–179.
  45. Fischer 1964, p. 53; Pipes 1990, p. 364; Rice 1990, pp. 99–100; Service 2000, pp. 179–180; White 2001, p. 76.
  46. Rice 1990, pp. 103–105; Service 2000, pp. 180–182; White 2001, pp. 77–79.
  47. Rice 1990, pp. 105–106; Service 2000, pp. 184–186; Rappaport 2010, p. 144.
  48. Brackman 2000, pp. 59, 62.
  49. Service 2000, pp. 186–187.
  50. Fischer 1964, pp. 67–68; Rice 1990, p. 111; Service 2000, pp. 188–189.
  51. Fischer 1964, p. 64; Rice 1990, p. 109; Service 2000, pp. 189–190; Read 2005, pp. 89–90.
  52. Fischer 1964, pp. 63–64; Rice 1990, p. 110; Service 2000, pp. 190–191; White 2001, pp. 83, 84.
  53. Rice 1990, pp. 110–111; Service 2000, pp. 191–192; Read 2005, p. 91.
  54. Fischer 1964, pp. 64–67; Rice 1990, p. 110; Service 2000, pp. 192–193; White 2001, pp. 84, 87–88; Read 2005, p. 90.
  55. Fischer 1964, p. 69; Rice 1990, p. 111; Service 2000, p. 195.
  56. Fischer 1964, pp. 81–82; Pipes 1990, pp. 372–375; Rice 1990, pp. 120–121; Service 2000, p. 206; White 2001, p. 102; Read 2005, pp. 96–97.
  57. Fischer 1964, p. 70; Rice 1990, pp. 114–116.
  58. Fischer 1964, pp. 68–69; Rice 1990, p. 112; Service 2000, pp. 195–196.
  59. Fischer 1964, pp. 75–80; Rice 1990, p. 112; Pipes 1990, p. 384; Service 2000, pp. 197–199; Read 2005, p. 103.
  60. Rice 1990, p. 115; Service 2000, p. 196; White 2001, pp. 93–94.
  61. Fischer 1964, pp. 71–72; Rice 1990, pp. 116–117; Service 2000, pp. 204–206; White 2001, pp. 96–97; Read 2005, p. 95.
  62. Fischer 1964, p. 72; Rice 1990, pp. 118–119; Service 2000, pp. 209–211; White 2001, p. 100; Read 2005, p. 104.
  63. Fischer 1964, pp. 93–94; Pipes 1990, p. 376; Rice 1990, p. 121; Service 2000, pp. 214–215; White 2001, pp. 98–99.
  64. Rice 1990, p. 122; White 2001, p. 100.
  65. Service 2000, p. 216; White 2001, p. 103; Read 2005, p. 105.
  66. Fischer 1964, pp. 73–74; Rice 1990, pp. 122–123; Service 2000, pp. 217–218; Read 2005, p. 105.
  67. Rice 1990, p. 127; Service 2000, pp. 222–223.
  68. Fischer 1964, p. 94; Pipes 1990, pp. 377–378; Rice 1990, pp. 127–128; Service 2000, pp. 223–225; White 2001, p. 104; Read 2005, p. 105.
  69. Fischer 1964, p. 94; Pipes 1990, p. 378; Rice 1990, p. 128; Service 2000, p. 225; White 2001, p. 104; Read 2005, p. 127.
  70. Fischer 1964, p. 107; Service 2000, p. 236.
  71. Fischer 1964, p. 85; Pipes 1990, pp. 378–379; Rice 1990, p. 127; Service 2000, p. 225; White 2001, pp. 103–104.
  72. Fischer 1964, p. 94; Rice 1990, pp. 130–131; Pipes 1990, pp. 382–383; Service 2000, p. 245; White 2001, pp. 113–114, 122–113; Read 2005, pp. 132–134.
  73. Fischer 1964, p. 85; Rice 1990, p. 129; Service 2000, pp. 227–228; Read 2005, p. 111.
  74. Pipes 1990, p. 380; Service 2000, pp. 230–231; Read 2005, p. 130.
  75. Rice 1990, p. 135; Service 2000, p. 235.
  76. Fischer 1964, pp. 95–100, 107; Rice 1990, pp. 132–134; Service 2000, pp. 245–246; White 2001, pp. 118–121; Read 2005, pp. 116–126.
