Stokholma sangobano

Stokholma sangobano nomiĝis la ekzekutadoj kiuj okazis de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 1520 post la kronado de Kristiano la 2-a kiel reĝo de Svedio. Inter la entute 94 ekzekutitoj troviĝis du episkopoj kaj multaj gvidantaj nobeloj de Svedio.

Stokholma sangobano

Unu el la ekzekutitoj estis Erik Johansson de familio Vasa. Lia filo, Gustavo Vasa, post tio klopodis, kaj fine sukcesis, forpuŝi Kristianon la 2-an de la potenco, kaj poste mem fariĝis sveda reĝo.