Vladivoj (Bohemio)

Vladivoj (naskiĝo nekonata, mortis januare 1003) estis reganto de Bohemio dum la jaroj 10021003.

Vladivoj
Reganto de Bohemio
Regado 10021003
Antaŭulo Boleslao la 3-a
Sekvanto (Boleslao la 4-a)
Jaromír
Persona informo
Naskiĝo dato nekonata
en Prago
Morto januaro 1003
en Prago
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio PřemyslidojPiastoj vd
Patro Mjeŝko la 1-a vd
Patrino Dobrava vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia deveno ne estas klara, kelkaj historiistoj opinias, ke li estis filo de pola reganto Mjeŝko la 1-a kaj lia edzino Dobrava. J. Žemlička konsideras lin nekonata Přemyslido, eble ekzilita. Pri lia rajto al la trono atestas ne nur de li stampita mono, sed ankaŭ tio, ke lin mencias listo de bohemiaj regantoj fine de la 13-a jarcento. En tiu ĉi listo male mankas pola Boleslao la 1-a, ĉar li fakte ne estis Přemyslido.

Laŭdire bohemiaj eminentuloj invitis lin regi post kiam fuĝis Boleslao la 3-a. Li iĝis la unua bohemia reganto, kiu akceptis Bohemion kiel feŭdon de la reĝo de la Romanoj. Ĝi okazis novembre 1002 en Regensburg dum regado de Henriko la 2-a kaj ekde tiu tempo Bohemio estas konsiderata parto de la Sankta Romia Imperio. Laŭ kronikoj Vladivoj estis notora alkoholulo kaj jam komence de la jaro 1003 li mortis.