  77. Service 2000, pp. 241–242.
  78. Service 2000, p. 243.
  79. Service 2000, pp. 238–239.
  80. Rice 1990, pp. 136–138; Service 2000, p. 253.
  81. Service 2000, pp. 254–255.
  82. Fischer 1964, pp. 109–110; Rice 1990, p. 139; Pipes 1990, pp. 386, 389–391; Service 2000, pp. 255–256; White 2001, pp. 127–128.
  83. Fischer 1964, p. 110–113; Rice 1990, pp. 140–144; Pipes 1990, pp. 391–392; Service 2000, pp. 257–260.
  84. Merridale 2017, p. ix.
  85. Fischer 1964, pp. 113, 124; Rice 1990, p. 144; Pipes 1990, p. 392; Service 2000, p. 261; White 2001, pp. 131–132.
  86. Pipes 1990, pp. 393–394; Service 2000, p. 266; White 2001, pp. 132–135; Read 2005, pp. 143, 146–147.
  87. Service 2000, pp. 266–268, 279; White 2001, pp. 134–136; Read 2005, pp. 147, 148.
  88. Service 2000, pp. 267, 271–272; Read 2005, pp. 152, 154.
  89. Service 2000, p. 282; Read 2005, p. 157.
  90. Pipes 1990, p. 421; Rice 1990, p. 147; Service 2000, pp. 276, 283; White 2001, p. 140; Read 2005, p. 157.
  91. Pipes 1990, pp. 422–425; Rice 1990, pp. 147–148; Service 2000, pp. 283–284; Read 2005, pp. 158–61; White 2001, pp. 140–141; Read 2005, pp. 157–159.
  92. Pipes 1990, pp. 431–434; Rice 1990, p. 148; Service 2000, pp. 284–285; White 2001, p. 141; Read 2005, p. 161.
  93. Fischer 1964, p. 125; Rice 1990, pp. 148–149; Service 2000, p. 285.
  94. Pipes 1990, pp. 436, 467; Service 2000, p. 287; White 2001, p. 141; Read 2005, p. 165.
  95. Pipes 1990, pp. 468–469; Rice 1990, p. 149; Service 2000, p. 289; White 2001, pp. 142–143; Read 2005, pp. 166–172.
  96. Service 2000, p. 288.
  97. Pipes 1990, p. 468; Rice 1990, p. 150; Service 2000, pp. 289–292; Read 2005, p. 165.
  98. Pipes 1990, pp. 439–465; Rice 1990, pp. 150–151; Service 2000, p. 299; White 2001, pp. 143–144; Read 2005, p. 173.
  99. Pipes 1990, p. 465.
  100. Pipes 1990, pp. 465–467; White 2001, p. 144; Lee 2003, p. 17; Read 2005, p. 174.
  101. Pipes 1990, p. 471; Rice 1990, pp. 151–152; Read 2005, p. 180.
  102. Pipes 1990, pp. 473, 482; Rice 1990, p. 152; Service 2000, pp. 302–303; Read 2005, p. 179.
  103. Pipes 1990, pp. 482–484; Rice 1990, pp. 153–154; Service 2000, pp. 303–304; White 2001, pp. 146–147.
  104. Pipes 1990, pp. 471–472; Service 2000, p. 304; White 2001, p. 147.
  105. Service 2000, pp. 306–307.
  106. Rigby 1979, pp. 14–15; Leggett 1981, pp. 1–3; Pipes 1990, p. 466; Rice 1990, p. 155.
  107. Pipes 1990, pp. 485–486, 491; Rice 1990, pp. 157, 159; Service 2000, p. 308.
  108. Pipes 1990, pp. 492–493, 496; Service 2000, p. 311; Read 2005, p. 182.
  109. Pipes 1990, p. 491; Service 2000, p. 309.
  110. Pipes 1990, p. 499; Service 2000, pp. 314–315.
  111. Pipes 1990, pp. 496–497; Rice 1990, pp. 159–161; Service 2000, pp. 314–315; Read 2005, p. 183.
  112. Pipes 1990, p. 504; Service 2000, p. 315.
  113. Service 2000, p. 316.
  114. Shub 1966, p. 314; Service 2000, p. 317.
  115. Shub 1966, p. 315; Pipes 1990, pp. 540–541; Rice 1990, p. 164; Volkogonov 1994, p. 173; Service 2000, p. 331; Read 2005, p. 192.
