Ernst BARLACH (naskiĝinta en la 2-a de januaro 1870 en Wedel, mortinta en la 24-a de oktobro 1938 en Güstrow) estis germana skulptisto, grafikisto kaj dramisto, kiu estis sub la influo de la nordgermana ekspresionismo. Li anis ĉe Berlina secesio.

Ernst Barlach
Persona informo
Ernst Barlach
Naskiĝo 2-an de januaro 1870 (1870-01-02)
en Wedel
Morto 24-an de oktobro 1938 (1938-10-24) (68-jaraĝa)
en Rostock
Mortis per kora malsufiĉo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Alma mater Académie Julian vd
Subskribo Ernst Barlach
Familio
Infanoj Nikolaus Barlach vd
Profesio
Alia nomo Barlach, Ernst Heinrich • Baruraha, Erunsuto • Barlah vd
Okupo skulptisto • gravuristo • verkistodramaturgoilustristo • grafikartisto vd
Laborkampo skulptarto vd
Verkado
Verkoj The Mole ❦
Q73245840 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Artista vivo redakti

Li trejnitis ĉe la hamburga Artmetilernejo, la Arta akademio en Dresden kaj finfine ĉe la Julian-akademio en Parizo. Dum vojaĝo tra Rusio en la jaro 1906-a li ekkontaktis la rusan popolan arton kaj fascinigis por si la lignoskulptadon.

En 1910 li ekloĝis en Güstrow kiel li malgraŭ persekuto fare de la nazioj vivis ĝis la morto.

Verkaro redakti

Staras en la centro de la verko simplaj sed gigante aspektantaj plastikaĵoj el ligno, argilo aŭ bronzo prezentantaj la homon kiel kreaturon suferantan, senfeligitan sed samtempe plenan de vizioj.

En la 2-a duono de la 1920-aj kaj en la fruaj 1930-aj jaroj li faris por pluraj germanaj urboj memorigilojn kaj monumentojn por falintaj soldatoj, ekz. por Güstrow, Köln kaj Magdeburg.

 

Krome li kreis portretajn bustojn, lignogravuraĵojn kaj litografojn, per kiuj li parte ilustris siajn proprajn dramojn. Nombriĝas al liaj plej konataj skulptaĵoj Hirte im Sturm (1908, Kunsthalle, Bremen) kaj Singender Mann (1928, Städtische Kunsthalle, Mannheim); al la plej gravaj literaturaĵoj nombriĝas la dramoj Der arme Vetter (1918), Die Sündflut (1924), Der Blaue Boll (1926) kaj la romano Seespeck (1913-1914, publikigita nur en 1948), en kiuj li traktis temojn kiuj lin okupis: serĉado je Dio, neceso de la malbono por la savo kaj similaj.

Multaj verkoj hodiaŭ videblas en la Ernst-Barlach-memorigloko en Güstrow kaj en la Ernst-Barlach-domo en Hamburg.

Eksteraj ligiloj redakti