Karolo la 9-a (Svedio)

Karolo la 9-a (n. 4-an de oktobro 1550 en Stokholmo; m. 30-an de oktobro 1611 en Nyköping) estis unue regento de 1599 ĝis 1604, kaj poste reĝo de Svedio de 1604 ĝis 1611.

Karolo la 9-a de Svedio
Reĝo de Svedio
Regado 16041611
Antaŭulo Sigismondo la 3-a Vasa
Sekvanto Gustavo la 2-a Adolfo
Persona informo
Karl IX
Naskiĝo 4-an de oktobro 1550 (1550-10-04)
en Tre Kronor Castle
Morto 30-an de oktobro 1611 (1611-10-30) (61-jaraĝa)
en Nyköping Castle, Nyköping,  Svedio
Tombo Strängnäs Cathedral vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Dinastio Dinastio Vasa vd
Patro Gustavo Vasa vd
Patrino Margaret Leijonhufvud vd
Gefratoj Johano la 3-a de Svedio • Catherine Vasa of Sweden • Princess Cecilia of Sweden • Magnus, Duke of Östergötland • Anna of Sweden • Princess Sophia of Sweden • Princess Elizabeth of Sweden • Eriko la 14-a vd
Edz(in)o Maria of the Palatinate-Simmern • Christina of Schleswig-Holstein-Gottorp vd
Amkunulo Karin Nilsdotter vd
Infanoj Catherine of Sweden, Countess Palatine of Kleeburg • Gustavo la 2-a Adolfo • Princess Maria Elizabeth of Sweden • Charles Philip, Duke of Södermanland • Carl Gyllenhielm • Elisabeth Sabina of Sweden • Christine Wasa vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo la 9-a estis la kvina filo de Gustavo la 1-a kaj lia dua edzino Margareta Eriksdotter Leijonhufvud.

Numerado redakti

Karolo la 9-a kaj lia frato Eriko la 14-a alprenis la altajn reganto-numerojn surbaze de la duonfikcia historia priskribo Historia de omnibus Gothorum Sveonumque regibus (latine "Historio de ĉiuj svedaj reĝoj") verkita de Johannes Magnus, historiisto kaj lasta katolika ĉefepiskopo de Svedio. Tiu verko enhavas multajn Erikojn kaj Karolojn, plejparte elpensitajn. Inter tiuj menciindas Eriko la 9-a.

En vero estis nur du historie certaj reĝoj nomataj Karolo antaŭ Karolo la 9-a, do historie pli korekta nomado por li estus "Karolo la 3-a". La pli antaŭa reĝo Karl Knutsson estas ankaŭ konata kiel "Karolo la 8-a", bazite sur la sama fikcia numerado. Pli korekta nomado por li estus "Karolo la 2-a", eĉ jam uzita dum lia tempo.