  116. Volkogonov 1994, p. 176; Service 2000, pp. 331–332; White 2001, p. 156; Read 2005, p. 192.
  117. Rice 1990, p. 164.
  118. Pipes 1990, pp. 546–547.
  119. Pipes 1990, pp. 552–553; Rice 1990, p. 165; Volkogonov 1994, pp. 176–177; Service 2000, pp. 332, 336–337; Read 2005, p. 192.
  120. Fischer 1964, p. 158; Shub 1966, pp. 301–302; Rigby 1979, p. 26; Leggett 1981, p. 5; Pipes 1990, pp. 508, 519; Service 2000, pp. 318–319; Read 2005, pp. 189–190.
  121. Rigby 1979, pp. 166–167; Leggett 1981, pp. 20–21; Pipes 1990, pp. 533–534, 537; Volkogonov 1994, p. 171; Service 2000, pp. 322–323; White 2001, p. 159; Read 2005, p. 191.
  122. Fischer 1964, pp. 219, 256, 379; Shub 1966, p. 374; Service 2000, p. 355; White 2001, p. 159; Read 2005, p. 219.
  123. Rigby 1979, pp. 160–164; Volkogonov 1994, pp. 374–375; Service 2000, p. 377.
  124. Sandle 1999, p. 74; Rigby 1979, pp. 168–169.
  125. Fischer 1964, p. 432.
  126. Leggett 1981, p. 316; Lee 2003, pp. 98–99.
  127. Rigby 1979, pp. 160–161; Leggett 1981, p. 21; Lee 2003, p. 99.
  128. Service 2000, p. 388; Lee 2003, p. 98.
  129. Service 2000, p. 388.
  130. Rigby 1979, pp. 168, 170; Service 2000, p. 388.
  131. Service 2000, p. 325–326, 333; Read 2005, p. 211–212.
  132. Shub 1966, p. 361; Pipes 1990, p. 548; Volkogonov 1994, p. 229; Service 2000, pp. 335–336; Read 2005, p. 198.
  133. Fischer 1964, p. 156; Shub 1966, p. 350; Pipes 1990, p. 594; Volkogonov 1994, p. 185; Service 2000, p. 344; Read 2005, p. 212.
  134. Fischer 1964, pp. 320–321; Shub 1966, p. 377; Pipes 1990, pp. 94–595; Volkogonov 1994, pp. 187–188; Service 2000, pp. 346–347; Read 2005, p. 212.
  135. Service 2000, p. 345.
  136. Fischer 1964, p. 466; Service 2000, p. 348.
  137. Fischer 1964, p. 280; Shub 1966, pp. 361–362; Pipes 1990, pp. 806–807; Volkogonov 1994, pp. 219–221; Service 2000, pp. 367–368; White 2001, p. 155.
  138. Fischer 1964, pp. 282–283; Shub 1966, pp. 362–363; Pipes 1990, pp. 807, 809; Volkogonov 1994, pp. 222–228; White 2001, p. 155.
  139. Volkogonov 1994, pp. 222, 231.
  140. Service 2000, p. 369.
  141. Fischer 1964, pp. 252–253; Pipes 1990, p. 499; Volkogonov 1994, p. 341; Service 2000, pp. 316–317; White 2001, p. 149; Read 2005, pp. 194–195.
  142. Shub 1966, p. 310; Leggett 1981, pp. 5–6, 8, 306; Pipes 1990, pp. 521–522; Service 2000, pp. 317–318; White 2001, p. 153; Read 2005, pp. 235–236.
