Seneskalo
Truchsess aŭ Truchseß, [truĥzes] (el la malnovgermana truhtsâzo signifas estron de la milita veturilaro; la sinonimo estas Seneschall el kiu ankaŭ seneskalo;[1] nomoj en aliaj lingvoj: dapifer en la latina, écuyer tranchant en la franca, steward en la angla) estis mezepoka titolo en la Sankta Romia Imperio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/275Truchse%C3%9F-Kartenspiel.jpg/220px-275Truchse%C3%9F-Kartenspiel.jpg)
La tiel honorigita persono estis samtempe la unua servisto de la suvereno ĉebankede, poste la ĉefinspektoro mastrumada. Ekde imperiestro Oto la 1-a tiu ĉi ofico apartenis inter la arki-oficoj. Arkseneskalo ("ĉefkelnero", "ĉefkelisto") kortega estis ĝis 1623 la princo-elektisto de Palatinato, poste la princ-elektisto de Bavario, inter 1706-14 denove la persono de Bavario respektive de la bavaria parto de Palatinato. Hereda ĉefseneskalo estis la grafo de Waldburg (ekz. ankaŭ Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, kiu eksplodigis la Kolonjan militon). Ĉe la aŭstra kortego la kelneroj estis range sub la ĉambristoj. Ofte tiu ĉi digneco estis unuigita kun bienposedoj.
Referencoj
redaktiFontoj
redakti- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 754, kio legeblas tie ĉi interrete.