Nyborg (laŭvorte "nova fortikaĵo") estas dana haven-urbo ĉe la orienta marbordo de la insulo Fyn kun 31 009 loĝantoj (2008).

Nyborg
urbo
NyborgSchloss.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Danio
Regiono Fyn
Poŝtkodo 5800 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31 573
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 20′ N, 10° 45′ O (mapo)55.333310.75Koordinatoj: 55° 20′ N, 10° 45′ O (mapo)
Alto 23 m [+]
Areo 276,8 km² (27 680 ha)
Map DK Nyborg.PNG
Situo de Nyborg
Situo de Nyborg

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Nyborg Kommune [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Kun pli ol 700-jara historio ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj de Danio. La unuaj historiaj mencioj pri la urbo devenas de la jaro 1193, kiam oni konstruis la kastelon (starantan ĝis hodiaŭ - vidu la suban foton). Ĝi havas urborajtojn ekde la jaro 1202. En la 17-a jarcento Nyborg estis krom Kopenhago kaj Fredericia unu el la 3 plej grandaj fortresoj en Danio. En la jaro 1659 la fortreso sukcese defendis sin dum la sveda sieĝo danke al nederlanda helpo de admiralo Michiel de Ruyter.

Apud Nyborg situas la Granda Belto-ponto (vidu la suban foton) kiu kunligas la insulon Fyn / Fueno kun la insulo Sjælland / Zelando.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto Nyborg estas naskiĝloko de Paul Neergard.

Partneraj urbojRedakti

  Kołobrzeg, Pollando La esperantistoj de EDE-PL loĝantaj en Kołobrzeg pretas kunlabori kun esperantistoj de Nyborg.