  143. Fischer 1964, p. 249; Pipes 1990, p. 514; Service 2000, p. 321.
  144. Fischer 1964, p. 249; Pipes 1990, p. 514; Read 2005, p. 219.
  145. White 2001, pp. 159–160.
  146. Fischer 1964, p. 249.
  147. Sandle 1999, p. 84; Read 2005, p. 211.
  148. Leggett 1981, pp. 172–173; Pipes 1990, pp. 796–797; Read 2005, p. 242.
  149. Leggett 1981, p. 172; Pipes 1990, pp. 798–799; Ryan 2012, p. 121.
  150. Hazard 1965, p. 270; Leggett 1981, p. 172; Pipes 1990, pp. 796–797.
  151. Volkogonov 1994, p. 170.
  152. 152,0 152,1 Service 2000, p. 321.
  153. Fischer 1964, pp. 260–261.
  154. Sandle 1999, p. 174.
  155. Fischer 1964, pp. 554–555; Sandle 1999, p. 83.
  156. Sandle 1999, pp. 122–123.
  157. David 1974, p. 417.
  158. Fischer 1964, p. 552; Leggett 1981, p. 308; Sandle 1999, p. 126; Read 2005, pp. 238–239; Ryan 2012, pp. 176, 182.
  159. Volkogonov 1994, p. 373; Leggett 1981, p. 308; Ryan 2012, p. 177.
  160. Pipes 1990, p. 709; Service 2000, p. 321.
  161. Volkogonov 1994, p. 171.
  162. Rigby 1979, pp. 45–46; Pipes 1990, pp. 682, 683; Service 2000, p. 321; White 2001, p. 153.
  163. Rigby 1979, p. 50; Pipes 1990, p. 689; Sandle 1999, p. 64; Service 2000, p. 321; Read 2005, p. 231.
  164. Fischer 1964, pp. 437–438; Pipes 1990, p. 709; Sandle 1999, pp. 64, 68.
  165. Fischer 1964, pp. 263–264; Pipes 1990, p. 672.
  166. Fischer 1964, p. 264.
  167. Pipes 1990, pp. 681, 692–693; Sandle 1999, pp. 96–97.
  168. Pipes 1990, pp. 692–693; Sandle 1999, p. 97.
  169. 169,0 169,1 Fischer 1964, p. 236; Service 2000, pp. 351–352.
  170. Fischer 1964, pp. 259, 444–445.
  171. Sandle 1999, p. 120.
  172. Service 2000, pp. 354–355.
  173. Fischer 1964, pp. 307–308; Volkogonov 1994, pp. 178–179; White 2001, p. 156; Read 2005, pp. 252–253; Ryan 2012, pp. 123–124.
  174. Shub 1966, pp. 329–330; Service 2000, p. 385; White 2001, p. 156; Read 2005, pp. 253–254; Ryan 2012, p. 125.
  175. Shub 1966, p. 383.
  176. Shub 1966, p. 331; Pipes 1990, p. 567.
  177. Fischer 1964, p. 151; Pipes 1990, p. 567; Service 2000, p. 338.
  178. Fischer 1964, pp. 190–191; Shub 1966, p. 337; Pipes 1990, p. 567; Rice 1990, p. 166.
  179. Fischer 1964, pp. 151–152; Pipes 1990, pp. 571–572.
  180. Fischer 1964, p. 154; Pipes 1990, p. 572; Rice 1990, p. 166.
  181. Fischer 1964, p. 161; Shub 1966, p. 331; Pipes 1990, p. 576.
  182. Fischer 1964, pp. 162–163; Pipes 1990, p. 576.
  183. Fischer 1964, pp. 171–172, 200–202; Pipes 1990, p. 578.
  184. Rice 1990, p. 166; Service 2000, p. 338.
  185. Service 2000, p. 338.
  186. Fischer 1964, p. 195; Shub 1966, pp. 334, 337; Service 2000, pp. 338–339, 340; Read 2005, p. 199.
  187. Fischer 1964, pp. 206, 209; Shub 1966, p. 337; Pipes 1990, pp. 586–587; Service 2000, pp. 340–341.
  188. Pipes 1990, p. 587; Rice 1990, pp. 166–167; Service 2000, p. 341; Read 2005, p. 199.
  189. Shub 1966, p. 338; Pipes 1990, pp. 592–593; Service 2000, p. 341.
  190. Fischer 1964, pp. 211–212; Shub 1966, p. 339; Pipes 1990, p. 595; Rice 1990, p. 167; Service 2000, p. 342; White 2001, pp. 158–159.
