Střemošice
Vilaĝo Střemošice, origine de vilaĝplaca tipo, situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ondoforma teritorio de Bohemia-Moravia montetaro, 4 km oriente de la urbo Luže kaj 10 km sudokcidente de la urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 173 loĝantoj (2023).
Střemošice | ||||
---|---|---|---|---|
municipo en Ĉeĥio | ||||
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Vilaĝo | |||
Lando | Ĉeĥio | |||
Regiono | Pardubice | |||
Distrikto | Chrudim | |||
Fondita | 1559 (la unua skriba mencio) | |||
Poŝtkodo | 538 54 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 173 (2023) [+] | |||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Geografia situo | 49° 53′ N, 16° 4′ O (mapo)49.89159891193616.072108732859Koordinatoj: 49° 53′ N, 16° 4′ O (mapo) [+] | |||
Alto | 394 m [+] | |||
Areo | 4,271022 km² (42 7.1 022 ha) [+] | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Střemošice [+] | ||||
Vilaĝpartoj redakti
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Střemošice
- Bílý Kůň
Historio redakti
La unua skriba mencio pri Střemošice en historia dokumento devenas el la jaro 1559.
Vidindaĵoj redakti
Niĉa kapeleto redakti
Novgotika kapeleto el tempo ĉirkaŭ la jaro 1900 situas sur norda flanko de la monteto en vilaĝo.
Statuo redakti
Statuo de arĥianĝelo Mikaelo troviĝas sur vilaĝplaco. Ĝi estas baroka el la jaro 1746.
Poklona redakti
Belvideja monteto Poklona kun samnoma baroka kolono de Sankta Triunuo. Devenas el la unua duono de 18-a jarcento. Temas pri trilatera prismo membrigita per pilastroj kun niĉoj en du etaĝoj kun figuroj de anĝeletoj kaj kun Dia okulo.
Žižkův stůl redakti
Sude de Střemošice troviĝas bone konservita rondforma, per fosaĵo ĉirkaŭigita fortikaĵejo nomata Žižkův stůl (Tablo de Žižka). Gvidas al ĝi el Střemošice kaj de Bílý Kůň blua turisma pado. Oni supozas, ke fortikaĵeton starigis monaĥejo de Podlažice.
Bibliografio redakti
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj redakti
- Paĝaro de Asocio de komunumoj Košumberk ĉeĥe Arkivigite je 2009-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo