Mjeŝko la 1-a

duko de Pollando
(Alidirektita el Mjeŝko la 1-a (Pollando))

Mjeŝko la 1-a, pole Mieszko (naskiĝis 922-945, mortis la 25-an de majo 992) estis duko de Pollando el la dinastio Piastoj reganta de ĉirkaŭ 960. Li estis filo de Siemomysł, nepo de Lestek, patro de Boleslao la 1-a kaj la filino Sigrid. Krome li estis frato de Czcibor (latine Cidebur), kaj laŭ patrina parenceco avo de Knuto la Granda. La nepoj de Mjeŝko la 1-a lernis jam la grekan lingvon kaj la latinan en Krakovo.

Mjeŝko la 1-a
Duko de Pollando
Mjeŝko pentrita de Jan Matejko, 19-a jarcento
Mjeŝko pentrita de Jan Matejko, 19-a jarcento
Regado ĉirkaŭ 960–992
Antaŭulo Siemomysław
Sekvanto Boleslao la 1-a, lia filo
Ceteraj titoloj pola princo
Persona informo
Mieszko I
Naskiĝo 922-945
Morto 25-an de majo 992 (0992-05-25)
Tombo Katedralo de Poznano vd
Religio slava religio vd
Familio
Dinastio Piastoj vd
Patro Siemomysl vd
Patrino Gorka vd
Gefratoj Cidebur • Adelajda Biała Knegini vd
Edz(in)o Oda von Haldensleben • Dobrava vd
Infanoj Boleslao la 1-a de Pollando • Sigrid la Fiera • Mjeŝko Mjeŝkovic • Świętopełk • Lambert • Gunhilda • Vladivoj vd
Profesio
Okupo politikistosuvereno vd
Margrafo de la Norda Markio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a

Vivo redakti

Mjeŝko la 1-a estas unua historia reganto de polanoj (konjektata antikva tribo, antaŭuloj de la nunaj poloj), konsiderata fakta kreinto de la pola ŝtateco. Li daŭrigis politikon de sia patro kaj avo, kiuj kiel regantoj de pagana princlando troviĝanta sur la terenoj de la nuntempa Grandpolujo, pere de aliancoj kaj militforto subordigis al si Kujavion kaj verŝajne Orientan Pomerion kaj Mazovion. Dum pli granda periodo de sia regado li batalis pri Okcidenta Pomerio, okupante ĝin ĝis la rivero Odro. Dum siaj lastaj vivojaroj lia armeo ekmilitis kun Ĉeĥio konkerante Silezion kaj verŝajne Malgrandpolujon.

Danke al kristanigo en 966 kaj edziĝo (en 965) kun Dobrava Mjeŝko enigis sian ŝtaton en la kulturon de okcidenta kristanismo. Krom konkerado grandan signifon por estonteco de la princlando estis internaj reformoj por plua konstruo kaj plibonigo de la ŝtato.

 
La Ora Kapelo en la Katedralo de Poznano, la statuoj de Mjeŝko la 1-a kaj Boleslao la 1-a

Konservitaj fontoj permesas aserti, ke Mjeŝko estis lerta politikisto, talenta militisto kaj karisma reganto. Li lertis en diplomatio ligante aliancojn unue kun Ĉeĥio, poste kun Reĝlando Svedio kaj la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio. En eksterlanda politiko gvidis sin antaŭ ĉio laŭ naciaj aferoj paktante eĉ kun siaj pli fruaj malamikoj. Al siaj filoj postlasis la ŝtaton kun pli alta pozicio en Eŭropo kaj almenaŭ duobligita teritorio.

Bibliografio redakti

Fontaj tekstoj

Literaturo

  • Jerzy Strzelczyk, Mieszko I (Mjeŝko la 1-a), eldonejo Wydawnictwo Poznańskie, Poznano, 2013, p. 232
  • Philip Earl Steele, Conversion and baptism of Mieszko I (Konverto kaj bapto de Mjeŝko la 1-a), eldonita en pola traduko Nawrócenie i chrzest Mieszka I en la eldonejo Wydawnictwo Avalon 2005, p. 152

Vidu ankaŭ redakti

 
La monumento de Mjeŝko la 1-a sur la urboplaco de Mieszkowice (germane Bärwalde in der Neumark)