  191. Pipes 1990, p. 595; Service 2000, p. 342.
  192. Fischer 1964, pp. 213–214; Pipes 1990, pp. 596–597.
  193. Service 2000, p. 344.
  194. Fischer 1964, pp. 313–314; Shub 1966, pp. 387–388; Pipes 1990, pp. 667–668; Volkogonov 1994, pp. 193–194; Service 2000, p. 384.
  195. Fischer 1964, pp. 303–304; Pipes 1990, p. 668; Volkogonov 1994, p. 194; Service 2000, p. 384.
  196. Service 2000, p. 385; White 2001, p. 164; Read 2005, p. 218.
  197. Leggett 1981, p. 174; Volkogonov 1994, pp. 233–234; Sandle 1999, p. 112; Ryan 2012, p. 111.
  198. Ryan 2012, p. 114. Pipes 1990, p. 834.
  199. Volkogonov 1994, pp. 358–360; Ryan 2012, pp. 172–173, 175–176.
  200. Pipes 1990, pp. 610, 612; Volkogonov 1994, p. 198.
  201. Fischer 1964, p. 337; Pipes 1990, pp. 609, 612, 629; Volkogonov 1994, p. 198; Service 2000, p. 383; Read 2005, p. 217.
  202. Shub 1966, p. 387; Rice 1990, p. 173.
  203. Fischer 1964, p. 333; Shub 1966, p. 388; Rice 1990, p. 173; Volkogonov 1994, p. 395.
  204. Service 2000, pp. 385–386.
  205. Fischer 1964, pp. 531, 536.
  206. Service 2000, p. 386.
  207. Fischer 1964, p. 525; Shub 1966, p. 390; Rice 1990, p. 174; Volkogonov 1994, p. 390; Service 2000, p. 386; White 2001, p. 160; Read 2005, p. 225.
  208. Shub 1966, p. 397; Service 2000, p. 409.
  209. Fischer 1964, pp. 507–508; Rice 1990, pp. 185–186.
  210. Ryan 2012, p. 164.
  211. Volkogonov 1994, p. 376; Ryan 2012, p. 178.
  212. Fischer 1964, pp. 470–471; Shub 1966, pp. 408–409; Leggett 1981, pp. 327–328; Rice 1990, pp. 184–185; Service 2000, pp. 427–428; Ryan 2012, pp. 171–172.
  213. 213,0 213,1 213,2 213,3 Ryan 2012, p. 18.
  214. Volkogonov 1994, p. 409.
  215. Sandle 1999, p. 35; Service 2000, p. 237.
  216. 216,0 216,1 216,2 Sandle 1999, p. 41.
  217. Volkogonov 1994, p. 206.
  218. Sandle 1999, p. 35.
  219. Shub 1966, p. 432.
  220. Sandle 1999, pp. 42–43.
  221. Sandle 1999, p. 38.
  222. Sandle 1999, pp. 43–44, 63.
  223. Sandle 1999, p. 36.
  224. Service 2000, p. 203.
  225. Sandle 1999, p. 29; White 2001, p. 1.
  226. Service 2000, p. 173.
  227. Ryan 2012, p. 13.
  228. Sandle 1999, p. 57; White 2001, p. 151.
  229. Sandle 1999, p. 34.
  230. White 2001, pp. 150–151.
  231. 231,0 231,1 231,2 Ryan 2012, p. 19.
  232. 232,0 232,1 Ryan 2012, p. 3.
