Municipo Suchá Lhota situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 11 km okcidente de urbo Litomyšl. Ĝi troviĝas ĉe ŝoseo inter Cerekvice nad Loučnou kaj Nové Hrady. Al Suchá Lhota apartenas domaro Posekanec.

Suchá Lhota
germane Lhota Sucha, germane Dürrlhota
municipo
Suchá Lhota
Oficiala nomo: Suchá Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Situo Suchá Lhota
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 47″ N 16° 10′ 33″ O / 49.87972 °N, 16.17583 °O / 49.87972; 16.17583 (mapo)
Areo 2,18 km² (218 ha)
Loĝantaro 82 (2023)
Denseco 37,61 loĝ./km²
Fondo 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578835
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Suchá Lhota
Retpaĝo: www.suchalhota.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Ekeston de la domaro Suchá Lhota ni ne povas precize destini, sed verŝajne tio estis en la 12-a jarcento. La unua mencio pri Suchá Lhota devenas el la jaro 1347, kiam ĝi estis havaĵo de Arnošt, Bohut, Smil kaj Vilém el Pardubice. Arnošt, la unua arĥiepiskopo en Prago, atribuis siajn enspezojn de ĉi tie al preĝejo de Sankta Maria en tiam ĉeĥa, nun pola Kłodzko. El ĉi tiu tempo devenas raporto, ke krome kampoj kaj pomarbaj ĝardenoj troviĝis ĉi tie ankaŭ fiŝlagoj. Ĝis la jaro 1850 la vilaĝo Suchá Lhota kune kun vilaĝoj Chotovice kaj Příluka apartenis sub vilaĝestro, kies sidejo estis en Chotovice. Poste tiuj tri vilaĝoj kreis t.n. "Kunigitan komunumon Chotovice" kaj nur en la jaro 1901 ili memstariĝis.

En la jaro 1929 la vilaĝo havis 41 domojn en kiuj vivis 228 loĝantoj. Nuntempe ĝi havas 44 domojn en kiuj vivas nur 82 loĝantoj (2023).

Vidindaĵoj redakti

Super la vilaĝo dominas interesa konstruaĵo de akvoturo el la jaro 1929.

Eksteraj ligiloj redakti