Gustavo Vasa
- Por aliaj signifoj de la nomo, vidu: Gustaf Vasa
Gustavo la 1-a de Svedio, Gustavo Vasa, svede Gustav I, Gustav Vasa, (kun variaj literumoj: Gustav aŭ Gustaf, Vasa aŭ Wasa), (naskiĝis la 12-an de majo 1496, mortis la 12-an de septembro 1560), estis reĝo de Svedio ekde 1523 ĝis sia morto (la unua reĝo el la dinastio Vasa).
Gustavo Vasa | ||
---|---|---|
Reĝo de Svedio ![]() | ||
![]() | ||
Regado | 1523–1560 | |
Antaŭulo | Kristiano la 2-a (Danio) | |
Sekvanto | Eriko la 14-a | |
![]() | ||
Persona informo | ||
Gustav I. Wasa | ||
Naskiĝo | 12-an de majo 1496 en Lindholmens | |
Morto | 29-an de septembro 1560 (64-jara) en Tre Kronor Castle | |
Tombo | Upsala Katedralo [#] | |
Religio | luteranismo [#] | |
Lingvoj | sveda [#] | |
Ŝtataneco | Svedio [#] | |
Alma mater | Universitato de Upsalo [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Dinastio | Dinastio Vasa [#] | |
Patro | Erik Johansson Vasa [#] | |
Patrino | Cecilia Månsdotter [#] | |
Gefratoj | Margareta Eriksdotter Vasa [#] | |
Edz(in)o | Katarina de Saksio-Laŭenburgo • Margaret Leijonhufvud • Catherine Stenbock [#] | |
Infanoj | Eriko la 14-a • Johano la 3-a de Svedio • Catherine Vasa of Sweden • Princess Cecilia of Sweden • Magnus, Duke of Östergötland • Anna of Sweden • Princess Sophia of Sweden • Princess Elizabeth of Sweden • Karolo la 9-a [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La patro de Gustavo Vasa estis unu el la masakritoj de la stokholma sangobano en 1520, kie la dana reĝo Kristiano la 2-a murdigis grandan parton de la stokholma nobelaro. Post tio Gustavo provis kontraŭbatali Kristianon. Laŭ legendo, li fuĝis al Dalekarlio (vidu: Vasa-kuro) kaj alvokis la dalekarlianojn kune ribeli kontraŭ la dana reĝo. La ribelo sukcesis, Kristiano estis forpelita de Svedio, kaj Gustavo fariĝis sveda reĝo.
Dum sia regado li interalie apartigis Svedion de la katolika eklezio kaj establis luteranismon, organizitan en la Eklezio de Svedio.