  233. Rice 1990, p. 121.
  234. Volkogonov 1994, p. 471.
  235. Shub 1966, p. 443.
  236. Fischer 1964, p. 310; Shub 1966, p. 442.
  237. Sandle 1999, pp. 36–37.
  238. Fischer 1964, p. 54; Shub 1966, p. 423; Pipes 1990, p. 352.
  239. Fischer 1964, pp. 88–89.
  240. Fischer 1964, p. 87; Montefiore 2007, p. 266.
  241. Fischer 1964, p. 87.
  242. Fischer 1964, pp. 91, 93.
  243. Montefiore 2007, p. 266.
  244. Page 1948, p. 17; Page 1950, p. 354.
  245. Page 1950, p. 355.
  246. Page 1950, p. 342.
  247. Volkogonov 1994, p. 326.
  248. Service 2000, p. 391.
  249. Volkogonov 1994, p. 259.
  250. Read 2005, p. 284.
  251. Fischer 1964, p. 414.
  252. Liebman 1975, pp. 19–20.
  253. Encyclopedia Britannica.
  254. White 2001, p. iix.
  255. Service 2000, p. 488.
  256. 256,0 256,1 Read 2005, p. 283.
  257. 257,0 257,1 Ryan 2012, p. 5.
  258. Time, 13a de Aprilo 1998.
  259. Time, 4a de Februaro 2011.
  260. Lee 2003, p. 14; Ryan 2012, p. 3.
  261. Lee 2003, p. 14.
  262. 262,0 262,1 Lee 2003, p. 123.
  263. Lee 2003, p. 124.
  264. Fischer 1964, p. 516; Shub 1966, p. 415; Leggett 1981, p. 364; Volkogonov 1994, pp. 307, 312.
  265. Leggett 1981, p. 364.
  266. Lewin 1969, p. 12; Rigby 1979, pp. x, 161; Sandle 1999, p. 164; Service 2000, p. 506; Lee 2003, p. 97; Read 2005, p. 190; Ryan 2012, p. 9.
  267. Fischer 1964, p. 417; Shub 1966, p. 416; Pipes 1990, p. 511; Pipes 1996, p. 3; Read 2005, p. 247.
  268. Ryan 2012, p. 1.
  269. Fischer 1964, p. 524.
  270. Volkogonov 1994, p. 313.
  271. Lee 2003, p. 120.
  272. Ryan 2012, p. 191.
  273. Ryan 2012, p. 184.
  274. Biography.
  275. Ryan 2012, p. 3; Budgen, Kouvelakis & Žižek 2007, pp. 1–4.
  276. Volkogonov 1994, p. 327; Tumarkin 1997, p. 2; White 2001, p. 185; Read 2005, p. 260.
  277. Tumarkin 1997, p. 2.
  278. Pipes 1990, p. 814; Service 2000, p. 485; White 2001, p. 185; Petrovsky-Shtern 2010, p. 114; Read 2005, p. 284.
  279. 279,0 279,1 279,2 Volkogonov 1994, p. 328.
  280. 280,0 280,1 280,2 Service 2000, p. 486.
  281. Volkogonov 1994, p. 437; Service 2000, p. 482.
  282. Lih 2011, p. 22.
  283. Volkogonov 1994, p. 440.
  284. Shub 1966, p. 439; Pipes 1996, p. 1; Service 2000, p. 482.
  285. Pipes 1996, p. 1.
  286. Service 2000, p. 484; White 2001, p. 185; Read 2005, pp. 260, 284.
  287. Volkogonov 1994, pp. 274–275.
  288. Volkogonov 1994, p. 262.
  289. Volkogonov 1994, p. 261.
  290. Volkogonov 1994, p. 263.
  291. Petrovsky-Shtern 2010, p. 99; Lih 2011, p. 20.
  292. 292,0 292,1 Read 2005, p. 6.
