Municipo Libecina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 9 km sude de urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 200 loĝantoj (2023).

Libecina
municipo
Domoj en strato direkte al Řepníky
Oficiala nomo: Libecina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Libecina
 - alteco 448 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 05″ N 16° 06′ 46″ O / 49.88472 °N, 16.11278 °O / 49.88472; 16.11278 (mapo)
Areo 4,81 km² (481 ha)
Loĝantaro 200 (2023)
Denseco 41,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1461
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 54 ĝis 566 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580562
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Libecina
Retpaĝo: www.libecina.vysokemyto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Javorník, Zádolí, Střemošice, Leština kaj Pustina.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Libecina estas el la jaro 1461, pri Javorníček el 1559. Temas pri radiala vilaĝo kun placo, ĉirkaŭ kiu situis bienoj. Nun la vilaĝplaco estas parte prikonstruita. La vilaĝo apartenis al sinjorejo Nové Hrady. Loĝantaro vivtenis sin plejparte per terkulturado. En Javorníček estis muelejo. Virinoj pligrandigadis enspezojn per brodado. Nuntempe en terkulturado estas okupita nur malgranda parto de ekonomie aktiva loĝantaro kaj plejparto el ĝi veturas labori en urbojn. Nombro de loĝantoj daŭre malrapide malkreskas kaj kvociento de ripoza semajnfina restado male altiĝas. Sinsekve estis konstruata ultrastrukturo de la vilaĝo. Terkulturista kooperativo, fondita en la jaro 1958, estis en 1996 transformita en akcia kompanio Segas.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869515
1880519
1890522
1900512
1910501
1921498
JaroLoĝantoj
1930473
1950358
1961353
1970310
1980241
1991207
JaroLoĝantoj
2001171
2014174
2016182
2017181
2018174
2019168
JaroLoĝantoj
2020170
2021182
2022189
2023200

Partoj de municipo redakti

Memorindaĵoj redakti

Kapeleto redakti

Sur vilaĝplaco troviĝas novromanika kapeleto kun barokiza bulbo, konstruita en la jaro 1883.

Bienoj redakti

Tipaj bienoj kun fermitaj kortoj estis konstruataj el tavolita opoko kaj kutime havis ankoraŭ ĉarpentitajn garbejojn. Tiaj estas ekzemple bieno n-ro 4 kaj ĉarpentita garbejo če n-ro 45.

Monumento de falintoj redakti

En dudekaj jaroj de pasinta jarcento estis konstruita monumento de falintoj en la unua mondmilito signita "Antoch Vysoké Mýto". Antaŭnelonge ĝi estis riparita. Foto kaj detaloj estas sur la paĝo prezentata ĉi-sube.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti