Okcidentpomeria provinco

provinco de Pollando
(Alidirektita el Okcidentpomeria Provinco)

La Okcidentpomeria provinco (pole Województwo zachodniopomorskie) ekde 1945/1946 estas provinco (historie vojevodio) de Pollando. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando ĉe la limo de Germanio kaj ĉe la Balta maro. La ĉefurbo estas Szczecin (germane Stettin). Fine de 2024 en la provinco vivis 1 622 760 loĝantoj[1] sur areo de 22 896 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Pomeria Provinco, Grandpollanda Provinco, Lubuŝa Provinco, Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Distrikto Uecker-Randow kaj Distrikto Antaŭpomerio-Greifswald.

Okcidentpomeria provinco
Vojevodio
FlagoBlazono
Provincoj de Pollando [+]

LandoPollando

Koordinatoj54° N, 16° O (mapo)53.615.533333333333Koordinatoj: 54° N, 16° O (mapo)
ĈefurboSzczecin
- koordinatoj54° N, 16° O (mapo)53.615.533333333333Koordinatoj: 54° N, 16° O (mapo) [+]
Akvokolektejo22 896 km² (2 289 600 ha) [+]
Areo22 896 km² (2 289 600 ha) [+]

Loĝantaro1 622 760 [+] (31-a de decembro 2024)
Denseco70,88 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]
ISO 3166-2PL-32

Okcidentpomeria provinco (Tero)
Okcidentpomeria provinco (Tero)

Okcidentpomeria provinco (Okcidentpomeria Provinco)
Okcidentpomeria provinco (Okcidentpomeria Provinco)
DEC

Map
Okcidentpomeria provinco

Vikimedia Komunejo:  West Pomeranian Voivodeship [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Administra divido

redakti

La provinco dividiĝas en 18 distriktojn (powiaty), kaj krome ekzistas tri eksterdistriktaj urboj. Tiuj tri urboj poe situas lime respektive centre de distriktoj kiuj portas la nomon de la koncerna urbo, sed la urba teritorio malgraŭ la nomo ne apartenas al la samnoma distrikto.

  1. Szczecin (germane Stettin) 407.260; 301 km²
  2. Koszalin (Köslin) 107.307; 83 km²
  3. Świnoujście (Swinemünde) 40.901; 197 km²
  1.   distrikto Białogard, administra centro Białogard (Belgard) 44 181; 845 km²
  2.   distrikto Choszczno, administra centro Choszczno (Arnswalde) 44 205; 1 328 km²
  3.   distrikto Drawsko, administra centro Drawsko Pomorskie (Dramburg) 53 245; 1 764 km²
  4.   distrikto Goleniów, administra centro Goleniów (Gollnow) 81 189; 1 616 km²
  5.   distrikto Gryfice, administra centro Gryfice (Greifenberg) 56 216; 1 017 km²
  6.   distrikto Gryfino, administra centro Gryfino (Greifenhagen) 76 562; 1 870 km²
  7.   distrikto Kamień, administra centro Kamień Pomorski (Cammin) 43 950; 1 003 km²
  8.   distrikto Kołobrzeg, administra centro Kołobrzeg (Kolberg) 76 562; 725 km²
  9.   distrikto Koszalin, administra centro Koszalin (Köslin) 64 459; 1 668 km²
  10.   distrikto Łobez, administra centro Łobez (Labes) 33 172; 1 065 km²
  11.   distrikto Myślibórz, administra centro Myślibórz (Soldin) 61 949; 1 182 km²
  12.   distrikto Police, administra centro Police (Pölitz) 86 489; 665 km²
  13.   distrikto Pyrzyce, administra centro Pyrzyce (Pyritz) 36 239; 726 km²
  14.   distrikto Sławno, administra centro Sławno (Schlawe) 52 695; 1 043 km²
  15.   distrikto Stargard, administra centro Stargard Szczeciński (Stargard in Pommern) 118 947; 1 520 km²
  16.   distrikto Szczecinek, administra centro Szczecinek (Neustettin) 72 383; 1 766 km²
  17.   distrikto Świdwin, administra centro Świdwin (Schivelbein) 42 996; 1 093 km²
  18.   distrikto Wałcz, administra centro Wałcz (Deutsch Krone) 49 705; 1 415 km²

(nombro de loĝantoj kaj areo laŭ stato fine de 2024)[1]

 
mapo de la provincaj distriktoj
Distriktoj plej granda plej eta
laŭ areo distrikto Gryfino distrikto Police
laŭ nombro de loĝantoj distrikto Stargard distrikto Łobez


 
kajaka turista akvovojo de la rivereto Gunica en Police-Jasienica
 
la lumturo de Kołobrzeg

Transporto

redakti

La provinco, lokigita en centra Mezeŭropo, estas bone atingebla de ĉiuj flankoj, aŭte, fervoje kaj ankaŭ boate (precipe per la haveno de Koszalin). Ekzemple jen aparte elstariĝu la fervojlinio Szczecin Dąbie – Sobieradz, pola neelektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la Okcidentpomeria Provinco, kiu havas apartan vikipedian artikolon. Ĝi kunigas stacion Szczecin Dąbie kun Sobieradz (historie Woltersdorf) en la komunumo Gryfino. Nuntempe la linio estas aktiva nur por vara transporto.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti