Time 100: la plej gravaj personoj de la jarcento

listartikolo en Vikimedio

Time 100: la plej gravaj personoj de la jarcento aŭ en angla origine Time 100: The Most Important People of the Century estas kompilaĵo de la plej influaj personoj de la 20a jarcento, publikigita en la gazeto Time en 1999.

La ideo por tia listo startis en 1a de Februaro 1998 kun polemiko je kunsido en Hanojo, Vietnamio. La partoprenantoj en ties kreado estis iama ĵurnalisto de CBS nome Dan Rather, historiisto Doris Kearns Goodwin, iama guberniestro de Novjorko Mario Cuomo, iama ministro pri eksteraj rilatoj de Usono nome Condoleezza Rice, publicisto Irving Kristol, kaj eldonisto de Time nome Walter Isaacson.

En separata numero de la 31a de Decembro 1999, Time agnoskis Einstein kiel Persono de la Jarcento.

Listokategorioj redakti

Tiu listo enhavas totalon de 100 personoj, kun po 20 en kvin larĝaj kategorioj: estroj kaj revoluciuloj, sciencistoj kaj pensuloj, konstruistoj kaj titanoj, artistoj kaj distristoj, kaj herooj kaj ikonoj.

Persono de la Jarcento redakti

 
Albert Einstein

El 100 elektitoj, Albert Einstein estis elektito kiel Persono de la Jarcento, sur la bazo ke li estas plej elstara sciencisto en jarcento kie hegemonias scienco. La eldonistoj de Time kredis ke la 20a jarcento "esto memorata plej pro sia scienco kaj teknologio", kaj Einstein "servas kiel simbolo de ĉiuj sciencistoj — kiaj Heisenberg, Bohr, Richard Feynman, ...kiuj plulaboris lian verkon".[1]

La kovrilpaĝo de la gazeto aperigis la faman bildon de Einstein faritan en 1947 de la usona portretfotisto Philippe Halsman.

Duaranguloj:

Polemikoj redakti

 
Adolf Hitler (dekstre) kaj Benito Mussolini (maldekstre) en Berlino, 1937. Ties politiko rezultis en la mortoj de ĉirkaŭ 11 milionoj da civiluloj.[2]

Oni polemikis ĉu Adolf Hitler kaj Benito Mussolini, responsaj pri la Dua Mondmilito, la Holokaŭsto, kaj la Dua ital-etiopa milito, devis esti faritaj Personoj de la Jarcento pro ties influo en la 20a jarcento.[3]

Personoj kiuj estas ĉe la 20a kaj ĉe la 21a jarcentoj redakti

El la plej gravaj personoj de la jarcento listigitaj de la gazeto Time, nur la jenaj kvin havis la distingon esti honoritaj denove en la 21a jarcento kiem Time ekpublikigis jaran liston de la 100 personoj kiuj pluŝanĝas la mondon:

 
Kiam la Time 100 iĝis ĉiujara listo, Oprah Winfrey aperis kiel plej ofte listigita persono.

Notoj redakti

  1. (Spring 2000) “Einstein as Person of the Century (or Not?)”, AIP History Newsletter XXXVII (1). Alirita 17a de Aŭgusto 2013..  Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2021-08-20.
  2. [1]
  3. . Arkivita kopio. Time (17a de Februaro 1999). Arkivita el la originalo je 2015-05-25. Alirita 18a de Majo 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-25. Alirita 2016-01-14.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti