Komunista Partio de Rusia Federacio

La Komunista Partio de la Rusia Federacio (KPRF, ruse Коммунистическая Партия Российской Федерации; ruse КПРФ; Kommunistiĉeskaja Partija Rossijskoj Federacii, KPRF, angla mallongigo laŭ la tiulingva traduko de la nomo CPRF, tiu angla mallongigo uzatas kiel nomo de la partia retejo) estas komunisma politika partio en Rusio. La partio estas ofte konsiderata la senpera posteulo de la KPSU, kiu estis malpermesita en 1991 fare de la tiama prezidanto Boris Jelcin. Ĝi estas la dua plej granda politika partio en la Rusia Federacio, post Unueca Rusio. La junulara organizo de la partio estas la leninisma juna komunista ligo. La partio estas administrita per Centra Komitato.

Komunista partio de la Rusia Federacio
Коммунистическая Партия Российской Федерации
Emblemo de Komunista partio de la Rusia Federacio
Lando Flago-de-Rusio.svg Rusio
Estro Геннадий Зюганов [Gennadij Zjuganov]
Fondiĝo 1993
Ideologio Komunismo
Ĵurnalo Pravda, pli ol 30 regionaj eldonoj
Retejo cprf.ru
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La KPRF estis fondita ĉe la Dua Eksterordinara Kongreso de rusaj komunistoj la 14-an de februaro 1993, kiel posteula organizaĵo de la Komunista Partio de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. La 1-an de januaro 2012, la partio havas 81 regionajn branĉojn kaj 156 528 membrojn. La areoj kie la partio havas altan koncentriĝon de subtenantoj estas nomataj "ruĝaj zonoj".

La partio deklaris ke ĝi celas establi novan, modernigitan formon de socialismo en Rusio. Tujaj celoj de la partio inkluzivas la ŝtatigon de la naturaj krudmaterialoj, de agrikulturo kaj grandaj industrioj kadre de miksita ekonomio, kiu permesu la kreskon de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj en la privata sektoro.

Eksteraj ligilojRedakti

 
13-a kongreso de la Komunista Partio de la Rusia Federacio en 2008.