Boris Jelcin

unua prezidento de Rusia Federacio

Boris Nikolajeviĉ JELCIN (ruse Борис Николаевич Ельцин; naskiĝis la 1-an de februaro 1931, mortis la 23-an de aprilo 2007) estis soveta/rusa politikisto. Li estis la unua prezidento de Rusia Federacio post disfalo de Sovetunio: unue elektiĝis en 1991, due — en 1996. Fine de la jaro 1999, antaŭ la fino de sia oficperiodo sur la prezidenta posteno, Jelcin propravole eksiĝis; tiama ĉefministro Vladimir Putin ekplenumis prezidentajn devojn kaj en 2000 gajnis prezidentelektojn.

Boris Jelcin
Persona informo
Бори́с Никола́евич Е́льцин
Naskiĝo 1-an de februaro 1931 (1931-02-01)
en Butka
Morto 23-an de aprilo 2007 (2007-04-23) (76-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Professor Мöxämmätyarof Street • Qorı Yılğa • Butka • BereznikiJekaterinburgoMoskvo vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Urala Ŝtata Teknika UniversitatoUrala Federacia Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Boris Jelcin
Familio
Patro Nikolai Ignatievich Yeltsin vd
Patrino Claudia Vasilievna Jeltsina vd
Gefratoj Mikhail Yeltsin vd
Edz(in)o Naina Yeltsina vd
Infanoj Tatyana Yumasheva • Elena Yeltsina vd
Profesio
Okupo konstruinĝeniero • politikisto vd
Aktiva en JekaterinburgoMoskvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Partia kaj politika vivo redakti

Patro de Jelcin venis el kulaka familio, kiu en la 1930-aj jaroj estis politika kaptito en Gulago (vidu Senkulakigo). La patro poste laboris kiel konstrulaboristo. Patrino de Jelcin laboris kiel kudristino. Jelcin studis kaj laboris en Uralo (Sverdlovsk, nuna Jekaterinburg) kaj tie komencis ankaŭ partian laboron. En la jaroj 1978-89 Jelcin estis deputito de la Supera Soveto (parlamento) de Sovetunio.

Ekde 1985 Jelcin eklaboris en Moskvo, tie li gvidis Urban Komitaton de KPSU. Dum sia laboro kiel la unua sekretario de la Moskva Urba Komitato Jelcin iĝis populara pro multaj agoj, kiuj proksimigis lin al simpla popolo: li persone kontrolis laboron de publika transportado veturante en busoj, vizitadis senaverte vendejojn, eksigis kelkajn altrangulojn. De tiu posteno li propravole foriris en 1987 post akraj konfliktoj kun partiaj kolegoj. La 29-an de majo 1989 Jelcin estis elektita Prezidanto de la Supera Soveto de Rusio (tiam nomata Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, RSFSR). En aŭgusto de 1991 li ĉefrolis en movado kontraŭ antidemokratia puĉo.

La 12-an de junio 1991 li estis elektita prezidento de RSFSR, ricevinte 57,3% da voĉdonoj. Tiu tago poste iĝis festata en la lando kiel Tago de Sendependiĝo (subkomprenatas sendependiĝo de RSFSR, nuna Rusio, disde Sovetunio).

En decembro de 1991, kune kun la gvidantoj de Belorusio kaj Ukrainio, subskribis dokumentojn pri fondo de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ĉeso de ekzisto de Sovetunio.

La 25-an de decembro 1991 je 19:38 la sovetunia prezidento Miĥail Gorbaĉov post televida anonco pri sia eksiĝo transdonis "nuklean tekon" al la prezidento de Rusio Jelcin, post kio la flago super Kremlo estis ŝanĝita de la soveta al la rusia trikolora. Koncentriĝo de atento al la ĉefurbaj potencoj kaŭzis perdon de ekvilibro en regionoj: komence de 1990-aj ekflamis etnaj konfliktoj en Norda Kaŭkazio, okazis interetnaj kaj aliaj konfrontoj en aliaj regionoj, draste altiĝis krimo.

De 1992 Jelcin efektivigis ekonomiajn kaj politikajn reformojn en Rusio, likvidis Superan Soveton de Rusia Federacio kaj tutan sistemon de sovetoj, iniciatis prilaboron de nova konstitucio de Rusia Federacio.

Ekonomiaj reformoj ("liberigo de prezoj") estis ŝokaj por la lando, milionoj da civitanoj perdis sian monon, longe akumulatan dum sovetia epoko. Troa inflacio daŭris du jarojn (1992, 1993), kio kutimigis rusianojn teni siajn ŝparaĵojn en alilandaj valutoj (plej ofte usonaj dolaroj). Privatigo de propraĵoj ebligis aperon de t. n. oligarĥio: grupo de ekstreme riĉaj potenculoj, kiuj fakte ekregis la landon en la dua duono de la 1990-aj.

Kritiko redakti

Boris Jelcin estas ofte kritikita pri falo de produktado, drasta malbonigo de vivkvalito en la lando, akriĝo de sociaj problemoj kaj, sekve de ĉio ĉi, al malgrandiĝo de loĝantaro.

Dum la 15 jaroj 1990-2005 kvanto de rusia loĝantaro malgrandiĝis, laŭ pli optimismaj pritaksoj, je 11 milionoj da homoj kaj eble pli, samtempe Rusio iĝis unu el la landoj kun ekstreme malgranda naskokvanto[1]. Mezuma vivodaŭro falis de 63 ĝis 56 jaroj (ĉe viroj). Dekkelkobliĝis kvanto de narkotuloj, draste kreskis aliaj problemoj.

Oponantoj de tiu kritiko atentigas, ke negativaj tendencoj aperis jam en 1991, antaŭ ekrego de Jelcin, kaj ligas la problemojn kun la krizo de soveta ekonomia sistemo.

Jelcin estas kritikata ankaŭ pro neglekto de la interesoj de rusparolantaj diasporoj en ekssovetiaj respublikoj. En multaj novaperintaj ŝtatoj etnaj rusoj kaj aliaj "netitolaj" loĝantoj spertis grandajn problemojn inkluzive de perforto kaj persekutoj laŭ etna aparteno.

Li ricevis la honoron de la Ordeno de la Honora Insigno.

Referencoj redakti

  1. http://www.rosbalt.ru/2005/10/04/228745.html Демографическая арифметика: выживание — в размножении. Марина Бродская, ИА «Росбалт»
Antaŭe:1-a Prezidanto de RusioPoste: 
1991–1999Vladimir Putin
Antaŭe:Ĉefministro de RusioPoste: 
1991–1992Viktor Ĉernomirdin