Jan Alojzy MATEJKO (naskiĝis la 28-an de julio 1838 en Krakovo, mortis la 1-an de novembro 1893 en Krakovo) estis la plej fama pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj. Li estas la aŭtoro de pentraĵoj kiuj interalie prezentas polajn reĝojn, batalon de Grunwald kaj la plej faman polan bufonon, Stańczyk.

Jan Matejko
Memportreto de Jan Matejko
Memportreto de Jan Matejko
Persona informo
Jan Matejko
Naskiĝo 24-an de junio 1838 (1838-06-24)
en Respubliko Krakovo
Morto 1-an de novembro 1893 (1893-11-01) (55-jaraĝa)
en Krakovo, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Religio katolikismo vd
Etno poloj vd
Lingvoj polagermana vd
Loĝloko Krakovo vd
Ŝtataneco Respubliko KrakovoCislajtio vd
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow • Jagelona Universitato • Akademio de Belartoj Munkeno • Bartłomiej Nowodworski High School vd
Subskribo Jan Matejko
Familio
Patro Franciszek Ksawery Matejko vd
Patrino Joanna Karolina Rossberg vd
Gefratoj Franciszek Matejko vd
Edz(in)o Teodora Matejko vd
Infanoj Helena Unierzyska • Q124611187Q124618387 vd
Profesio
Okupo pentristo • universitata instruisto vd
Laborkampo pentrado • art of drawing • eduko vd
Aktiva en VienoParizoMunkeno vd
Verkado
Verkoj Prusa Omaĝo ❦
Batalo de Grunwald ❦
Constitution of May 3, 1791 ❦
Stańczyk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno kaj infanaĝo redakti

Liaj geavoj estis ĉeĥaj kamparanoj de la loko Roudnice. Lia patro Franciszek naskiĝinta en Hradec Králové venis al Galicio. Li estis guvernisto kaj instruisto de muziko. Komence li laboris ĉe familio Wodzicki en Kościelniki kaj poste venis al Krakovo. Tie li edziĝis kun Katarzyna Rosenberg, devenanta de riĉa germana familio.

Jan estis la naŭa el dek unu gefiloj kiujn havis gesinjoroj Matejko. Ekde sia junulaĝo Jan estis tre talenta je arto. Ĝi estis lia ununura talento, ĉar li neniam eklernis fremdajn lingvojn kaj eĉ li malflue parolis la polan.

Pentrado kaj historio redakti

En 1848 Jan Matejko travivis la aŭstran bombardadon de Krakovo kaj la Januaran Ribelon en kiu li ne povis partopreni pro malsano (tamen li helpis ĝin finance kaj transportis militilojn). Pro naciaj malvenkoj li ĉesis sian inklinon (pentradon pri religio) kaj dediĉis sin al pentrado pri historio.

Matejko en siaj pentraĵoj ofte uzis personojn ne estintajn en tiuj lokoj (ekz. Hugo Kołłątaj kaj generalo Wodzicki en la Batalo de Racławice).

 
Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski sendas la mesaĝon pri la venko en la Batalo de Vieno al la Papo Inocento la 11-a, pentraĵo de Jan Matejko (en la Vatikana Muzeo)

Privata vivo redakti

En 1864 Matejko edziĝis kun Teodora de Giebułtowski Matejko. Ili havis kvin gefilojn: Beata, Helena, Tadeo, Georgo kaj Regina, kiu forpasis mallongan tempon poste. La edzino estis inspiro al pentraĵoj, ekz. la Batalo de Racławice.

Ĝis la morto li estis bone konata tiel en Pollando kiel en la tuta mondo. Oni omaĝis lin per multaj premioj, ia. dum ekspozicioj en Parizo.

Li ekkverelis kun urbestraro de Krakovo (pro tio, ke kontraŭ protestoj oni detruis mezepokan klostron kaj anstataŭis ĝin per la Urba Teatro) kaj ne konsentis sian entombigon ĉe Skałka. Finfine oni enterigis Jan Matejko en Rakowicki Tombejo en Krakovo.

Famaj pentraĵoj de Matejko redakti

 
Batalo de Grunwald
 
Prusa Omaĝo. En la jaro 1525 en Krakovo Albreĥto (Prusio) kiel feŭdo (vasalo) de Pollando omaĝe al pola reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando) genuis antaŭ li kaj pagis tributon
 
Aprobo de Konstitucio de la 3-a de Majo
 
Pendigo de la Sonorilo de Sigismundo
 
Rejtan
 
Stefano Batory ĉe Psków
 
Lublina Unio
 
Nikolao Koperniko
 
Prediko de pastro Piotr Skarga
 
Stańczyk en la festo de reĝino Bona Sforza