Rusia Konstitucifara Asembleo

(Alidirektita el Rusia Konstitucia Asembleo)

Tutrusia Konstitucifara Asembleo (ruse Всероссийское Учредительное собрание) estis demokratie elektita konstituci-ellabora (Konstitucifara asembleo) organizo, kunveninta en Rusio post la Oktobra Revolucio de 1917. Ĝi kunsidis por 13 horoj, en la 5a-6-a de januaro 1918. Ĝi estis elektita kaj malkreita de la bolŝevika registaro. Ĝin disigis la bolŝevika registaro.

Rusia Konstitucifara Asembleo
Konstitucifara Asembleo
Fino 1918 vd
Lando(j) Demokratia Federa Respubliko Rusio vd
vdr
Palaco Tauride kie kunsidis la Asembleo.

Elekta rezulto (12-an de novembro 1917) redakti

Pli ol 60 procentoj de la civitanoj havis rajton baloti por reprezentantoj de la Konstitucia Asembleo. Tio okazis kiel Balotado por la Rusia Konstitucifara Asembleo de 1917 ekde la 12-a de novembro kun la rezulto:

Partio Balotoj Nombro de la reprezentantoj
Socialista Revolucia Partio 17.100.000 380
Bolŝevikoj 9.800.000 168
Menŝevikoj 1.360.000 18
Konstituciaj Demokratoj 2.000.000 17
Malplimultoj 77
Maldekstraj Socialistaj Revoluciuloj 39
Popolaj Socialistoj 4
Tute: 41.700.000 703

Kunsido kaj dissolvo en Petrogrado (5-6-an de januaro, 1918) redakti

La Konsitucia Asembleo kunsidis en la Palaco Tauride en Petrograd, inter la 4-a horo posstagmeze kaj 4:40 aŭrore, la 5-6-an de januaro 1918. La prominenta bolŝeviko, Ivan Skvorcov-Stepanov jam sciigis, ke la bolŝevikoj ne akceptas la Konstitucian Asembleon.

Oni elektis al prezidanto de la Asembleo Viktor Ĉernov, gvidanton de la Socialista Revolucia Partio kontraŭ la bolŝevik-apogita Maria Spiridonova. La bolŝevikoj kaj la Maldekstraj Socialistaj Revoluciuloj kunsidis aparte en Sovnarkom kaj decidis dissolvi la Asembleon. Post kiam Fjodor Raskolnikov laŭtlegis la preparitan deklaron, la du frakcioj forlasis la Asembleon.

Ĉernov rapide akceptigis la SR-planitan radikalan agraran reformon, leĝon pri demokratia federacia respubliko kaj peton al la entento al demokratia paco. La Asembleo akceptis kunsidon je 5-a horo posttagmeze, la 6-an de januaro. La reprezentantoj trovis la konstruaĵon fermita je la anoncita tempo. La bolŝevika registaro deklaris la Asembleon dissolvita samtempe.

Vidu ankaŭ redakti