Dobrava (naskiĝis inter 933 – 936, mortis 977) estis filino de bohemia princo Boleslao la 1-a kaj lia edzino Biagota.

Dobrava
Doubravka de Bohemio, desegnaĵo de Jan Matejko, 19-a jarcento
Doubravka de Bohemio, desegnaĵo de Jan Matejko, 19-a jarcento
Persona informo
Dobrawa Przemyślidka
Naskiĝo inter 933 – 936
en Duklando Bohemio
Morto 977
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Bohemio [#]
Familio
Dinastio Přemyslidoj [#]
Patro Boleslao la 1-a de Bohemio [#]
Patrino Biagota [#]
Gefratoj Mlada • Boleslao la 2-a de BohemioKristiano Strachkvas [#]
Edz(in)o Mjeŝko la 1-a
Infanoj Boleslao la 1-a de Pollando • Gunzelin, Margrave of Meissen • Gunhilda [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Laborkampo historio de kristanismo • reĝa dinastio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dobrava aŭ ankaŭ Doubravka (germane Guta aŭ Bona) estis la plej aĝa filino de Boleslav la 1-a kaj lia edzino, pri kiu estas konata nur la nomo, konservita sur tiutempaj denaroj. Ŝia eduko okazis en virina klostro versimile en Regensburg. Pli poste studis tie ankaŭ ŝiaj gefratoj Strachkvas (Kristián), posta ekleziulo kaj kronikisto, kaj Mlada, fondintino de la unua virina klostro en Bohemio, monaĥejo Sankta Georgo.

En la jaro 965 ŝi estis edzinigita al la unua historie konata pola princo Mieszko la 1-a. Ŝajnas, ke ŝi grave influis sian edzon. Li jam tiutempe planis sian bapton, kiu okazis jaron poste.

Ŝia plej aĝa filo estis la unua pola reĝo Boleslav la 1-a, nomata la Brava, kiu mallonge okupis eĉ la bohemian princan tronon. Krome ŝi naskis du filinojn, unu el ili iĝis sveda kaj dana reĝino Sigrid, edzino de Sven Forkbarba, la dua edziniĝis eble al iu slava aliancano. Ne estas klare, ĉu ŝia filo povis esti ankaŭ Vladivoj, reganta mallonge en Bohemio.

Post ŝia morto la rilatoj inter la du Boleslaoj malamikiĝis.

FontojRedakti

  • SLÁMA, J.: Slavníkovci ve středověkém písemnictví, Praha, 1987