Leonid Borisoviĉ Krasin (ruse Леонид Борисович Красин; naskiĝis en 1870 en Kurgano, Tobolska gubernio, Rusia imperio — mortis la 24-an de novembro 1926 en Londono, Britio) estis bolŝevika gvidanto kaj frua kunbatalanto de Stalin kaj Lenin.

Leonid Krasin
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1870 (1870-07-15)
en Kurgano
Morto 24-an de novembro 1926 (1926-11-24) (56-jaraĝa)
en Londono
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Nagornaya street vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Kharkiv Practical Technological Institute vd
Partio Rusia Socialdemokrata PartioKomunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Patro Boris Krasin vd
Gefratoj Boris Krasin vd
Profesio
Okupo diplomatoĵurnalistopolitikistoentreprenistoinĝeniero • revoluciulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krasin lernis en la Aleksandrova reala lernejo (Tjumeno) kaj poste studis al inĝeniero en Sankt-Peterburgo. Kiel aktivisto dum la studentaj tumultoj en 1890, li kun sia frato estis ekzilita pro mallonga tempo al Niĵnij Novgorod. Tiutempe li aliĝis al la Socialdemokrata Partio de Rusio. Post la studado, Krasin laboris kiel inĝeniero en Baku. Li estis inter la unuaj eldonantoj de Pravda, li estis en 1903 membro de la Centra Komitato de la bolŝevikoj, frakcio en la Rusia Socialdemokrata Partio, surbaze de kiu poste formiĝis KPSU.

Krasin forlasis Rusion en 1908 kaj retiriĝis de la politika aktivado por kelkaj jaroj. Li reaktiviĝis post la februara revolucio de 1917 kaj reveturis al Rusio kaj re-aliĝis al la bolŝevikoj. Krasin estis Popola komisaro pri eksterlanda komercado inter 1920 kaj 1924. Li kontrabandis en aŭtuno de 1920 diamantojn en valoro de 100.000 britaj pundoj por porsoveta propagando en la Daily Herald. En 1923 li aranĝis unuajn komercajn rilatojn de britaj entreprenoj en Sovetunio, reprezentitaj per la grupiĝo de firmaoj Becos Traders.

Oni elektis lin en 1924 al la Centra Komitato de Komunista Partio, kiun pozicion li havis ĝis sia morto en Londono pro sangomalsano. La resaniga kuracado, proponita de lia malnova amiko, la fizikisto Aleksander Bogdanov, ne povis savi lin.

Li havis anglan edzinon kaj tri filinojn. La funebran ceremonion de Krasin partoprenis 6000 kondolencantoj. Li estis kremaciita en Golders Green Crematorium, poste entombigita ĉe la Moskva Kremlo.

Oni nomumis laŭ Krasin sovetan glacirompilon.

Eksteraj ligiloj redakti