Brikogotiko

(Alidirektita el Brikgotiko)

La brikogotiko, (ankaŭ nordgermana brikogotiko aŭ pli precize hansa brikogotiko, estas konstrumaniero de la gotika arĥitekturo en tiuj regionoj, kie aktivis la hansa ligo, do en norda Germanujo, Nederlando kaj la sudaj marbordaj regionoj de la Balta Maro. La uzado de briko kiel konstrumaterialo komenciĝis en norda Eŭropo jam en la 12-a jarcento, la plej malnovaj konstruaĵoj do ankoraŭ apartenas al la tiel nomata brikoromaniko. Konsekvence la brikogotiko transiris en la 16-a jarcento al la brikorenesanco.

Urbodomo kaj preĝejo Sankta Nikolao en Stralsund
Lübeck, ĉefurbo de la hansa ligo kaj centro de brikogotiko
Mariapreĝejo de Lübeck
Monaĥejo Lehnin, detala vidaĵo
Mariapreĝejo en Dancigo, la brikopreĝejo plej granda de la mondo
Mariaburgo ĉe la delto de Vistulo, en Pollando, de 1309 ĝis 1454 ĉefa sidejo de la ordeno de germanaj kavaliroj en orienta Prusio, ĝis nun plej granda brikokonstruaĵo de Eŭropo.
preĝejo Aa-kerk, 1492–1495, Groningen, Nederlando

Karakterize estas unuaflanke la manko de figuraj skulptaĵoj, kiuj ne estis realigeblaj el brikoj, aliaflanke la abunda strukturo el masonitaj ornamaĵoj kaj facostrukturigoj per alterno de ruĝaj kaj glazuritaj brikoj kaj blanke kalkitaj vandofacoj.

Multaj historiaj urbocentroj kaj unuopaj konstraĵoj eniris la liston de al monda heredaĵo de Unesko.

Disvastiĝo de la brikogotiko redakti

Brikarhitekturon oni vidas unualinie en regionoj, en kiuj ne estas suficaj trovejoj de naturŝtonoj. Tio validas aparte por la malaltebenaĵoj de norda Germanujo. Ĉar ĉi tiu regiono plejparte kongruas kun la influkampo de la hansa ligo (escepte Vestfalion kaj Rejnlandon), la brikogotiko fariĝis simbolo de ĉi tiu potenca urboligo kaj krom la platgermana lingvo esenca elemento de la nordgermana kulturspaco, aparte en la pli novaj urbofondaĵoj kaj la kolonioregiono norde kaj oriente de la Elbo. Tiu ĉi kulturspaco etendiĝis en la mezepoko kaj en la frua novepoko ĝis la tuta regiono suda de la Balta Maro kaj tenis grandan influon sur Skandinavujo. La plej sudaj konstruaĵoj de brikogotiko en Germanujo, jam ekster la vera disvastiĝokampo, estas la Montopreĝejo de Altenburg kaj la Ruĝa Turo en Chemnitz. Disaj gotikaj brikokonstruaĵoj tamen ankaŭ ekestis ekster la hansa-skandinava kulturspaco, ekzemple la katedralo de Albi en la sudo de Francujo.

En la nordokcidento, precipe laŭlonge de la riveroj Vezero kaj Elbo, la transporto de sabloŝtono relative bone eblis. Tio kaŭzis sintezon de rigida formaranĝo de orient-elbaj regionoj kun tiu de rejnlanda arĥitekturo. Brikoj utilis ĉefe por la masonado de la muroj, dum kiam sabloŝtono estis uzata por plastika formado. Ĉar tiel brikoj ne tenis formaranĝan funkcion, la plej multaj nordokcident-germanaj konstruaĵoj plej malvastasence ne apartenas al brikogotiko.

La manko de naturŝtonoj ne ĉie kaŭzis la elformadon de tipa brikokonstrua stilo. Ankaŭ en aliaj regionoj, ekz. en supra Bavarujo kaj supra Ŝvabujo, ofte mankis konstrumaterialoj, sed tie ne ekestis karakteriza brikokonstrua stilo. Tie oni faris konstruplastikon el prilaboritaj naturŝtonoj, ofte oni ankaŭ tegis brikan kernon per naturŝtonoj. Krom tio tamen ankaŭ tie troviĝas gotikaj konstruaĵoj en preskaŭ neta brikokonstrua maniero. Al ili apartenas ekz. la ĉefaj preĝejoj de Straubing, Dingolfing kaj Landshut.

Historiaj antaŭkondiĉoj redakti

Kadre de la koloniado de la regionoj En la 12-a kaj 13-a jarcentoj germanaj nobeloj konkeris la regionojn oriente de la Elbo, kie loĝis slavoj; poste tie ekloĝis komercistoj kaj kolonistoj el la nordokcidento de Germanujo. En 1158 Henriko la Leono fondis la urbon Lübeck, en 1160 li konkeris la slavan princejon Ŝverino. La koloniado egalpaŝis kun la kristanigo de la slavoj, kaj ekestis la episkopujoj de Ratzeburg, Ŝverino, Cammin, Brandenburgo kaj aliaj.

La novfonditaj urboj baldaŭ kunligis sin al alianco, la hansa ligo, kaj organiziĝis en variaj subligoj nomataj „kvartalo“, ekzemple la Vendlanda Kvartalo kun la ĉefurbo Lübeck aŭ la Gotlanda-Livona Kvartalo kun la ĉefurbo Revalo (Talino). La bonstataj komercourboj de la Hansa ligo estis aparte karakterizataj de ekleziaj kaj profanaj reprezentemaj domoj, ekzemple urbaj kaj paroĥaj preĝejoj, urbodomoj, burĝaj domoj de riĉaj komercistoj aŭ urbopordegoj. En la kamparo la monaĥeja arĥitekturo de la ordenoj grave kontribuis al la evoluo de la brika arĥitekturo, precipe tiu de la Cistercianoj kaj Premonstratoj. Inter Prusujo kaj Livlando la ordeno de germanaj kavaliroj sekurigis sian regadon per la konstruo de multaj akvofortikaĵoj, kiuj ankaŭ estis konstruataj el brikoj.

Historio de la evoluo redakti

Jam en frukristanismaj tempoj oni starigis preĝejojn el brikmasonaĵo, tiam laŭ intenco demonstracie sin dislimigi de la marmora arĥitekturo de paganaj temploj. Famaj ekzemploj el ĉi tiu epoko konserviĝis en Raveno.

Norde de la Alpoj venkis la brikarĥitekturo en la 12-a jarcento, do ankoraŭ en romanika epoko. Longan tempon en norda Germanlingvio superregis ligna konstruado, kiu tamen ne taŭgas por monumenta kaj pompa arĥitekturo. Por pli malgrandaj konstruaĵoj, precipe sur la kamparbiena tereno, la konstruado de trabofakaj domoj restis karakteriza ĝis vaste en la novepoko.

La uzado de brikoj kiel konstrumaterialo anstataŭanta naturŝtonojn komenciĝis en la velfaj teritorioj per la katedraloj kaj paroĥaj preĝejoj en Oldenburgo, Segeberg, Ratzeburg, Schleswig kaj la katedralo de Lübeck, kiun ekkonstruigis Henriko la Leono en 1173.

En la margraflando Brandenburgio, kie la natura manko de ŝtontrovejoj kaj la distanco al la Balta Maro, trans kiu eblus transporto, duoble necesigis anstataŭan konstrumaterialon, la brikarĥitekturo ekiĝis per konstruo de la katedralo de Brandenburgo, kiu komenciĝis en 1165 sub Albreĥto la Urso. Ĉefan pozicion por la brandenburgia brikarĥitekturo entenas la monaĥejo de Jerichow per sia preĝejo ekkonstruita jam en 1148. Je la rekonstruo de la katedralo de Havelberg oni uzis buntan miksaĵon el brikoj kaj naturŝtonoj.

Ankaŭ Danujo devis altransporti naturŝtonojn de granda distanco. Tial tie oni konstruis krom multaj preĝejoj ankaŭ Kastelon Nyborg kaj aliajn profanajn grandajn konstruaĵojn el briko. La katedralo de Ribe konstistas en siaj pli malnovaj partoj el naturŝtonoj, ĝiaj alkonstruoj tamen el brikoj.

Karakterizaĵoj de brikogotiko redakti

La romanikaj brikŝtonaj konstruaĵoj ankoraŭ sekvis la modelon de siatempa naturŝtona arĥitekturo kaj tradukis ties formlingvon en la novan brikŝtonan teĥnikon. En gotika epoko tamen evoluis karakteriza stilo stampita de materiala reduktiteco: La konstruaĵoj ofte estas tre masivaj kaj kolose altaj, de ekstere tamen pli modestaj kaj tute ne tiel subtilaj kiel tiuj en sudaj regionoj. Sed ili orientiĝas klare je la katedraloj de Francujo kaj je la Skeldo-Gotiko de Flandrujo, kiu ankaŭ enprenis francajn influojn.

Pli malfrue superregis teĥnikoj, kiuj pli postuleme strukturis la preĝejojn ekstere: ekzemple oni kalkis malantaŭe starantajn vandofacojn ofte blankaj, tiel ke ekestis kolora kontrasto al la malhela brikmatedrialo. Krom tio oni produktis apartajn muldoŝtonojn, kiu ebligis pli bonan imitadon de la konstruplastiko.

Ornamaj elementoj redakti

Brikoj kiel baza materialo redakti

Baza materialo por la brikproduktado estas argilo, kiu abunde troviĝas en la nordgermana altebenaĵo, tiel ke la briko tie evoluis al konstrumaterialo anstataŭanta naturŝtonon.

Normo je la konstruo de reprezentemaj konstruaĵoj fariĝis brikoj da tiel nomata monaĥeja formato (proks. 28×15×9 centimetroj ĝis 30×14×10 centimetroj kun averaĝe 1,5 centimetraj juntoj). Kontraste al la naturŝtona gotiko la konstruŝtonojn ne produktis katedralkonstruaj metiejoj, sed specialiĝintaj fabrikoj ekster la konstruejoj.

 
Novgotika brika preĝejo Sankta Johano en Helsinko

Akcepto kaj novinterpretado redakti

En la 19-a jarcento la akcepto de brikogotiko ekfloris post la 1860-aj jaroj per la novgotiko. Gravaj arĥitektoj tiustilaj estis ekz. Friedrich August Stüler en Berlino kaj Simon Loschen en Bremeno. Eminenta ekzemplo por novgotika konstruado laŭ stilo de la brikogotiko estas Schinkels la preĝejo de Friedrichswerder en Berlino.

 
Hejmlandprotekta stilo brikfarita: koncertejo „Die Glocke“ (la sonorilo) en Bremeno

Komence de la 20-a jarcento la tiel nomata hejmlandprotekta arĥitekturo kiel arĥitektura stilo en norda Gemanujo komencis reekpreni la konstruadon per brikoj, aparte en Ŝlesvigo-Holstinio. Tiu ĉi stilo ja estas libera de novgotikaj ornamaĵoj, tamen orientiĝis je tradiciaj modeloj.

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Hans Much: Norddeutsche Backsteingotik. Georg Westermann, Brunsvigo 1919
  • Hans Josef Böker: Die mittelalterliche Backsteinarchitektur Norddeutschlands. Darmstadt 1988. ISBN 3-534-02510-5
  • Gottfried Kiesow: Wege zur Backsteingotik. Eine Einführung. Monumente-Publikationen der Deutschen Stiftung Denkmalschutz, Bonn 20032, ISBN 978-3-936942-34-7
  • Angela Pfotenhauer, Elmar Lixenfeld: Backsteingotik. Monumente-Edition. Monumente-Publikationen der Deutschen Stiftung Denkmalschutz, Bonn 2000. Überarb. Auflage 20054. ISBN 978-3-936942-10-1
  • Fritz Gottlob: Formenlehre der Norddeutschen Backsteingotik: Ein Beitrag zur Neogotik um 1900. 1907. Postpresaĵo de la 2-a eldono, Verlag Ludwig, 1999, ISBN 3-9805480-8-2
  • Gerlinde Thalheim (Redaktion) et al.: Gebrannte Größe - Wege zur Backsteingotik. 5 volumoj. Monumente-Publikationen der Deutschen Stiftung Denkmalschutz, Bonn. Kompleta eldono de ĉiuj 5 volumoj sub ISBN 978-3-936942-22-4
  • B. Busjan, G. Kiesow: Wismar: Bauten der Macht – Eine Kirchenbaustelle im Mittelalter. Monumente Publikationen der Deutschen Stiftung Denkmalschutz, 2002, ISBN 978-3-936942-24-8

Eksteraj ligiloj redakti