Pyrzyce

historia urbo en nuna Pollando

Pyrzyce (kaŝube: Përzëca; aliaj nomoj dum tuta historio de la urbo: Piriz 1186, Puritz 1186, Piriz 1217, Pirijtz 1577, Pyritz, germane: Pyritz) - estas la urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de nuna Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la centro de ankaŭ samnoma distrikto Pyrzyce. Fine de 2021 en la urbo vivis 12 041 loĝantoj.

Pyrzyce
germane: Pyritz

Blazono

Blazono
urbo
Pyrzyce (Pollando)
Pyrzyce (Pollando)
DMS

Map

Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Pyrzyce
Komunumo komunumo Pyrzyce
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1235
Urborajtoj 1263
Koordinatoj 53° 8′ N, 14° 53′ O (mapo)53.13333333333314.883333333333Koordinatoj: 53° 8′ N, 14° 53′ O (mapo)
Areo 38,79 km²
Loĝantaro 12041 (en 2021)
Loĝdenso 328,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 74-200
Telefona antaŭkodo 91
TERYT 4324312054
Estro Kazimierz Lipiński
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Ratuszowy 1
Poŝtkodo de estraro 74-200
Telefono de estraro 91 570-00-89
Fakso de estraro 91 570-01-54
Ĝemelaj urboj (Svedio) Hörby
(Pollando) Złocieniec
(Pollando) Goleniów
(Germanio) Korbach
(Ĉeĥio) Vysoké Mýto
(Germanio) Bad Sülze
Komunuma retejo http://www.pyrzyce.um.gov.pl
vdr
statuo de Sankta Otto, apostolo de Pomerio, patrono de la urbo, en Bamberg

La setlado en la regiono estas tre malnova, la unuaj skribaj mencioj aperis jam en la 8a-9a jarcentoj. En la dua duono de la 10-a jarcento la loĝloko estis sub la pola regado de dinastio Piastoj t.e. la unua pola princo Mjeŝko la 1-a, sed jam en la 11a jarcento denove Pyrzyce havis la sendependan politikon kadre de la ŝtato Pomerio. En la jaro 1124 la loĝantoj de la loko estis baptitaj. La kristanigan mision, senditan tien fare de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa gvidis la germana episkopo Otto el Bamberg, kiu poste estis konata kiel Sankta Otto, apostolo de Pomerio, patrono de la urbo. La urbo ekhavis urbajn rajtojn laŭ la magdeburga juro dum la jaro 1263 kaj ekonomie proksime kunlaboris kun la najbaraj hansaj urboj Stettin kaj Stargard. Dum la mezepoko, la urbo estis germanlingva dum preskaŭ sep jarcentoj, ĝis la forpelo de la germanoj en 1945 kaj la posta aneksado fare de Pollando.

La preĝejo de Sankta Otto el Bamberg, nun Maria-preĝejo


Ĝemelaj urboj redakti