Kołobrzeg

urbo en nuntempa Pollando

Kołobrzeg [Koŭobĵeg] (germane ĝis 1945 Kolberg, antaŭ 1891 Colberg; kaŝube: Kòlbrzég) estas pola kuracloka urbo en provinco Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la samnoma distrikto Kołobrzeg. Fine de 2021 en la urbo vivis 44 340 loĝantoj.

Kołobrzeg
germane: Kolberg

Blazono

Blazono
urba komunumo • Hansa urbokuraclokourbo • turisma celloko
Kołobrzeg (Pollando)
Kołobrzeg (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Kołobrzegu (pole),
Kolbergs germane
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Kołobrzeg
Komunumo komunumo Kołobrzeg
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1255
Koordinatoj 54° 10′ N, 15° 34′ O (mapo)54.16666666666715.566666666667Koordinatoj: 54° 10′ N, 15° 34′ O (mapo)
Areo 25,67 km²
Loĝantaro 44340 (en 2021)
Loĝdenso 1 725 loĝ./km²
Poŝtkodo 78-100 ĝis 78-106
Telefona antaŭkodo 94
Aŭtokodo ZKL
TERYT 4324408011
Estro urbestro Janusz Gromek
Adreso de estraro ul. Ratuszowa 13
Retpoŝto de estraro prezydent@post.pl
Poŝtkodo de estraro 78-100
Telefono de estraro 094 352 3750
Fakso de estraro 094 352 3769
Poŝto de estraro urzad@um.kolobrzeg.pl
Ĝemelaj urboj vidu maldekstre
Komunuma retejo http://www.kolobrzeg.pl
vdr

Geografio

redakti

La urbo situas en norda Pollando ĉe enfluo de la rivero Parsęta [Parsenta] en la Baltan Maron. La urbo troviĝas inter la du makroregionoj: la ĉemara regiono de Szczecin kaj la ĉemara regiono de Koszalin.

 
Ĉemara plaĝo kun Monumento de la geedziĝo de Pollando kun la Balta Maro kaj la mara lumturo en Kołobrzeg

Historio

redakti

Historio de la urbo[1]

redakti

Mezepoko

redakti

Kołobrzeg estas unu el la plej aĝaj urboj de nuna Pollando. Jam en la 8-a jc ekzistis setlejo kun la burgo en la loko de hodiaŭa vilaĝo Budzistowo (legu: Budzistovo).

En la jaro 1000 la pola princo Boleslao la 1-a (Pollando) nomata "la Brava" establis tie la episkopejon por la tuta Pomerio - kun la unua episkopo Reinbern. En la jaroj 1007 - 1013 ĝi ne plu ekzistis.

En la 13-a jc Kołobrzeg estis dependa de episkopoj de Kamień Pomorski (legu: Kamjenj Pomorski), kaj post la morto de pola reĝo Boleslao la 3-a nomata "la Buŝkurba" (pole: Krzywousty /legu: Kĵivousti) (1138) estis sub la influo de germana imperiestro kaj poste de la reĝo de Danio. Urborajtoj de la jaro 1255. En la 14-a jarcento ĝi iĝis ano de Hansa ligo.

Fine de la 13-a jarcento kaj komence de la 14-a jarcento Kołobrzeg estis jam fortika komerca centro ĉirkaŭita per la defendmuroj kaj fosaĵo. En la sekva jarcento la urbo iom post iom perdadis la polan kaj slavan karakteron.

Historio de la 16-a jarcento ĝis la 19-a jarcento

redakti
 
Eŭropo dum la Tridekjara Milito
 
La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Teritorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve

Dum la Tridekjara Milito (1618-1648) Kołobrzeg konkeris la sveda armeo.

 
La sukcesa sieĝo de la fortreso Kołobrzeg / Kolberg en la jaro 1761 dum la Sepjara milito fare de generalo Aleksandr Suvorov

La armeo forlasis la urbon nur en la jaro 1653, kaj transdonis ĝin laŭ la kontraktoj al Brandenburgio. De 1653 regis tie Brandenburgio kaj estis konstruita la fortreso.

