Municipo Příluka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 12 km okcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 173 loĝantoj (2024).

Příluka
germane Pschiluk
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Příluka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Příluka
 - alteco 455 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 03″ N 16° 09′ 39″ O / 49.86750 °N, 16.16083 °O / 49.86750; 16.16083 (mapo)
Katastro 3,81 km² (381 ha) Příluka
Loĝantaro 173 (2024)
Denseco 45,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1355
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578622
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Příluka
Retpaĝo: priluka.infobec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Javorník, Leština, Chotovice, Makov, Suchá Lhota kaj Nové Hrady.

Historio

redakti

Nomo Prieluka ekestis de la esprimo preluka, kiu origine signis transiron de altaĵoj al la valo, kiu ĉi tie malfermiĝas kaj la transiron permesas. La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391 kaj ĝia nomo tiam estis Prziluca. La nomo Příluka unue aperiĝas nur en la jaro 1837.

En la jaro 1454 Příluka apartenis al ĉi tiea senjoro Janek el Příluka. En tiuj tempoj proksime konstruis familio Kostka el Postupice novan burgon, ĉeĥe "nový hrad", kiel estis alinomita ankaŭ sub ĝi troviĝanta domaro Božij Duom je Nový Hrad, nun Nové Hrady. Post nuligo de feŭda sistemo en la 16-a jarcento alfalis parto de Příluka al la sinjorejo Nové Hrady. En tiu tempo estis ĉi tie fondita sinjora mastruma korto, nuntempa bieno n-ro 37. Dum la 17-a jarcento apartiĝis ankaŭ restinta parto de Příluka al la sinjorejo Nové Hrady.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869340
1880354
1890323
1900319
1910346
1921332
JaroLoĝantoj
1930320
1950224
1961223
1970207
1980195
1991176
JaroLoĝantoj
2001162
2014172
2016168
2017170
2018168
2019168
JaroLoĝantoj
2020167
2021158
2022165
2023172
2024173

Memorindaĵoj

redakti

Dominanto de la vilaĝo estas kapeleto de Sankta Maria, devenanta el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700.

En la vilaĝo estas bela aro de gigantaj tilioj kaj du vilaĝaj fiŝlagoj.

Turismo

redakti

Tra la vilaĝo kondukas biciklismaj traceoj al la areo Toulovcovy maštale.

Pluaj fotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti