Džbánov
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo apud Vysoké Mýto. Pri parto de municipo Voděrady temas artikolo Džbánov (Voděrady).
Vilaĝo Džbánov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km sude de urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 377 loĝantoj (2024).
Džbánov | |||
municipo | |||
Džbánov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Džbánov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Džbánov | ||
- alteco | 294 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 56″ N 16° 09′ 51″ O / 49.91556 °N, 16.16417 °O (mapo) | ||
Katastro | 6,58 km² (658 ha) Džbánov u Vysokého Mýta | ||
Loĝantaro | 377 (2024) | ||
Denseco | 57,29 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1304 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 565 52 ĝis 566 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580210 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Džbánov (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www.dzbanov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Javorník, Zádolí, Hrušová kaj Vysoké Mýto.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1250. Deveno de la nomo estas onidire de la nomo Čban, kiun portis ĉi tiea vilaĝestro aŭ unu el la koloniistoj. Pli malfrue ĝi estis uzata en formo Čbánov kaj poste Džbánov. El la vilaĝo devenas malnovĉeĥa senjora familiaro Džbánovští el Džbánov, kiu uzis blazonon kun du krucigitaj glavoj en ruĝa kampo. En la 14-a jarcento Džbánov kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis havaĵo de klostro en Zbraslav. Post husanaj militoj estis la vilaĝo kaj apartenantaj grundoj dividita inter kelkaj posedantoj - imperiestro, la urbo Vysoké Mýto, reĝa kamero kaj familiaro Kostka el Postupice. De la fino de 16-a jarcento ĝis nuligo de patrimonia reĝimo posedis la vilaĝon nur la urbo Vysoké Mýto.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 571 |
1880 | 576 |
1890 | 589 |
1900 | 587 |
1910 | 578 |
1921 | 572 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 532 |
1950 | 441 |
1961 | 425 |
1970 | 394 |
1980 | 365 |
1991 | 363 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 303 |
2014 | 356 |
2016 | 359 |
2017 | 365 |
2018 | 364 |
2019 | 360 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 364 |
2021 | 364 |
2022 | 362 |
2023 | 371 |
2024 | 377 |