Vysoké Mýto
Vysoké Mýto estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la Regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí. Ĝi estas unu el plej malnovaj kaj plej gravaj urboj de la regiono. Vivas ĉi tie 12 333 loĝantoj (2023).
Vysoké Mýto | |||
germane Hohenmauth, latine: Alta Muta | |||
urbo | |||
Placo de Přemysl Otakar la 2-a en Vysoké Mýto
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vysoké Mýto | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Fervojo | Fervojlinio 018 | ||
Rivero | Loučná | ||
Situo | Vysoké Mýto | ||
- alteco | 284 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 56′ 55″ N 16° 09′ 11″ O / 49.94861 °N, 16.15306 °O (mapo) | ||
Areo | 42,07 km² (4 207 ha) | ||
Loĝantaro | 12 333 (2023) | ||
Denseco | 293,15 loĝ./km² | ||
Fondo | 1262 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 565 41 ĝis 566 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581186 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 10 | ||
Bazaj setlejunuoj | 18 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.vysoke-myto.cz | |||
![]() |
HistorioRedakti
La urbon fondis la reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1262 ĉe grava komerca vojo, kiu ligis Bohemion kun Moravio kaj aliaj landoj. Jam ekde la jaro 1265 estis la urbo ĉirkaŭigita per fortaj muregoj kun tri pordegoj. Ekde la jaro 1307 Vysoké Mýto iĝis dota urbo de ĉeĥaj reĝinoj. La pordegoj kaj partoj de la muregoj bonstate restis ĝis nun. Ankaŭ origina dispozicio de la urbo kun placo meze restis konservita. La placo estas la plej granda kvadrat-forma en Ĉeĥio. Centre staras pesta kolono el la jaro 1715. Al la plej malnovaj konstruaĵoj sur la placo apartenas urba magistrejo el la jaro 1536. Fine de la 13-a jarcento estis konstruita templo de Sankta Laŭrenco. Ĝia belega altaro ornamita per pentraĵo de baroka majstro Petr Brandl el la jaro 1728 estas la plej valora memorindaĵo de la urbo.
Fine de la 19-a jarcento apartenis Vysoké Mýto al dek sep el la plej grandaj urboj de la ĉeha reĝlando. La urbo estis sidejo de gravaj oficejoj, lernejoj kaj grandega garnizono.
Dum la unua duono de la 20-a jarcento famigis la urbon firmao „Carrosserie Sodomka“ kiu tie ĉi fabrikis karoseriojn de personaj aŭtomobiloj kaj busoj.
NuntempoRedakti
Nuntempe Vysoké Mýto estas konata pro historiaj memorindaĵoj kaj bela ĉirkaŭaĵo. La tradicion de la bus-fabrikado nun transprenis firmao IVECO Czech republic (antaŭe Karosa).
Ankaŭ iamaj kazernoj malaperis. La lastaj soldatoj estis anoj de la okupada armeo de Sovetunio, kiu postlasis en la urbo kaj en proksimaj arbaroj ankaŭ ekologian dezertigon. Post ilia forigo en la jaro 1990 la urbo reviviĝis kaj Vysoké Mýto denove proponas vastan kulturan kaj sportan vivon.
VidindaĵojRedakti
En la urbo trovigas gimnazio kaj faka konstru-mezlernejo por akvomastrumantoj. En la historian centron de la urbo oni povas eniri kaj enveturi tra antikvaj pordegoj – Litomiŝla kaj Praga (ĉeĥe Litomyšlská a Pražská). El la Choceň-pordego restis nur turo.
Praga pordegoRedakti
La pordego estas la plej sendifektita parto de iama defenda sistemo konstruita en la 13-a jarcento. Kvankam kvarfoje (en la jaroj 1461, 1700, 1774 kaj 1816) ĝi forbrulis, la gotika stilo restis konservita ĝis nuntempo.
Litomiŝla pordegoRedakti
La pordego havas, same kiel la Praga pordego, du turojn. Post forbruligo komence de la 19-a jarcento ĝi estis rekonstruita en novgotika stilo. Komence de la 20-a jarcento la pordegon ornamis pentristo Mikoláš Aleš. La pentrajo bildigas duelon de sankta Georgo kun drako.
MuregojRedakti
Je ordono de rego Přemysl Otakar la 2-a estis la urbo ĉirkaŭigita per muregoj – 10 m altaj kaj 1,2 m larĝaj. Al ĉiu pordego apartenis levponto. La plej gravaj okazaĵoj de la historio estas skulptitaj en la muregon en Jungmann-parko.
Eksteraj ligilojRedakti
- Regiona muzeo Arkivigite je 2018-11-03 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe, angle
- Urba galerio Arkivigite je 2009-05-30 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Militista pietloko ĉeĥe
- Militista pietloko 2. str. ĉeĥe