Javorník (distrikto Ústí nad Orlicí)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javorník (apartigilo) |
Vilaĝo Javorník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km okcidente de Cerekvice nad Loučnou, ĉe la ŝoseo inter Cerekvice nad Loučnou kaj Libecina. Vivas ĉi tie 243 loĝantoj (2024).
Javorník | |||
municipo | |||
Sonorilturo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Javorník | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Javorník | ||
- alteco | 410 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 53′ 17″ N 16° 09′ 28″ O / 49.88806 °N, 16.15778 °O (mapo) | ||
Areo | 5,48 km² (548 ha) | ||
Loĝantaro | 243 (2024) | ||
Denseco | 44,34 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 565 54 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580406 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.javornik.infobec.cz | |||
![]() |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Džbánov, Zádolí, Hrušová, Libecina, Leština, Bučina, Příluka kaj Suchá Lhota.
Geografio
redaktiJavorník troviĝas sur krutaj deklivoj de Blahovský rivereto. Deveno de la nomo Javorník (Acerarbaro) estas facile komprenebla, evidente estis ĉi tie tiuspeca arbaro. Orienta parto de Javorník nomiĝas Lopatov, la suda Milotín kaj nordokcidente estas t.n. Juda aŭ Senfeligista monteto. 2 km sude estas domaro Vysoká. Tuta ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas karsta reliefo. Okaze de minado de kalkŝtonaj aluvioj oni trovadis bestajn kaj eĉ homajn ostojn, laŭ scienca bontrovo proksimume 3000 jarojn aĝajn.
Historio
redaktiVilaĝo Javorník ekestis verŝajne en la 12-a aŭ komence de 13-a jarcentoj. La unua skriba mencio pri ĝi estas nur el la jaro 1347. Ĝis la jaro 1848 Javorník estis parto de la sinjorejo Litomyšl. Post nuligo de patrimonia reĝimo ĝi estis alligita al tiama distrikto Vysoké Mýto.
Grava problemo en Javorník en pasinteco estis provizado per akvo. Putoj ĉi tie devis esti ege profundaj, eĉ 38 m, do tre multekostaj. Estis nur kvar komunumaj putoj. Pro tio, aparte sur montetoj, homoj konstruis cisternojn en kiuj ili deponis pluvakvon por bezono ĉe mastrumado.
Instruado en Javorník komenciĝis en la jaro 1809 alterne en privataj domoj. Proksimume en la jaro 1840 estis konstruita lernejo kun unu klasĉambro kaj en la jaro 1885 estis konstruita nova lernejo, en la jaro 1894 pligrandigita je tri klasĉambroj.
La domaro Vysoká ekestis iam en la 17-a jarcento, la unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1683.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 676 |
1880 | 656 |
1890 | 670 |
1900 | 740 |
1910 | 694 |
1921 | 701 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 655 |
1950 | 504 |
1961 | 488 |
1970 | 370 |
1980 | 325 |
1991 | 264 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 251 |
2014 | 261 |
2016 | 266 |
2017 | 263 |
2018 | 254 |
2019 | 254 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 250 |
2021 | 246 |
2022 | 245 |
2023 | 248 |
2024 | 243 |
Partoj de municipo
redakti- Javorník
- Vysoká
Memorindaĵoj
redaktiSonorilturo
redaktiSonorilturo estas simpla prisma konstruaĵo kun piramida tegmento kun tureto. Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento.
Popola arĥitekturo
redaktiEn la vilaĝo estas kelkaj tipaj bienetoj kun fermita korto.
Bibliografio
redakti- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.