Lubeko

urbo en Germanio
(Alidirektita el Lübeck)
Monda heredaĵo de UNESKO

Lubeko (germane Lübeck (/'ly:be:k/ aŭ /'ly:bEk/, laŭguste), estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. La urbo dum la mezepoko estis membro de la Hansa Ligo kaj nuntempe estas grava turisma kaj komerca centro de norda Germanio. De la Lubeka haveno veturas pramŝipoj al Svedio, Finnlando, Rusio kaj Estonio.

Panorama vido de la malnova urbo
Panorama vido de la malnova urbo
Lubeko
urbego • Hansa urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district in Schleswig-Holstein • federacia landourboŝtato

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23552–23570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 218 095  (2022) [+]
Loĝdenso 1 018 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 52′ N, 10° 41′ O (mapo)53.86972222222210.686388888889Koordinatoj: 53° 52′ N, 10° 41′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 214,21 km² (21 421 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lubeko (Ŝlesvig-Holstinio)
Lubeko (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Lubeko
Lubeko
Situo de Lubeko
Lubeko (Germanio)
Lubeko (Germanio)
DEC
Lubeko
Lubeko
Situo de Lubeko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lübeck [+]
vdr
la urbodomo
Situo de Lubeko en Germanio

Iom da statistiko:

La historia centro de Lubeko de 1987 estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. La du-tura Holstena Pordego (Holstentor) iam estis tre konata, ĉar ĝia bildo ornamis la 50-markan monbileton.

En 1525 okazis konflikto inter Visby kaj Lubeko, kies soldatoj bruligis la preĝejojn de Visby, krom la germanan.

Urbaj blazono kaj flago redakti

 
Blazono de Lubeko
 
Flago de Lubeko

La lubeka blazono montras sur orkolora fono nigran dukapan, ruĝungegan kај -bekan aglon, kiu sur la brusto portas horizontale dividitan blank-ruĝan ŝildon. Ĉe la aglo temas pri la t.n. germana imperia aglo, simbolo de la iama imperie senpera pozicio de Lubeko kiel libera regna urbo ene de la Sankta Romia Imperio.

La lubeka flago estas rektangula tuko blank-ruĝe dividita (same kiel la brustoŝildo de la blazona aglo) kun la blazono en la supra flagostangoproksima angulo. La koloroj blanko kaj ruĝo troviĝas en la flagoj de la plej multaj Hanso-urboj.

Konstruaĵoj konsistigantaj la Mondan Kulturheredaĵon redakti

 
Lubeko dum la 14-a jarcento

La oficiala listo de kulturheredaĵaj monumentoj enhavas pli ol mil konstruaĵojn en la historia urbocentro. Gravaj kaj tre konataj estas i.a. la jenaj:

Urbodomo redakti

La urbodomo (Rathaus), troviĝante proksimume en la geografia centro de la malnovurba riverinsulo, estas konstrustila miksaĵo kies pli malnovaj partoj datumas de la 12-а jarcento. en la paso de la jarcentoj ĝi ĉiam denove plivastiĝis. Videblas do stilelementoj gotikaj, renesancaj, modernaj ktp. En la urbodomo ejas ankaŭ hodiaŭ la urba administracio.

Historiaj (mezepokaj) preĝejoj redakti

Lubeko havas ses gravajn mezepokajn preĝejojn, ĉiuj dediĉitaj al la kristana religio. la plej granda estas la preĝejo de Sankta Maria, proksime de la bazarejo kaj de la urbodomo. Ĝi estas la tria plej granda preĝejo de Germanio кај la plej grava originala arkitekturaĵo de la brikgotika stilo. Ĝi parte detruiĝis dum la 2-а mondmilito, sed ankaŭ hodiaŭ enhavas gravajn artaĵojn, ekzemple la plafonpentraĵojn de la preskaŭ 40 m mezuranta meza navo.

