Vilaĝo Hrušová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 35 inter Vysoké Mýto kaj Litomyšl, 5 km sudoriente de Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 400 loĝantoj (2023).

Hrušová
municipo
Kapelo de La plej sankta Triunuo sur vilaĝplaco en Hrušová
Oficiala nomo: Hrušová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Hrušová
 - alteco 286 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 35″ N 16° 11′ 46″ O / 49.90972 °N, 16.19611 °O / 49.90972; 16.19611 (mapo)
Areo 6,07 km² (607 ha)
Loĝantaro 400 (2023)
Denseco 65,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 55
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580341
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrušová
Retpaĝo: www.hrusova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua historia mencio pri Hrušová estas en akto de reĝo Vladislav la 1-a el la jaro 1167, per kiu li privilegias premonstratan monaĥejon en Litomyšl. Interalie estas dirite: "...mi donas ankaŭ Hrušová kun rivero Trstenice ĝis Ples kaj arbaron, kiu nomiĝas Mokřenice..."

En la jaro 1812 estis konstruita "imperiestra ŝoseo", kiu post ŝanĝoj kreas nuntempan ŝoseon n-ro 35. La vilaĝplaco estis regulita per nuligo de fiŝlagetoj, ebenigo de tereno kaj enplantigo de nun ankoraŭ ekzistanta tilia aleo. En la jaro 1866 estis konstruita lernejo kaj en 1880 loka fervoja linio inter Choceň kaj Litomyšl.

En la unuan mondmiliton soldatiĝis 107 viroj el tiamaj 540 loĝantoj de la vilaĝo, falis 24 el ili kaj 12 estis grave vunditaj.

En la jaro 1989 Hrušová estis administrative vicigita en urbon Vysoké Mýto, sed jam post tri jaroj la vilaĝo ree memstariĝis.

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

Kapelo de Plejsankta Triunuo estis konstruita en la jaro 1839 en klasikisma stilo. Ĝi estas oblonga kun mallonga navo kaj rondigitaj anguloj, kun duoncirkle fermita presbiterejo. Super la navo estas sanktusturo, en niĉoj en la fronto estas statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Venceslao. La navo kaj presbiterejo estas volbitaj per plataĵoj en zonoj.

La ekipaĵo estas samtempa. La ĉefaltaro estas klasikisma kolona kun statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj bildo de Kronado de Sankta Maria, flankan altaron ornamas bildo de Sankta Maria de Knířov. La predikejo estas ankaŭ klasikisma de cilindra tipo.

Sokolejo kaj komunuma domo redakti

La vilaĝo fieras per Komunuma domo kaj estinta Sokolejo (gimnastejo). Post multaj frenezaj diskutoj ili estis konstruitaj laŭ planoj de J. Šantrůček en la jaro 1937.

Muelejo redakti

Muelejo n-ro 32 estis konstruita en la jaro 1839 en klasikisma stilo.

Bienoj redakti

La vilaĝo havas regulan oblongan vilaĝplacon kaj bone konservitajn klasikismajn bienojn, aparte:

  • n-ro 10 estas el la fino de 18-a jarcento
  • n-ro 22 kaj n-ro 28 devenas el la unua duono de 19-a jarcento
  • n-ro 50 estis konstruita en la jaro 1861

Kalvario redakti

Kalvario estas sabloŝtona statuaro datita 1839.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti