Johano la 3-a (Svedio)
reĝo de Svedio
Johano la 3-a (* 21-a de decembro 1537 en kastelo Stegeborg en Östergötland; † 27-a de novembro 1592 en Stokholmo) estis reĝo de Svedio de 1568 ĝis 1592.
Johano la 3-a estis la plej aĝa filo de Gustavo la 1-a kaj lia dua edzino Margareta Eriksdotter Leijonhufvud.
Lia edzino estis Katarina Jogajlido.
Dum la reĝeco de Eriko la 14-a, li estis en konflikto kun sia duonfrato Johano, tiam duko de Finnlando. De 1563 ĝis 1567 Eriko tenis Johanon kaj ties edzinon Katarina Jogajlido kiel kaptitoj en kastelo Gripsholm. Dum tiu kaptiteco Katarina naskis Sigismondon, kiu pli poste fariĝis reĝo de Svedio kaj Pollando-Litovio.
Johano estis entombigita en la Upsala Katedralo.