 
La milit-operacoj de la rusia armeo tra neŭtrala teritorio de la Unio de Pollando-Litovio (namata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj), dum la Sepjara milito (1756–1763)
 
Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro

Dum la Sepjara milito la urbon en la jaro 1761 kaptis la rusa armeo sub gvido de generalo Aleksandr Suvorov (vidu la apudan foton). En la Sepjara milito (1756 - 1763) batalis je unu flanko Britio kaj Prusio kaj je la alia Aŭstrio, Francio, Rusio - do ĉiuj eŭropaj grandaj potencoj de la epoko.

En la jaro 1807 dum la Napoleonaj militoj la fortreson Kołobrzeg / Kolberg sieĝis armeo de Napoleono kaj pola kolonelo Sułkowski, tamen la urbo defendis sin ĝis la Paca Traktato subskribita en: germane: Tilsit (legu: Tilzit), litove: Tilžė (legu: Tilĵe) - nun tiu urbo estas en la rusa enklavo kaj nomas: Sovetsk (legu: Sovjetsk)).

Dum tuta historio estis en Kołobrzeg la komerca kaj fiŝa havenoj kaj la centro de salo (salfarejo). Tio permesis la rekonstruon de la urbodomo, konstrui la ŝtonan moleon, establigon de la teatrejo kaj konstruo de la novaj fervoj-linioj.

Historio dum la 20-a jarcento

redakti

Fine de la 19-a jarcento ĉe la stratoj brilis la gas-lanternoj, kaj komence de la 20-a jarcento ekfunkciis la urba kanalaro. Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). Dum la periodo postmilita la urbo ricevis la statuson de la kuracloko (banloko) kaj ekestis kiel distrikta urbo.

Kuracloko

redakti

Mara banejo kaj kuracloko – multaj kurac- kaj ripozdomoj, subtegmenta naĝejo. En la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj troviĝas fontoj de mineralakvoj, sala fonto kaj kuraca ŝlimo. En Kołobrzeg oni kuracas malsanojn de la supraj spirorganoj kaj de sangocirkulado, artrozon kaj diabeton.

Kulturo

redakti

Kołobrzeg estas ankaŭ dinamika kulturcentro – ekde la jaro 1967 okazas tie ĉi Festivalo de Soldata Kanto, funkcias Galerio de Nuntempa Arto, okazas Internaciaj Renkontoj kun Folkloro "Interfolk"; somere okazas pluraj koncertoj de fame konataj kantistoj, muzikistoj kaj kabaredistoj.

Esperanto

redakti
 

En la urbo aktivas Stanislao Stolc, pastro, esperantisto kaj ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL). En tiu fama kuracloko kuracis sin ankaŭ esperantistoj, ekzemple februare 2013 Irena Grochowska (sekretariino de EDE-PL) el Wągrowiec kaj junie-julie 2017 Eduardo Kozyra, prezidanto de EDE-Pollando

Transporto

redakti

Kołobrzeg estas fervoja nodo kun linioj al Koszalin, Białogard kaj Goleniów. La grandurbo havas someran pasaĝeran pramkonekton kun Nexø sur insulo Bornholm.

 
La brikdomo ĉe la strato E. Gierczak (legu: Gjerĉak)
 
La urbodomo

Bibliografio

redakti
  • Tadeusz Gasztold, Hieronim Kroczyński, Hieronim Rybicki, Kołobrzeg zarys dziejów, Poznano: Wydawnictwo Poznańskie, 1979.
  • Hieronim Kroczyński, Dzieje Kołobrzegu - kalendarium od czasów najdawniejszych doroku 1945, Kołobrzeg: Kołobrzeskie Towarzystwo Społeczno-Kulturalne, 2000.
  • Hieronim Kroczyński, Kronika Kołobrzegu, Koszalin: Wydawnictwo Le Petit Cafe, 2001.

Partneraj urboj

redakti

Konataj urbanoj

redakti

Fotogalerio

redakti
urba panoramo el la kafejo „Widokówka” / "Bildkarto" en la sanatorio "Perlo de Balta Maro"

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk.