Grandprinclando Finnlando

eksŝtato en norda Eŭropo

La grandprinclando Finnlando estis aŭtonoma parto de Rusa imperio kaj antaŭanto de nuntempa Finnlando de 1809 ĝis 1917 .

Grandprinclando Finnlando
Origina nomo Storfurstendömet Finland
Suomen suuriruhtinaskunta
Великое княжество Финляндское
 Svedio 18091917 Finnlando 

historia lando • historia administra teritoria unuo • grandduklando • general governorate of the Russian Empire
Geografio
Grandprinclando Finnlando 1809-1917
Grandprinclando Finnlando 1809-1917
Ĉefurbo:
Areo:
360 000 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 636 900 (en la jaro 1850)
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
Ĝis 1840, la malnova Svedia mono, Rusia mono kaj Finna kopeko emisiita en Turku ekde 1811.
Estiĝo:
Pereo:
1917 (per disfalo)
Antaŭaj ŝtatoj:
Svedio Svedio
Postsekvaj ŝtatoj:
Finnlando Finnlando
Historio
vdr
Finnlando ĉ. 1900

Historio redakti

Dum la Finnlanda milito inter Svedio kaj Rusio, kvar statoj de parlamento kolektiĝis en Porvoo la 29-an de marto en 1809 por konfirmi sian ligon al caro Aleksandro la 1-a. Laŭ la paco de Hamina la 17-an de septembro en 1809, Finnlando estis ligita al Rusa imperio kiel aŭtonoma grandprinclando. En 1811 la gubernio Viipuri kaj kelkaj aliaj regionoj (tiel nomata malnova Finnlando), kiuj apartenis al Rusio de 1721 aŭ de 1749 estis denove ligitaj al Finnlando.

La historio de Grandprinclando divieblas en periodoj:

  • 1809–1862: kvindek jaroj da paca evoluo dum kiu formiĝis la lojaleco de finnoj al la caro.
  • 1863–1898: tridek kvin jaroj da kreskanta sendependeco, inkluzive de kreado de finnlanda parlamento kaj la egaligo de la finna lingvo kun la sveda lingvo.
  • 1899–1917: dudek jaroj de provoj rusigi Finnlandon kiu tamen montriĝis sensukcesa. Dum 1905-1907 realiĝis parlamenta reformo.

La Caro regis Finnlandon kiel konstitucia monarko pere de sia guberniestro kaj la senato nomumita de li. La ŝtato tamen havis grandan nivelon de aŭtonomio. La 6-an de decembro 1917 Finnlando deklaris sin sendependa.

Politiko redakti

La rusa imperiestro regis Finnlandon kiel grandprinco, kaj guberniestro reprezentis lin en Finnlando. La registaro nomiĝis senato. En Peterburgo Finnlandon reprezentis ministro-ŝtata sekretario. Laŭ la konstitucia ŝanĝo la parlamento kunvenis regule ekde 1863 (pli frue nur se caro invitis parlamenton kunveni). En 1905 la parlamento, kiu reprezentis nur malgrandan parton de popolo estis anstataŭigita per parlamento, kies elekton rajtis partopreni ankaŭ virinoj kaj tiuj, kiuj ne posedis teron. La aŭtonoma pozicio preparis Finnlandon al sendependiĝo kiu realiĝis en 1917.

Geografio redakti

La limoj de Grandprinclando Finnlando estis proksimume la samaj kiel tiuj de sendependa Finnlando antaŭ la jaro 1939. La ĉefa diferenco estis, ke laŭ packontrakto de Tartu en 1920 Rusio donis al Finnlando ankaŭ regionon de Petsamo.

Gubernioj redakti

Ĉefa artikolo: Provincoj de Finnlando

La administracia divido restis la sama kiel dum la Sveda regado de Finnlando. La gubernioj estis:

Insignoj redakti

La centra blazonŝildo en la granda grandprinbclanda blazono devenas de Gustavo la 1-a de Svedio el jaro 1560 kaj restas ĝis nun la blazono de Finnlando.

En 1860-aj jaroj la ideo pri Finnlanda flago komencis aperi inter naciismaj rondoj de Finnlando. Diversaj proponoj estis faritaj, sed tamen nenia oficiala flago estis akceptita en la parlamento. Malgraŭ tio multaj homoj uzis flagon laŭ sia gusto.

Eksteraj ligiloj redakti