  293. Petrovsky-Shtern 2010, p. 108.
  294. Petrovsky-Shtern 2010, pp. 134, 159–161.
  295. Service 2000, p. 485.
  296. Pipes 1996, pp. 1–2; White 2001, p. 183.
  297. Volkogonov 1994, pp. 452–453; Service 2000, pp. 491–492; Lee 2003, p. 131.
  298. Service 2000, pp. 491–492.
  299. Pipes 1996, pp. 2–3.
  300. Service 2000, p. 492.
  301. The Moscow Times, 24a de Oktobro 2013.
  302. BBC, 14a de Oktobro 2012.
  303. BBC, 22a de Februaro 2014.
  304. BBC, 14a de Aprilo 2015.
  305. Shub 1966, p. 10.
  306. Liebman 1975, p. 22.
  307. Shub 1966, p. 9; Service 2000, p. 482.
  308. Lee 2003, p. 132.
  309. Lee 2003, pp. 132–133.

Literaturo redakti

  • Brackman, Roman (2000). The Secret File of Joseph Stalin: A Hidden Life. Portland, Oregon: Psychology Press. ISBN 978-0-7146-5050-0.
  • Fischer, Louis (1964). The Life of Lenin. London: Weidenfeld and Nicolson.
  • Hazard, John N. (1965). "Unity and Diversity in Socialist Law". Law and Contemporary Problems. 30 (2): 270–290. doi:10.2307/1190515. JSTOR 1190515. Alirita la 9an de Aprilo 2021.
  • Lee, Stephen J. (2003). Lenin and Revolutionary Russia. London: Routledge. ISBN 978-0-415-28718-0.
  • Leggett, George (1981). The Cheka: Lenin's Political Police. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-822552-2.
  • Liebman, Marcel (1975) [1973]. Leninism Under Lenin. Tradukita de Brian Pearce. London: Jonathan Cape. ISBN 978-0-224-01072-6.
  • Lih, Lars T. (2011). Lenin. Critical Lives. London: Reaktion Books. ISBN 978-1-86189-793-0.
  • Merridale, Catherine (2017). Lenin on the Train. London: Penguin Books. ISBN 978-0-241-01132-4.
  • Montefiore, Simon Sebag (2007). Young Stalin. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-85068-7.
  • Page, Stanley W. (1950). "Lenin and Self-Determination". The Slavonic and East European Review. 28 (71): 342–358. JSTOR 4204138.
  • Petrovsky-Shtern, Yohanan (2010). Lenin's Jewish Question. New Haven, Connecticut: Yale University Press. ISBN 978-0-300-15210-4. JSTOR j.ctt1npd80.
  • Pipes, Richard (1990). The Russian Revolution: 1899–1919. London: Collins Harvill. ISBN 978-0-679-73660-8.
  • Pipes, Richard (1996). The Unknown Lenin: From the Secret Archive. New Haven, Connecticut: Yale University Press. ISBN 978-0-300-06919-8.
  • Rappaport, Helen (2010). Conspirator: Lenin in Exile. New York: Basic Books. ISBN 978-0-465-01395-1.
  • Read, Christopher (2005). Lenin: A Revolutionary Life. Routledge Historical Biographies. London: Routledge. ISBN 978-0-415-20649-5.
  • Rigby, T. H. (1979). Lenin's Government: Sovnarkom 1917–1922. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-22281-5.
  • Ryan, James (2012). Lenin's Terror: The Ideological Origins of Early Soviet State Violence. London: Routledge. ISBN 978-1-138-81568-1.
  • Sandle, Mark (1999). A Short History of Soviet Socialism. London: UCL Press. doi:10.4324/9780203500279. ISBN 978-1-85728-355-6.
  • Service, Robert (2000). Lenin: A Biography. London: Macmillan. ISBN 978-0-333-72625-9.
  • Shub, David (1966). Lenin: A Biography (reviziita eld.). London: Pelican.
  • Tumarkin, Nina (1997). Lenin Lives! The Lenin Cult in Soviet Russia (enlarged ed.). Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 978-0-674-52431-6.
  • "Vladimir Lenin Biography". Biography. 42:10 minutoj. A&E Television Networks. Alirita la 20an de Majo 2016.
  • Volkogonov, Dmitri (1994). Lenin: Life and Legacy. Tradukita de Shukman, Harold. London: HarperCollins. ISBN 978-0-00-255123-6.
  • White, James D. (2001). Lenin: The Practice and Theory of Revolution. European History in Perspective. Basingstoke, England: Palgrave. ISBN 978-0-333-72157-5.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vladimir Lenin en la angla Vikipedio.