Pomerio
Pomerio (germane Pommern; pole Pomorze) estas geografia kaj historia regiono en la nordo de Germanio kaj Pollando ĉe la suda bordo de la Balta Maro (Pomeria Golfo), kaj ambaŭflanke de la Odro. La nomo venas de la kaŝuba po more = "ĉe la maro".
De la 12-a ĝis la 17-a jarcento estis la Duklando Pomerio regata de la dinastio Grifoj.
Inter 1816 kaj 1945 Pomerio estis prusia provinco.
La nuna politika divido de la historia regiono Pomerio estas:
- okcidenta parto: historie ankaŭ nomata Antaŭpomerio, apartenas al Germanio, kiel parto de la germana federacilando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Proksimume tiu parto apartenis al Svedio de 1648 ĝis 1815, nomata Sveda Pomerio.

Teritoria pligrandigo de Prusio inter 1600 kaj 1795: ● blue: Margraflando Brandenburgio en 1600 ● verde: Duklando Prusio en 1600 ● flave: Teritorioj aneksitaj ĝis 1772: 1. Nova Silezio 2.Varmio 3. jen Pomerio 4. Antaŭpomerio 5. Magdeburgo 6. Osnabrück 7. Minden 8. graflando Mark 9. Kleve ● ruĝe: pluse aneksitaj ĝis 1795
- orienta parto: historie ankaŭ nomata Malantaŭpomerio, apartenas al Pollando, proksimume:
- la nuna pola Okcidentpomeria Provinco, Województwo zachodniopomorskie,
- okcidenta parto de la nuna pola Pomeria Provinco, Województwo pomorskie kaj
- nordorienta parto de la nuna Kujavia-Pomeria Provinco, Województwo kujawsko-pomorskie.