La dua lubeka preĝejo laŭ grandeco estas la dutura katedralo en la suda parto de la insulo. Arkitekture ĝi komenciĝis romanike, sed plikonstruiĝis laŭ aliaj stiloj. La ĉeesto de tiuj du grandaj preĝejoj, katedralo kај Sankta-Maria-preĝejo, respegulas la konfliktojn inter la lubeka burĝaro (Sankta Maria) kaj la lubeka episkopo (katedralo).

Alia granda preĝejo en la malnova urbo estas tiu de Sankta Petro, iomete je la sudo de la bazarejo. Ĝi estis origine la preĝejo de la lubekaj fiŝistoj kај enlandnavigaciistoj. Detruita dum la 2-a mondmilito kaj poste rekonstruita, ĝi hodiaŭ ne havas plu propran kredantaron sed anstataŭ tio loĝigas variajn ekspoziciojn kaj aranĝojn, ekzemple de la universitato de Lubeko. Ĝia turo estas uzata kiel elrigardejo.

Iomete je la nordo de la urbodomo troviĝas la preĝejo de Sankta Jakobo. Ĝi iam estis la preĝejo de la marnavigaciistoj. Ĝi sendamaĝe transdaŭris la 2-an mondmiliton kaj enhavas unu el la savoboatoj de la sinkita velŝipo Pamir.

Iomete pli malgrandaj estas la restantaj du preĝejoj: tiu de Sankta Egidio, en la orienta parto de la malnova urbo, kaj tiu de Sankta Katarina. La preĝejo de Sankta Katarina, iama franciskana preĝejo, ne havas turon, sed estas grava brikgotika arkitekturaĵo.

Urbopordegoj redakti

 
la Holstinia pordego

El la kvar iamaj pordegoj restas ĝis hodiaŭ nur du: la Holstinia pordego (germane Holstentor) kaj la Kastelpordego (Burgtor). La Holstinia pordego – la plej konata lubeka konstruaĵo – estas parto de iam pli granda defenda instalaĵo. Ĝi havas du turojn kaj enhavas nuntempe muzeon pri la urba historio.

La Kastelopordego, je la norda finpunkto de la malnovurba insulo, konstrue unuecas kun la kastelmonaĥejo (Burgkloster), iama dominikana monaĥejo. Tiu konstruaĵo datumas de 1227, sed de la mezepoka substanco nur restis iometo; novgotika arkitekturaĵo de la 19-а jarcento plejparte ĝin anstataŭas. Hodiaŭ tie ejas artomuzeo, sed dum la nacisocialismaj јаrој ene de ĝiaj muroj troviĝis kortumo kaj okazadis kvazaŭparadaj procesoj kontraŭ antifaŝistoj.

Malsanulejo de la Sankta Spirito redakti

La Hospitalo Sankta Spirito (Heiligen-Geist-Hospital) estas bona ekzemplo de mezepoka bonfaremo. Ĝi konstruiĝis de monhavaj burĝoj por havigi restejon ankaŭ al malriĉaj, malsanaj kaj maljunaj personoj. Kaj ĝis 1970 estis la granda halo kun la ĉ. 3 mezurantaj kartuzietoj maljunulejo, sed de tiam la maljunuloj loĝas en pli moderna alo. Nun la halo kaj kartuzietoj estas ĉiuvintre ejo de artmetia bazaro.

Mallonga historio de judismo en Lubeko redakti

 
Lubeko en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

Kiel la plej multaj societoj de tiama Eŭropo Lubeko ne estis tre tolerema kontraŭ judoj kaj ne tre ŝatis loĝadon de judoj sur sia ŝtata teritorio. En la jaro 1656 unue ekloĝis judaj familioj en la vilaĝo Moisling — hodiaŭ kvartalo lubeka —, kiuj estis fuĝintaj el Pollando-Litovio pro la kontraŭjudaj pogromoj dum kozaka leviĝo gvidita de la hetmano (kosakestro) Bogdan Chmielnicki. La proprietulo de la vilaĝo kaj bieno Moisling estis la lubeka urbestro Gotthard VON HÖVELN (16031671). Li ekloĝigis la aŝkenazajn judojn pro ekonomiaj konsideroj, sed tio igis lin celo de kritikado per la urba konsilio kaj burĝaro. Ĝis tiam oni estis ĉiam kontraŭstarinta judajn loĝontojn kaj sur la urba, kaj sur la de Lubeko regata eksterurba teritorioj.

La kverelo inter von Höveln kaj la lubeka gravularo eskaladis, kaj en la jaro 1667 li submetis sian vilaĝon al la dana reĝo kiel ties suverenan teritorion. La heredanto de von Höveln, ties bofilo von Wickede, sukcesis igi la danan reĝon koncesii loĝirajton kaj senlimitan komercan kaj moviĝan liberecon por judoj en Moisling. Sed tiuj rajtoj nur pririlatis la danan ŝtatan teritorion, ne la lubekan. Kaj la lubekanoj de donis al la Moisling-aj judoj la rajton komerci je la lubeka bazaro, el kiu kondiĉo rezultis gravaj ĉiutagaj problemoj por la judoj.

Ĝis 1762 la vilaĝo Moisling estis dana respektive Gottorf-a (ŝlesviga-dana dinastio) proprietaĵo. Dume prizorgis la judan juĝopovon en Moisling loka rabeno sub la estrado de la superrabeno de Altona (tiam urbo, hodiaŭ kvartalo de Hamburgo). Sed tiun jaron Moisling iĝis lubeka privatproprietaĵo, kio signifis, ke la urbo Lubeko povis ankaŭ tie realigi sian kontraŭjudan politikon. En la jaro 1806 la Moisling-a teritorio per dana-lubeka interŝtata kontrakto fariĝis lubeka ŝtatproprietaĵo. Per tio la ĉirkaŭ 300 judoj de Moisling iĝis lubekaj civitanoj, sen ke oni reguligis ilian rajtan situacion (kiu restis neregulita ĝis 1848).

18111813 Lubeko, estinte konkerita de Napoléon Bonaparte, apartenis al Francio (kiel parto de la departemento Bouches-de-l’Elbe [Elbo-riverbuŝoj]). La franca ŝtato malleĝigis diskrimadon de judoj kaj donis al ili plenajn civitanajn rajtojn. Tiucirkonstance ĉirkaŭ duono de la Moisling-a judaro transloĝiĝis al Lubeko. Sed baldaŭ Napoléon malvenkis, kaj plenumitaj de germana patriotismo la lubekanoj — inter ili ankaŭ multaj el la juda kredantaro — ĉasis la francojn el la urbo. Unu konsekvenco de tio estis, ke la lubeka senato jam 1814 malvalidigis la samrajtecon de la judoj. Ili devis forlasi la urbon kaj retransloĝiĝi Moisling-en. Engetoigitaj, ili pli kaj pli malriĉiĝis kaj gajnis sian vivon ĉefe per kolportado en najbaraj teritorioj.

En la jaro 1827 la kredantaro sukcesis konsekri novan preĝejon kaj 1837 oni inaŭguris elementan lernejon. 1848 kaj 1852 oni koncedis al la judoj plenajn juran egalrajtecon. Nur en 1880 estis starigita sinagogo de Lubeko en la kerna urbocentro. La plimulto da lubekaj judoj murdiĝis dum la nazisma regado en Germanio 19331945.

Elstaruloj redakti

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas:

  • Kotka (Finnlando), ekde 1969
  • Wismar (Germanio, Meklenburgo-Antaŭpomerio), ekde 1987
  • La Rochelle (Francio), ekde 1980
  • Klaipėda/Memel (Litovio), ekde 1990
  • Visby (Svedio), ekde 1999

Amikecaj kaj kunlaboraj kontraktoj ekzistas kun:

Krome la urbo havas amikajn rilatojn al pli ol 100 aliaj eŭropaj urboj, kiuj regule partoprenas la modernajn kunvenojn de Hansaj urboj.

Trafiko redakti

Lubeko per individua motora trafiko konektiĝas al la germanaj aŭtovojoj   kaj  , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti