Malfermi la ĉefan menuon
Chilehaus en Hamburgo

Brikoesprimismo estas la nomo por aparta variaĵo de esprimisma arĥitekturo je uzado de brikojceramikobrikoj, kiu ekestis en la 1920-aj jaroj ĉefe en Germanio.

Regionaj centroj de la brikoesprimismo estis la pli grandaj urboj de norda Germanio kaj de la die rejnlanda-vestfala industriregiono. Ankaŭ la Amsterdama Skolo flegis la arĥitekturostilon, kiu pli kaj pli disvastiĝis en aliaj regionoj.

StiloRedakti

 
Ceramikbrika fasadostrukturo
 
Domego Anzeiger-Hochhaus en Hanovro

La brikoesprimismo ekestis samtempe kun la nov-afereca arĥitekturo de Bauhaus. Dum kiam ĉi tiu defendis la forigon de ĉiaj ornamoformoj, la arĥitektoj de la esprimismo tamen evoluigis ornamentan formolingvon kun malmildaj, eĝohavaj, ofte akraj elementoj. Tio ĉi devis esprimi la dinamikon de la epoko, sed ankaŭ ties akrecon kaj ŝtreĉojn.

Plej grava konstrumaterialo estis la nomdoma briko, parte ankaŭ ceramikbrikoj. Aparte ŝatata estis por la formado de fasadoj la malmole bakita briko. Ĝi estis plej bone adaptita al la malfacilaj klimataj cirkonstancoj de industriaj terenoj aparte en la Ruhr-Regiono. Tamen ankaŭ gia karakteriza malmilda surfaco kaj la riĉa gamo da koloroj ekde bruno ĝis violkoloro faris ĝin modomaterialon de ĉi tiu epoko.

Aparta distingilo de la brikoesprimismo estas la vigleco de la fasadoj, kiun kaŭzis celata metado de la brikoj al strukturoj. Per tio grandaj murosurfacoj estis vigligeblaj. Parte oni eĉ uzis misbakitajn ceramikbrikojn pro iliaj individuaj vidaĵoj kiel ornamajn elementojn. Oni metis la eĝohavajn brikojn multmaniere unu ĉe la alian kaj kreis varian ornamaron ĝis skulpta formado. Horizontalaj brikvicoj el alterne antaŭen kaj malantaŭen metita masonado, ekzemple ĉe Hans-Sachs-Domo en Gelsenkirchen (1927), estas alia ofta distingilo.

Foje la fasadoformon kompletigis konstruplastiko el ceramikbrikoj kaj ceramiko. Multverkinta skulptisto estis Richard Kuöhl]. Ankaŭ Ernst Barlach kreis stuojn el ĉeramikbrikoj, ekzemple la komencon de la friso Gemeinschaft der Heiligen ĉe la Katarina-Preĝejo je Lübeck (ĝin kompletigis Gerhard Marcks).

Foje troviĝas citaĵoj de aliaj arĥitekturaj stiloj, tradukitaj en la formolingvon de briko. Ekzemple la Chilehaus de Fritz Höger en Hamburgo estas stampita de Art Déco. La domego de la gazeto Anzeiger en Hanovro citas okcident-azian arĥitekturon. Sed la brikoesprimismo ankaŭ kreis tute apartajn, foje arbitrajn formojn, ekzemple la parabolpreĝejoj (kiel la preĝejo Heilig Kreuz en Gelsenkirchen-Ückendorf).

Rejnlanda-vestfalia industriregionoRedakti

En la regiono ĉe Ruhr kaj Rejno la brikoesprimismo travivis sian plej grandan disvastiĝon kaj fariĝis kvazaŭ regiona stilo. La materialo rezistis al la industriklimato. Krom tio ĝi ebligis ekvilibratan, riĉan fasadoformadon kun relative malmulta elspezo. Nur la malmole bakitaj brikoj estis multkostaj, tiel ke ankaŭ troviĝas domoj kun parte stukita, parte brika fasado.

Kaj en la industria arĥitekturo (fabrikhaloj, administrejoj, turakvujoj ktp.) kaj ankaŭ en la loĝdoma konstruo en la tuta Ruhr-Regiono ekestis multaj ekzemloj. Ankaŭ reprezentaj domoj kiel urbodomoj, poŝtoficejoj, preĝejoj kaj burĝodomoj estis starigitaj brike.

Ĝrava domo el ĉi tiu epoko estas la Hans-Sachs-Domo en Gelsenkirchen de Alfred Fischer, planita kiel plurfunkcia domo, poste tamen uzata kiel urbodomo. Per sia relative modesta brikofasado kaj rondigitaj anguloj ĝi transpontigas esprimismon kaj Nova Afereco.

Ankaŭ en Gelsenkirchen, en la urboparto Ückendorf, troiĝas la ĉefverko de Josef Franke, la parabolpreĝejo Heilig-Kreuz. La preĝejovolbo prezentas altan parabolon. Sur la pinto de la angula turo staras Kristo-figuro fasonita el brikoj. Heilig-Kreuz estis kiel preĝejo fermita la 18-an de aŭgusto 2007.

Aliaj ekzemplaj konstruaĵoj en la Ruhr-Regiono estas la policprezidantejo, Bert-Brecht-Domo kaj la urbodomo en Oberhausen, Alfred Fischers la administrejo de la Regiona Ligo Ruhr en Essen, la administrejo de la publiktrafika entrepreno BOGESTRA kaj la policprezidantejo en Bochum, same kiel la infanĥirugiejo de la urba malsanulejo en Dortmund. Apartaĵo de la esprimismo troviĝas en Kamp-Lintfort en la malalta Rejnlando: Tie ekestis inter 1920 kaj 1924 proksimume 14 duloĝejaj domoj laŭ stilo de esprimismo, kiujn starigis karbominejo „Friedrich Heinrich“ AG por superaj dungitoj (ekz. minteknikistoj). Elstaraj ekzemploj por brikoesprimismo en Duseldorfo estas la domensemblo Ehrenhof, la Wilhelm-Marx-Domo kaj la loĝodomoj ĉe la stratoj Kaiserswerther Straße, Cecilienallee, Lützowstraße kaj la placo Golzheimer Platz.

Aliaj arĥitektojRedakti

ReferencojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Backstein-Expressionismus, broŝuro de la urbo Gelsenkirchen, (elŝutebla ĉi tie)
  • Helmut Bertram: Visitenkarten aus Backstein. En: Lichtwark-Heft n-ro 75. Verlag HB-Werbung, Hamburgo-Bergedorf 2010. ISSN 1862-3549.
  • Jürgen Kwiatkowski und Peter Gottschlich: Kamp-Lintfort – Menschen und Denkmäler. Sutton-Verlag 2007, ISBN 978-3-86680-092-2.

Eksteraj ligilojRedakti